学译园地

Lerni

Tradukadon


 

陌生的称呼

刘彬彬

  上午局常委吴书记正在办公室埋头批阅下达的文件。一位戴着眼镜的同志轻轻地推开门探进头来。

  “同志,请问,吴明同志在吗?”来人有礼貌地问。

  “不在。”吴书记头也没抬地回答。

  “请问,他到什么地方 去了?”来人又问。

  “这......”吴书记有点不耐烦了,说:“不知道。”

  “对不起。”来人抱歉地点点头,退了出去。

  吴书记站起把门关上。他还没有全部坐到藤椅上,门又“笃笃”地敲响了。

  “谁?”他有点恼火了,怎么老敲门。

  “是我,吴书记。”听口音,吴书记知道这是办公室的王秘书。于是上前拉开了门。

  “什么事?”他有点不悦地看着秘书问。

  “吴书记,有人找。”秘书说。身子下意识地向旁边一闪。

 抬头一看,吴书记一愣:原来是刚才那位戴眼镜的同志。

  “吴书记,您就是吴明同志吧?”来人还是有礼貌地问。

  听惯了别人称呼吴书记的吴明同志心头一怔,啊,原来是我自己。面孔一红,只得答道:“是,是,我叫吴明。”

 

Fremda Titolo

Liu Binbin

  Antaŭ tagmeze, kiam Direktoro Wu de la Buroa Partikomitato absorbiĝis en legado de la dokumentoj dissentotaj al la subuloj en la oficejo, iu kun okulvitro malpeze malfermis la pordon kaj enŝovis sian kapon.

  "Ĉu kamarado Wu Ming estas ĉi tie?" Li demandis ĝentile.

  " Ne."Direktoro Wu respondis sen levi la kapon.

  "Ĉu vi bonvolas diri al mi, kien li iris?" Li demandis denove.

  Direktoro Wu iom malpaĉienciĝis, "Mi ne scias."

  "Pardonon." Li kapsalutis pardonpete kaj retiriĝis.

  "Direktoro Wu stariĝis kaj fermis la pordon. Sed apenaŭ li eksidis sur la kanseĝon, oni ekfrapis je la pordo.

  "Kiu?" Direktoro Wu iom koleriĝis de la frapado.

  "Mi, Direktoro Wu." De la voĉtono direktoro Wu eksciis, ke tiu estas Sekretario Wang de la oficejo. Tial li aliris kaj malfermis la pordon.

 "Kion fari?" Rigardante al la sekretario iom malĝoje, direktoro Wu demandis.

  "Iu volas viziti vin, direktoro Wu," diris la sekretario, subkonscie flankeniĝante.

  Levinte la kapon, Direktoro Wu iom konseterniĝis. La alveninto estas neniu alia ol tiu kun okulvitroj!

  "Direktoro Wu, ĉu vi estas kamarado Wu Ming?" La alveninto demandis ankoraŭ ĝentile.

  Kamarado Wu Ming, kiu kutimas ke oni titolas lin Direktoro Wu, ekkonsciis, ke Wu Ming estas nenio alia ol sia propra nomo. Ruĝiĝinte, li povis respondi nenion ol  "Jes, jes, mi nomiĝas Wu Ming."

 

                                               elĉinigis  Ebudhano

 

                                                                      返回目录