学译园地

Lerni

Tradukadon


 

我要画什么


仇甫全


  五个一年级的小学生坐在公园的草地上。三个男孩,两个女孩,沐浴着初冬温暖和煦的阳光。
  他们在一起看了一本十分有趣的连环画:《神笔马良》。讲的是一个叫马良的孩子,得到了一支神笔。他画什么,什么就变成真的了。画的公鸡,会啼叫;画的犁头,能耕地. . . . . . 多带劲啊!
  “要是我有一支神笔,就好了! ”卷发的小曼说。
  “不可能。”戴着近视的周明,俨然像一个大人,他的父亲是省里出版社的编辑。他说:“那是神话! ”
  “假如嘛. . . . . . ”翘鼻子的沅沅说。
  “对。假如要有一支神笔,画什么呢?”刚剪了个运动头,男孩似的张小丽眨巴着一双大眼睛。
  “只准画一次,行不?”王斌做出了一个握笔的姿势,非常认真地提议说。
  小朋友们沉思了一会儿,又几乎异口同声地说起来。
  “我要画一张新的办公桌。上次我去交作业,看见吴老师的桌子当中裂了一个大口子. . . . . . ”这是小曼的声音。
  “听我说,我要绐我们的小足球队画一个大球场。象世界杯那样的。”沅沅没听完小曼的话,就抢着说到。
  “我呀,”周明慢条斯理地说,“要画一个凉篷,绐大街上的民警叔叔遮风挡雨。”
  “我什么都不画,就绐妈妈画一台又会洗,又会拧,又会烤干的全自动洗衣机。她太辛苦了. . . . . . ”王斌说话象打机关枪。
  轮到张小丽说了。
  “我. . . . . . ”她欲言又止。
  “说呀,你! ”大家着急地催她。
  “我要画好多、好多双眼睛. . . . . . ”张小丽深情地说下去:“送绐我爸爸妈妈的工友们。”
  小同学们静了下来。都在想,假如真有一支神笔,又只能画一次,一定要先让小丽画。因为,大家都知道,她的爸爸、妈妈在街拐角的工厂里做工. . . . . .
  那里,是市里办的盲人工厂。
 

 

Kion Mi Pentrus?

  Qiu Fuquan (Ĉju Fuĉjŭan)

  Sur la herbejo de la parko sidis kvin unujarklasaj geknaboj, tri knaboj kaj du knabinoj, baniĝante en la varma kaj brila lumo de la vintrokomenca suno.
  Ili ĵus kune legis tre interesan bildlibron "La Magia Peniko de Maliang". Ĝi priskribas, ke knabo Maliang, havis magian penikon, per kiu kion li pentris, tio realiĝis. La pentrita koko povis kokeriki kaj la pentrita plugilo povis plugi teron... Tiel revige!
  "Kiel bone se mi havus tian magian penikon!" diris Xiao Man, knabo kun bukla haro.
  "Tio ne eblas," diris Zhou Ming, kun miopaj okulvitroj, mienante kiel plenkreskulo. Lia patro estis redaktoro de la provinca eldonejo. "Tio estas nur mito."
  "Ĉi tiu ja estas supozo," diris Yuangyuan (Jŭanjŭan) kun alteta nazo.
  "Jes. Ni supozu, kion ni pentru se ni havus la magian penikon." Palpebrumante siajn grandajn okulojn, diris knabeca Zhang Xiaoli kun ĵus tranĉita mallonga haro.
  "Nur unu fojon." sugestis tre serioze Wang Bing, pozante, ke li tenas la penikon en la mano.
  Post momenta meditado, ĉiuj ekparolis preskaŭ samtempe.
  "Mi pentrus novan skribtablon. Lastfoje kiam mi iris por transdoni kajerojn, mi vidis, ke la tablo de Instrusito Wu havas grandan fendon en la centro." diris Xiao Man.
  "Aŭskultu min! Mi pentrus piedbalejon por nia malgranda teamo, kiel tiun por la Mondpokala Konkurso." Yuangyuan ekparolis antaŭ ol finaŭskulti la vortojn de Xiao Man.
  "Mi pentrus tendon," diris Zhou Ming malrapide, "por ŝirmi la onklojn policistojn de vento kaj pluvo."
  "Mi pentrus por mia panjo nenion ol aŭtomatan lavmaŝinon, kiu povas lavi, tordi kaj sekigi. Ŝi estas tro peniga." Wang Bing diris kvazaŭ pafi per mitralo.    
  Jen la vico por Zhang Xiaoli paroli.
  "Mi..." Ŝi balbutis.
  "Eldiru!" ĉiuj urĝis ŝin hasteme.
  "Mi pentrus multajn kaj multajn parojn da okuloj," daŭrigis Zhang Xiaoli, kun amzorga mieno, "por donaci al la kolegoj de miaj paĉjo kaj panjo."
  Rekvietiĝis la geknaboj. Ĉiuj pensis, ke ili lasos Xiaoli pentri la unua se ili vere havus la magian penikon kaj rajtus pentri nur unu fojon. Ĉiuj sciis, ke ŝiaj patro kaj patrino laboras en la fabriko ĉe la strantangulo...
  Tie estis la urbofunkciata fabriko por blinduloj.

                                           elĉinigis  Ebudhano

 

                                                                      返回目录