学译园地 |
Lerni Tradukadon |
流水线 舒 婷
在时间的流水线里
|
Muntoĉeno Shu Ting en la montoĉen’ de tempo nokton sekvas nokt’ kompakte ni retiriĝas el la muntoĉeno de fabriko kaj hejmiras en linioj muntoĉene super nia kapo kuŝas tra la ĉielvolb’ la muntoĉen’ de steloj apud liniaro nia etaj arboj stuporiĝas sur la muntoĉeno
certe steloj jam laciĝas kelkmil jaroj jam forpasis sed neniam ili ŝanĝas sian vojiradon etaj arboj ĉiuj jam malsanas fum’ kaj monotono jam senigis ilin je kolor’ kaj svelto ĉion mi jam sentas pere de l’ komuna takto
tamen strange tio, kion mi ne povas senti estas mia ekzistado ŝajne la arbetoj kaj stelaro eble pro kutimoj siaj ne plu havas forton zorgi pri la nuna situaci’ fiksita elĉinigis Wang De
|