学译园地 |
Lerni Tradukadon |
恐怖的租房经历
我曾由于某种原因,租过一套房子。这套房子的租金低的让人不敢相信,但是我住进去之后,发现周围的人总是用一种异样的眼光看我,而且还在我背后指指点点。
|
La Terura Sperto en Mia Domluado Pro ia kaŭzo mi luis domon. La lupago estis nekredeble malalta. Kiam mi enloĝiĝis, mi trovis, ke najbaroj ĵetas al mi neordinaran rigardon kaj klaĉas malantaŭ mia dorso. Tion mi sentis tre stranga. Iutage mi alkroĉiĝis al la maljuna pordisto kaj insistis, ke li diru al mi la kialon. Lia rakonto iris jene: antaŭ mia enloĝiĝo paro da geamantoj okupis la domon. Ili ĉiam tenis bonan rilaton, sed oni ne sciis, kial ili brue kverelis la tutan nokton pro ia afero. Post tio, oni ne plu vidis la amatinon. Post kiam la amanto redekoris la ĉambron, li ankaŭ malaperis. La najbaroj rimarkis, ke la viro ofte kalkis murojn dum profundaj noktoj. Pro tio, ili konkludis, ke la viro mortigis sian amatinon kaj masonfermis ŝin malantaŭ la muro. Aŭdinte la rakonton, mi sentis malvarmon tra la spino. Reirinte al mia loĝejo, mi faris ekzamenon ĉie. Sidante en la lito, mi fikse rigardis dubigan akvospuron. Ju pli longe mi rigardis, des pli ĝi similis al homfiguro, kiu baraktis eliri el la muro. Mi tuj sentis timan froston, tiel ke mi kovris mian kapon per litkovrilo por dormi. Meznokte mi sonĝis pri la paro. Ili kverelegis, kaj la viro, pro kolerego, strangolis sian amatinon per ŝnuro kaj masonis ties kadavron en la muron. Mi vidis, ke la amatino, sangante el la okuloj, baraktas en la muro kaj krias, “Lasu min eliri! Lasu min eliri!” Mi vekiĝis pro timo. Ne plu reteneble, mi ekfosis la muron per ŝraŭbilo. Finfine mi sukcesis bori trueton sur la muro, kaj vidis unu okulon rigardi al mi... Aĥ! Tio estas ver... Subite... La okulo fariĝis buŝo, kaj ĝi komencis eligi vortojn, “Najbaro, kial vi fosis en nia muro?”
elĉinigis Sun Jian
|