学译园地 |
Lerni Tradukadon |
小橘灯 冰 心 这是十几年以前的事了。
|
Malgranda Lanterno Oranĝŝela Verkita de Bingxin(1900-1999) Tio okazis antaŭ pli ol dekkelkaj jaroj. Posttagmezon tuj antaŭ Printempa Festo mi iris al la antaŭurbo de Chongqing por viziti mian amikinon. Ŝi loĝis sur la etaĝo super la vilaĝa oficejo. Suprenirinte la malluman kaj mallarĝan ŝtuparon kaj trapaŝinte la ĉambron kun kvadrata tablo, kelkaj bambuaj taburetoj kaj telefonilo muntita sur la muro, mi eniris ŝian loĝejon, kiu estis apartigita disde la ekstera ĉambro per ŝtofa kurteno. Ŝi forestis. Sur la tablo antaŭ la fenestro restis paperslipo, kiu informis, ke ŝi eliris pro afero kaj ke mi atendu ŝin. Mi sidiĝis antaŭ ŝia tablo kaj pretervole prenis ĵurnalon por legi. Subite mi aŭdis, ke la pordklapoj de la eksterĉambro malfermiĝas kun krakbruo, kaj iom poste, ke iu movas unu el la bambuaj taburetoj. Mi deflankigis la kurtenon kaj vidis knabineton ĉifonvestitan kaj sandalportitan sur la nudaj piedoj, verŝajne ok- aŭ naŭ-jaraĝan, kun malgrasa kaj pala vizaĝo, palegaj lipoj pro frosto kaj mallonga hararo, surpaŝantan la tabureton por preni la aŭskultilon. Ekvidinte min, ŝi verŝajne surpriziĝis kaj retiris sian manon. Mi demandis ŝin: “Ĉu vi volas telefoni?” Descendante la tabureton, ŝi kapjesis, dirante: “Mi konektas al hospitalo por serĉi Doktoron Hu. Mia panjo ĵus multe sputis sangon.” Mi demandis: “Ĉu vi scias la telefonnumeron de la hospitalo?” Ŝi kapneis dirante: “Mi ĝuste volas peti informon el telefoncentralo…” Mi tuj konsultis la telefonlibron apud la telefonilo por serĉi la telefonnumeron de la hospitalo kaj refoje demandis: “Al kies hejmo mi petos lin iri, se mi sukcesos serĉi la Doktoron?” Ŝi diris: “Nur diru, ke la edzino de Wang Chunlin malsaniĝas, kaj li alvenos.” Mi konektis la telefonon, kaj ŝi emocie dankis min kaj turniĝinte volis foriri. Mi tiris ŝin demandante: “Ĉu via hejmo estas malproksima?” Fingromontrante eksteren de la fenestro ŝi diris: “Jen sub la granda oranĝoarbo en la valo, tuj proksime.” Tion dirinte, ŝi tuj descendis la ŝtuparon. Mi denove revenis en la loĝejon kaj foliume tralegis la ĵurnalon. Post tio, mi prenis Tri cent Poemoj el Tang-Dinastio kaj kiam mi ellegis duonon da ĝi, des pli malheliĝis. Mia amikino ankoraŭ ne revenis. Mi stariĝis enue kaj rigardis el la fenesto eksteren la montaran pejzaĝon vualitan per densa nebulo. Kiam mi vidis la kabanon sub la oranĝoarbego, ekleviĝis en mi la deziro, ke mi vizitu la knabineton kaj ties patrinon malsaniĝantan. Mi descendis la ŝtuparon kaj ĉe la pordo aĉetis kelkajn grandajn kaj ruĝajn oranĝojn, kiujn mi enmansakigis. Laŭ la zigzaga kaj malebena vojeto pavimita per ŝtonplatoj mi atingis la pordon de la kabano. Mi malpeze frapis je la klapo. Eliris kaj malfermis la pordon la knabineto, kiun mi ĵus konatiĝis. Kun levita kapo, ŝi ekvidis min. Je tio ŝi konsterniĝis en momento, kaj poste ridetis kaj mansignis al mi ke mi enriu. La ĉambro estis tre malgranda kaj tre malhela. Sur la tabullito ĉe la muro kuŝis ŝia patrino kun fermitaj okuloj, verŝajne en dormo. Sur la litkovrilo restis sangaj makuloj. Ŝia vizaĝo flankiĝis internen, kaj videblis nur la taŭzitaj haroj