学译园地 |
Lerni Tradukadon |
癌 症 金 光
怕人的癌症!汪丽终于知道了自己患的是子宫癌。天哪!才20岁,理想、前途就渐渐远去,而死神却日渐逼近,这是何等的滋味!她绝望了,与其让病魔折腾死,不如完完整整地安乐而去,于是她开始积攒安眠药……
|
Kancero Jin Guang Timiga kancero! Wang Li finfine eksciiĝis pri sia malsano: utera kancero. Ho ve! Kiam ŝi troviĝis nur ĉe la sojlo de la aĝo de dudek jaroj, ŝiaj idealo kaj estonteco deiris de ŝi iom post iom malprosimen, dum la morto alproksimiĝis al ŝi paŝon post paso. Kia sufero! Ŝi falis en malesperon. Ŝi preferis forlasi plene komforte ol resti turmentata de la malsano. Ŝi do komencis akumuli dormigajn pilolojn... Sufoke varmege. Post vespermanĝo, ŝi eksentis senliman teruron. Elirinte el la malsanulejo, ŝi paŝis sencele en la ĝardeno, kaj poste eksidis sub arbeto, fikse rigardante foren senrimede. “Ĉu malsanulino en hospitalo aŭ vizitanto al malsanulo?” aŭdiĝis voĉo. Reveninte de distriĝo, ŝi trovis apud si starantan junulon, kiu, kun dika libro aksele, estis atendanta ŝian respondon. “Ne, ho, mi enhospitaliĝas,” ŝi respondis senorde. “Mi nomiĝas Li Ming. Ankaŭ mi estas enhospitaliĝanto. Ŝajne, ni estas samsortuloj. De kia malsano vi suferas?” “Kancero,” ŝi riedetis amare, sentante tion amuza. La demandinto, sen pluaj vortoj, eksidis kaj, elpoŝiginte cigaredon malrapide, ekmeditis. “Kian libron?” Ŝi ekprenis la libron kaj komencis foliumi ĝin, sed nenio videbliĝis pro la malhela vesperkrepusko. “ En la tuta libro troviĝas interesaj rakontoj. Vi povas ekkoni ĝin per mia rakondado.” Li Ming ekrakontis, “Estis juna soldato je la aĝo de 18 jaroj. Tuj kiam li rekrutiĝis, komenciĝis la memdefenda batalo kontraŭ Vjetnamio. En batalo, li perdis kontakton kun sia armeo. Kvankam liaj kruroj estis rompitaj per kugloj de malamikoj, li ne fariĝis malespera. Nur kun granda persista volo, li sukcesis rampi sur la monta vojo pli ol 100 kilometrojn kaj reveni al la landlimo...” Li rakontis serioze sed humure, dum ŝi aŭskultis gusteme. Ĝuste tiam li ĉesis abrupte. “Kaj poste?” ŝi demandis. “Pardonon. Mi legis ĝis ĉi tie. Se vi volas aŭskulti plu, mi daŭrigos legi alian parton antaŭ ol mi rakontos.” De tiam, ĉiuvespere ili venis al la ĝardeno senaverte. Ŝi jen aŭskulti al la rakonto jen babilis kun li, tute foregesante sian malsanon. Kun alproksimiĝo al la finaj rakontoj de la libro, li ekhavis multe pli seriozan vizaĝesprimon ol antaŭe. Iutage, post ŝia nova korpa ekzamenado, la kuracisto konfirmis al ŝi, ke ŝi suferas de benigna tumoro anstataŭ utera kancero, kaj petis ŝin preta por morgaŭa operacio de fortranĉado. Ŝi surprizigite rondigis siajn okulojn kaj poste komencis ridegi pro ĝojo, tiel ke ŝi forĵetis ĉiujn dormigajn pilolojn kaŝitajn sub la kapkuseno. Tiam ŝi ekpensis pri Li Ming. Post vespermanĝo, ŝi iris multe pli frue al la malantaŭa ĝardeno de la hospitalo kaj eksidis sur la longa lata apogbenko, kiun ambaŭ ili bone konis, atendante lian alvenon. Tamen post longe li ne aperis. Ŝi do turnis sin al lia malsanĉambro, kiun li iam indikis. Kiam ŝi ĝoje puŝmalfermis la pordon, ŝi trovis lian liton vaka escepte de la libro kuŝanta apud la kapkuseno. Lia kunĉambrano diris al ŝi, ke Li Ming subite forpasis tagmeze pro malsukcesa savado de sia plimalboniĝa kancermalsano... Ŝi ektremis. Ŝi sentis sian kapon rigida kaj vidis sennombrajn orstelojn antaŭ siaj okuloj, nesciante kion fari. Post longe, ŝi sin eltiris el la duonkonscio. Ekpenso ŝajne fulmis tra ŝia menso. Kaj ŝi ekprenis la libron, kiun li ofte tenis en la mano. Sur la kovrilo estis presitaj kelkaj vortoj Manlibro por Metallaboristoj... Ekkomprenante ĉion, ŝi nereteneble larmis. elĉinigis Vejdo |