学译园地 |
Lerni Tradukadon |
故 乡
阿 九
|
Hejmvilaĝo A Jiu Mi ofte vagas inter blua ĉiel’ kaj klara akvo, volante hejmreveni kiel ordinaraj homoj. Sed kien ajn iri, mi min sentas fremda al la loko. neniu colo da lunlum’ min vartas kiel sian filon, neniu domo volas min protekti kiel hejmvilaĝo, ĉar en dorssako mia nur troviĝas penso-cindro.
Gepatroj miaj havis sian devenlokon, neniam tien tamen mi eltrovis, jen kien ili priskribadis: la loko por prapatroj — malĝojiga, la lok’ por posteuloj — neekzista. Mi tamen devas havi hejmvilaĝon. Jes, mi ja devas havi! La vortoj, kiujn mi eligas, prezentas mian plej fortan voĉon — la plej grandaj vortoj. elĉinigis Yaomei
|