sur ŝia vizaĝo kaj la granda hartubero sur la postkranio. Ĉe la pordo estis malgranda karboforno, sur kiu staras argila poteto el kiu senforte ŝprucis varma vaporo. La knabineto cedis al mi sidi sur la tabureto antaŭ la forno kaj ŝi mem kaŭris apud mi, ekzamenante min de tempo al tempo. Mi mallaŭte demandis ŝin: “Ĉu la doktoro alvenis?” Ŝi diris: “Jes, li venis kaj donis injekton al mia panjo…ŝi nun pli multe pliboniĝas.” Ŝi kvazaŭ konsole diris al mi: “Trankviliĝu. Morgaŭ la doktoro ankoraŭfoje revenos.” Mi demandis: “Ĉu ŝi manĝis ion? Kio estas en la poto?” Ŝi diris kun rido: “Kaĉo kun batotpecoj — la frandaĵo por nia jarfina vespero.” Mi ekmemoris la oranĝojn, kiujn mi kunportis, kaj elprenis kaj surmetis ilin sur la tabulotableto apud la lito. Nenion ŝi eldiris kaj nur eletendis unu manon kaj elektis la plej grandan. Ŝi detranĉis la ŝelon de ĝia supra parto kaj malpeze petolknedis per ambaŭ manoj la senŝeligitan parton. Mi duonvoĉe demandis: “Ĉu aliaj anoj estas en via familio?” Ŝi diris: “Nun estas neniu alia ano, mia paĉjo forestis ekstere…” Ŝi ne plu daŭrigis. Ŝi nur malrapide elprenis la oranĝpecojn unu post la alia kaj metis ilin ĉe la kapkuseno de ŝia patrino. La lumeto de la fornfajro iom post iom mallumiĝis.Jam vesperiĝis. Kiam mi stariĝis por foriri, ŝi tiris min kaj, preninte kudrilon trairitan de tolfadeno, ŝi lerte simetrie tredis la fadenon tra la randon de la bovloforma oranĝŝelo samkiel korbeto, kaj ĝin pendigis per maldika bambua stangeto, kaj post tio ŝi prenis stumpon de kandelo, enmetis ĝin en la oranĝobovlon, bruligis ĝin kaj transdonis al mi dirante: “Vesperiĝis kaj la vojo estas glita. Lasu tiun ĉi malgrandan lanterneton prilumi vian vojon kiam vi ascendos monton!” Mi admire akceptis ĝin kaj dankis ŝin. Ŝi akompanis min ĝis ekstere de la pordo. Mi ne sciis kion mi devus diri. Ŝi diris, kvazaŭ denove konsolante al mi: “Nelonge, mia paĉjo nepre revenos, tiam mia panjo jam boniĝos.” Ŝi desegnis cirklon antaŭ si per sia maneto , kaj post tio enpremis ĝin sur la mia: “Ankaŭ ni ĉiuj boniĝos!” Evidentiĝis, ke “ni ĉiuj” inkluzivas ankaŭ min. Tenante tiun ĉi delikatan lanterneton, mi malrapide iris sur la obskura kaj humida montvojo. La nebula oranĝruĝa lumo efektive ne povis atingi pli malproksimen, tamen la aplombo, kuraĝo kaj optimisma spirito stimulis min, kaj mi kvazaŭ viziis antaŭ mi senliman brilon. Vidinte la lanterneton en mia mano, mia amikino, kiu jam revenis, demandis, de kie mi venas. Mi diris: “De…la hejmo de Wang Chunlin.” Ŝi surprizite diris: “Wang Chunlin, tiu ĉarpentisto. Kiel vi konas lin? Lastajare en la medicina kolegio ĉe montpiedo kelkaj studentoj rigarditaj kiel kompartianoj estis arestitaj for kaj poste ankaŭ Wang Chunlin perdiĝis. Laŭdire, li ofte transdonis mesaĝojn por la studentoj…” Tiunokton mi foriris de la montarvilaĝo kaj de tiam mi aŭdis nenion pri la knabineto kaj ŝia patrino. Sed de tiam, okaze de ĉiu Printempa Festo, mi ekmemoras la malgrandan lanterneton el oranĝŝelo. Pasis dek du jaroj. La paĉjo de la knabineto certe jam hejmreiris delonge, kaj ŝia panjo ankaŭ certe boniĝis? Ĉar “ni ĉiuj” jam “boniĝis”! Esperantigita de Xiong Linping
|