学译园地

Lerni

Tradukadon


 

Oazo


Verkita de Sin’iti Hosi

  “Ha, terure. Kiel mi soifas akvon!”

  “Same ankaŭ mi!”

  Sole sekeco regis la internon de la kosmoŝipo. Ĉiu sopiris akvon. Paneo de la aparato rekolekti akvon el la ekskremento, rezultigis el la provizo po ĉirkaŭ glaso da akvopor ĉiu ŝipano en la sekvantaj 24 horoj.

  “Iom pli da paciencoj! Ni devas povi trovi ĉirkaŭ ni astron kun akvo,” penis retrankviligi la kapitano.

  La kosmoŝipo povis fari nenion krom nur flugadi plu kun sola espero je iliaj vortoj. Kaj... fine ĝi sukcesis trovi etan punkton diste* en la spaco.

  “Vidu, jen astro! Probable la astro!” kriis unu ŝipano per raŭka voĉo.

  La kapitano estis tamen diskreta, senemocia:

  “Atendu! Ne hastu ĝoji! Esploru atente kaj detale. Soiulo povas ofte havi iluzion. Vin atakus absoluta malespero, se vi post alproksimiĝo trovos, ke vi estis iluziitaj.”

  Baldaŭ raporto venis de la observisto:

  “Ĉiel certe. Ŝajnas, ke la astro havas riĉan provizon da akvo. Jen rigardu kion indikas la spektro. La observaparato neniam nin iluzias! Absolute certas la ekzisto de akvo.”

  La ĝenerala jubilado ne plu estis subpremebla. En la mezo de tiu jubilado alproksimiĝis la planedo, blua kaj brilanta.

  “Akvo, akvo!”

  “Ni trinkos akvon! Ni povos per akvo regali nian korpon mumie elsekigitan!”

  “Hej, rapidu surteriĝi! Kial vi hezitas? For vian afektadon!”

  Tra la ĝenerala gaja ridado, nun sonis trista voĉo de la stiristo:

  “Surteriĝu? Nu, kiel surteriĝi tie, kie la tutan surfacon regas nur akvon, ne lasante eĉ unu insuleton?...”

 *dista: preskaŭ senlime malproksima

 

 

绿  洲

                                                 [] 星新一

  “咳,真要命,我多么想喝水!”

   “我也是渴极了!”

  干渴笼罩了这艘宇宙飞船,每一个乘客都渴望得到水。发动机暂停运转,从排泄物里回收水——收回的水在未来24小时中也只能供给每个船员不到一杯。

  “在忍耐些!我们该可以在周围找到有水的星球的,”船长竭力想使大家平静下来。

  飞船别无它法,只能带着众人的一线希望继续飞行。终于,它发现了极遥远处的一个小点。

  “瞧,星球!也许是个星球!”一个船员拖着嘶哑的声音呼喊着。

  船长此时却显得谨慎和镇静:

  “等等,别忙着高兴!再仔细地察看一下吧,渴极了的人经常会出现幻觉的。如果等接近之后发现这些不过是幻觉,他们就会感到绝望的!”

  不多一会,传来了观察员的报告:

  “一切准确无误。看来那颗星球上有着丰富的水量储备。请看光谱指示的情况,观察仪从来不欺骗我们!水的存在是确定无疑的。”

  全体船员的欢呼声再也抑制不住,一下子爆发了出来!在阵阵欢呼声中,那颗湛蓝的、闪闪发光的星体变得越来越近。

  “水!水!”

  “我们要喝到水啦!就要能用水来滋润我们木乃伊一样的身子啦!”

  “嗨,赶快着路吧!你还犹豫些什么?别装模作样的啦!”

  透过全体的欢呼声,这时却听见驾驶员悲哀的腔调:

  “着陆?喏,这样一个水势浩瀚、连一块小岛都没有的地方,怎么着陆?……”

                                                        王小铁  译

                                                                      返回目录