ENKONDUKAJ VORTOJ

 

Kara leganto : Tio, kion vi nun legas, estas la reta versio de la Strangaĵoj de Liaozhai, majstra verko, kiu ĝuis la famon kiel "la reĝo inter ĉinaj (klasikaj) novelaroj". Depost kiam ĝia unua eldono aperis en 1766, la Strangaĵoj de Liaozhai ĉiam restas furora kaj ĝuis vastajn ŝaton kaj aprecon en Ĉinio tiel multe hodiaŭ kiel antaŭ 300 jaroj, same kiel la mondfama Dekamerono aŭ La Mil kaj Unu Noktoj en la Okcidento.

Strangaĵoj de Liaozhai estis kolekto de mirrakontoj skribitaj dum longa periodo surbaze de folkloro kaj popularaj legendoj. La aŭtoro Pu Songling(1640-1715) kolektis la rakontojn per si mem aŭ dank' al alsendo de amikoj. Li rerakontis ilin, skribante por reflekti sian propran tempon, kun klaraj amo kaj malamo, en erao sub severa cenzuro kaj esprimis sian malamon al la novaj manĉuraj regantoj kaj iliaj koruptiĝintaj ŝtatoficistoj.

Multaj ĉefroluloj estis vulpaj feinoj, fantomoj kaj aliaj spiritoj, kiuj, kvankam estis supernaturaj, tamen, kun aldonitaj homaj kvalitoj, abunde repagis aŭ punis al bonuloj aŭ fiuloj. Kelkaj rakontoj estis popularaj en dinastioj Tang (618-907) kaj Song (960-1127), sed Pu Songling levis ilin al bonega arto. Lia stilo estis alte romantika kaj kun riĉaj imagoj.

En 1818 jam aperis traduko de unuopaj rakontoj de la Strangaĵoj de Liaozhai en la angla, poste sekvis tiuj en la franca (1880) kaj la germana (1902). La plej frua traduko en libroformo estis farita de la fama angla ĉinologo Herbert A. Giles en 1880 kun 164 rakontoj. Ĝis nun Strangaĵoj de Liaozhai jam havas tradukojn en pli-ol-30 lingvoj, el kiuj nur tiuj en la japana kaj korea estas kun kompleta teksto. Esperanta traduko en kompleta teksto estis farita de Guozhu per jardekoj da penado, sed ĉiam nur kuŝas en tirkesto. Resume la Strangaĵoj de Liaozhai enhavas 496 mirrakontojn en 12 volumoj kaj nun ĝia unua volumo (kun 42 mirrakontoj) estas tajpita en formato HTML por aperi sur interreto. Kunĝuu la unuan rikolton de la surreta Strangaĵoj de Liaozhai kun la tradukinto kiu dankas vin pro ĉiaj kritikoj kaj sugestoj. (huguozhu@21cn.com)


TRI POEMOJ

Rimarko: en la ĉina originalo la subaj tri poemoj estis kun tute sama rimo kaj rimaranĝo. La t.n. Notoj estas mallongigo de Liaozhai, kies laŭlitera traduko estas La Notoj Pri Strangaĵoj de Liaozhai.

Pu Songling (1640-1715)

SURSKRIBA POEMO AL LA NOTOJ PRI STRANGAĴOJ DE LIAOZHAI

Pretis la Notoj - nur ridindaj faroj !

Nun oldis al mi robo kaj grizharoj.

Ĉe fridaj pluvoj, lampo, noktbabiloj,

mi konis la esencon post dek jaroj.

1688.

***********************************************************************

Wang Shizhen (1634-1711)

ŜERCE SURSKRIBITA AL LA NOTOJ PRI STRANGAĴOJ DE LIAOZHAI

Rakontas la aŭtor' absurde,

Ĝuu ni aŭskulte !

Ĉe fab- kaj melon-apogiloj,

silkas pluv' je miloj.

Tre eble tedas jam paroloj

tagaj de popoloj.

Pli plaĉas fantom-melopeoj

ĉe aŭtun-tombejoj.

1688.

***************************************************************************

Guozhu (1938-)

DEDIĈE AL LA MUZEO DE PU SONGLING

Pretis la Notoj - admirindaj faroj !

Via labor' transformiĝis grizharoj.

Per Esperant' nun volas mi redoni

vian majstraĵon faman dum centjaroj.

(1992-08-23)


Guozhu (1938-)

RIMPORTRETO

Pu Songling kun aspir' al lumo

verkis sub la cenzur' rigora,

damnis al mandaren' notora

indigne li ĝis maksimumo.

Majstre per fantazia plumo

pri feo, vulp', fantom' bonkora.

Pu Songling kun aspir' al lumo

verkis sub la cenzur' tigora.

Li nin ĝuigas per volumo,

sed ofte en la rid' humura

ne mankas sanga larm' dolora.

Ĉu vi komprenos post gustumo ?

Pu Songling kun aspir' al lumo.


 Portreto de Pu Songling (1640-1715)

Surskribo far Pu Songling al la portreto   kun aspekto malbela, kaj staturo alta, nun vi aĝis jam sepdek kvar jarojn. Kion  do vi plenumis dum tiuj pli ol 25 mil tagoj kaj jen ekgriziĝis ? Forpasiginte tiel banale la tutan vivon, ĉu vi ne sentus iom da honton antaŭ viaj pranepoj ?         

Memsubskribis

en la 52-a jaro de Kangxi(Kangŝji)-erao (1713 p.K.)

