学译园地 |
Lerni Tradukadon |
英 树 |
Sopiro al Nordo
Ying Shu
sopir’ al nordo iras sopiro al restanta neĝo ĉe tegmentrando en sunlumo jen kvazaŭ kolombar’ sidanta sopir’ al nordo iras sopiro al ĉedomaj lampoj kiam mi hejmrevenas jen kvazaŭ brilaj okul-pupiloj la edzinaj
sopir’ al nordo iras sopiro, kvazaŭ leda vipo, krakadas brue sur la nordo sopir’ al nordo iras ĉar la hejmlok’ ĝi ‘stas soife sopirata mi nun suferas la doloron de trapiko
sopir’ al nordo iras mi volus perpiede transiĝi super norda neĝkotaĵo per la rigidaj fingroj por ŝov-ordigi ruĝan la koltukon de mia edzineto sopir’ al nordo iras neniu volas en fremdurbo restigi sian elĉerpitan ombron jen kvazaŭ vento perdiĝinta
sopir’ al nordo iras sopir’ al ĉiuj nordaj markoj sopir’ al nordo iras la nord’ situas ja tuj apud mia sonĝo
sopir’ al nordo iras sopiras vere mi dufoje ĉiutage de tag’ ĝis nokto unufoje de nokt’ ĝis tago alifoje
elĉinigis Vejdo
|