En la naŭa monato de la 53-a jaro de Kangxi-erao, mia filo Pu Yun (Jun) petis s-ron Zhu Xianglin (Ĝu Ŝjanglin) de Jiangnan (Ĝjangnan) pentri tiun ĉi portreton por mi. Ke mi pozu en tia formala kostumo, tio tute ne estis laŭ mia propra intenco, kaj, por diri sincere, mi ja vere timas ke la homoj post jarcentoj min mokus pri tiu stranga afekto.

Postskribis

Songling


PREFACO DE LA AŬTORO

 

" Vestita per hibisko, zonita per hedero ", ja tiel kantis Qu Yuan (noto 1) en sia poemo La Monta Diino . Kaj, pri la bovkapaj diabloj kaj serpentaj feoj ankaŭ la long-unga poeto Li He (noto 2) ofte temis kun sia versmanio. Oni interpretis ĉiu laŭ sia bontrovo la muzikon de ĉielo, kaj, ĉu ĝi sonos diskorda aŭ ne, dependas ĉefe de aprioraj kaŭzoj. Ekz-e mi, Songling, per mia povra lumeto, simila al tiu de lampiro en aŭtuno,

certe ne povis konkuri je brileco kontraŭ la nuntempaj demonoj; kaj, tiel banala kiel polvo en sunlumo, nek povis eviti mokadon de la diabloj. Kvankam mi ne havis la talenton de Gan Bao (noto 3), tamen mi ŝatas kolekti historiojn pri supernaturuloj; kaj, same kiel Su Dongpo (noto 4), mi ankaŭ forte interesiĝis aŭskulti rakontojn pri fantomoj. Ĉiufoje, kiam mi aŭdis unu, mi tuj notis ĝin, kaj poste verkis el tio rakontojn. Dum longa tempo, amikoj el diversaj lokoj ankaŭ sendis al mi rakontojn, tiel ke ili akumuliĝis centripete pli kaj pli multaj kun tempopaso. Kiom plie, eĉ en la loko malevoluinta, ankaŭ okazis aferoj pli strangaj ol tiuj en la fora lando de barbaroj kiuj tondis al si harojn mallongaj. Kaj same, eĉ tuj antaŭ niaj okuloj, ankaŭ ne malpli oftas okazintaĵoj, pli mirigaj ol tiuj en la regno kies popolanoj havis kapon povantan flugi for-revenen. Mi ne povas rezigni mian vervon vigle tajdantan, nek tabuis montri mian grandanimon en vasta sino. Ĉu vi, honestaj homoj, eble ridus je mi ? Jes ja, legendoj aŭditaj ĉe vojkruciĝoj eble ne estis tre kredindaj, tamen multloke ankaŭ ne sen rezonoj. Sekve, la ekstravagancajn vortojn ni ne devas tute ignori simple pro la plebaneco de la parolinto.

Ĉe mia naskiĝo, mia patro (ripozu li en paco !) havis sonĝon, ke alvenis en la ĉambron magra bonzo en stolo kun dekoltita dekstra bustduono, kiu havis rondan plastron, malgrandan kiel monero, gluitan ĉe sia mamo. Kiam mia patro vekiĝis, mi naskiĝis tiumomente, kaj, efektive kun nigra makulsigno ĉemame, ĝuste kiel li vidis en la sonĝo. Notinde, ke mi estis magra kaj malsanema en junaĝo, kaj senigita je ĉia favoro de Fortuno en adolteco. Soleco kaj izoliteco en mia hejmo estis tiel sama kiel ĉe budhista templo, kaj mia vivtenado per inko ankaŭ tre similas al budhista kvesto per vazo. Tial, mi ofte pensis kun dubo, gratante al mi la harojn : ĉu la bonzo kredeble vere estis mia propra memo en la antaŭa vivo ? Tamen, al mi okazis, anstataŭ bonaj konsekvencoj de transhomiĝo aŭ feiĝo, eble eĉ danĝero de falo en malbonajn elirejojn en metempsikozo, tiel ke mi, kiel petalo portita de malfavora vento, ŝvebfalis al ŝima situacio. Ho, kiu diras, ke la seskanala metempsikozo estis senkaŭza ? Vidu tamen, ke noktmeze, en la malfrua horo, kiam la lampo pli kaj pli mallumiĝis kaj la meĉo preskaŭ elbruliĝis, en la dezerta legoĉambro la skribtablo fariĝis tiel malvarma kvazaŭ kovrita per glacio, mi aŭdace daŭrigis la kolektadon de mirrakontoj pri fantomoj, por fari milionon el unu post aliaj milonoj. Kaj, drinkante mi movigis mian penikon por ellaboriĝo de la verko de justama indigno. Ho, estas vere veinde se oni sin dediĉis nur al tia laboro ! Ho ve ! la birdo, persekutita de prujna frosto, ne povis akiri varmon per ĉirkaŭpreno al arbo, kaj, insekto sub pala luno de aŭtuno penis sin varmigi nur per sinpremiĝo al balustro. Aĥ, ĉu mi sukcesus trovi por mi la bonkonanton nur en la mondo de Hadeso ?

Pu Songling

printempe en la 14-a jaro de Kangxi-erao (1679 p.K.)

**********************

Notoj:

1 Qu Yuan ( Ĉju Juxan ): fama poeto de Ĉinio (340-278 a.K.)

2 Li He : poeto de Tang-dinastio (790-816)

3 Gan Bao ( Gan Baŭ ): verkisto de Jin-dinastio (265-316)

4 Su Dongpo : poeto de Song-dinastio (960-1279)