LA VIVO DE PU SONGLING

Nomoj de Pu Songling
Pu Songling havis familian nomon PU, personan nomon Songling (Pina Agxo), plunomon Liu-xian (Postlasita Feo) kaj adoltigxan nomon Jianchen (Regato Spado).
Li prenis por si plumnomon Ermito cxe la Salika Fonto, sed li estas pli vaste konata kiel S-ro Liaozhai.
Origine Liaozhai estis nomo de lia legocxambro ( zhai signifas legocxambro, kaj liao --- babilo, propra nomo por la kabineto) kaj sub tiu nomo Pu Songling verkis serion da verkoj, ekz-e:
Eseoj de Liaozhai,
Versoj de Liaozhai,
Folkloraj Arioj de Liaozhai,
Notoj pri Strangajxoj de Liaozhai ... kc.
Sekve oni nomis lin kutime kaj lian majstran cxefverkon Strangajxoj mallongige per Liaozhai.

Naskigxtago de Pu Songling
Pu Songling naskigxis cxe la fino de Ming-dinastio kaj vivis dum fondigxo de Qing-dinastio de novaj mancxuraj regantoj. Tiam cxinoj uzis lunan kalendaron. Lunkalendare Pu Songling naskigxis la 16-an de la kvara monato de la dek-tria jaro en Chongzhen-erao, Ming-dinastio ( sunkalendare: 1640-05-24). Post kvar jaroj, en 1644, kiam Pu Songling estis 5-jara, okazis sangxigxo de dinastioj en Cxinio.

Hejmloko de Pu Songling
Hejmloko de Pu Songling estis Manjinzhuang de Zichuan ( la nuna Pujia-zhuang, aux Vilagxo de Familio Pu, de Zibo ), Shandong-provinco, kie nun trovigxas la Muzeo de Pu Songling.

Patra familio
Pu Songling naskigxis en intelektula familio, kiu dekadencis jam en la tempo de lia avo.
Lia patro Pu Pan havis kvar filojn, inter kiuj Pu Songling vicigxis la tria. Cxar gxis sia agxo de 20 jaroj Pu Pan ankoraux ne sukcesis trapasi la primaran (gubernian) ekzamenon, vole-nevole do li devis forlasi la intelektulan vivon kaj sin okupis pri komerco, sed poste mankis al li ecx mon-rimedo por dungi privatan instruiston, kaj Pu Pan devis mem instrui al siaj filoj.
Cxar Pu Songling estis magra kaj malsanema en infanagxo, lia patro ne kuragxis tro frue sxargxi al li per lernado-tasko, tial Pu Songling komencis sisteme lerni malfrue, nur en 1650, kiel 11-jara knabo. sed li estis tiel inteligenta, ke "li povis bone memori la klasikajxojn post unufoja lerno". Krom lerni la necesajn objektojn por la sxtata ekzameno, Pu Songling ankaux kulturis en si fortan interesigxon pri poezio kaj folkloro, kiuj poste multe helpis en lia fekunda verkado.
La vivo de Pu Songling legigxis ne tro kompleksa, konsistis el agadoj de jenaj roloj:
partoprenanto en sxtataj ekzamenoj (dumviva);
asistanto de guberniestro (unujara);
malricxa privata instruisto (dumviva);
auxtoro de Strangajxoj de Liaozhai (dumviva)

Partopreni en Sxtata Ekzameno
Influate de la socio kaj familio, Pu Songling donis grandan atenton al sinpreparado por la sxtata oficistiga ekzameno.
En 1658, Pu Songling 19-jara komencis partopreni en la loka ekzameno por novicoj. Li gajnis tri unuajn lokojn en ekzamenoj de Zichuan-gubernio, de Jinan-prefektujo kaj tiu prezidata de la mandareno ekzamena inspektoro de Shandong-provinco s-ro Shi Runzhang, kaj famigxis por ia tempo.
S-ro Shi Runzhang mem estis fama poeto. Li lauxdis la junan talentulon Pu Songling, ke tiu "legas kiel la luno kaj verkas kiel vento."
La "komenco bona" en la unuaj sxtataj ekzamenoj ekzaltis junan Pu Songling al pli pena lernado kaj dumviva aspiro pri sukcesoj en sekvaj ekzamenoj, sed li rikoltis foje-refoje nur senfinajn fiaskojn.
En 1710, kiam Pu Songling jam estis 71-jara maljunulo, li fine akiris titularan titolon de la "loka rekomendito" nur laux rutino dank' al akumulado de jaroj de sia kvalifo kiel trapasinto de la primara ekzameno. Tiu vanta titolo alportis al la kadukagxa marerpinto eble pli da mokodoloroj ol da honoroj, kaj li versis kvazaux resume:
En ekzamenoj mi dum kvindek jaroj
fiaskis. Jam negxblankis miaj haroj.
Nun, gratulate en kaduka agxo,
mi hontas antaux edzin' kaj idaroj.
--- ( Gratulate de Amikoj)


Geedzigxo
En 1657, 18-jara Pu Songling geedzigxis kun knabino el familio Liu. Sxi estis silentema, laborema, bonvirta edzino, fidela vivkunulino, kiu dividis cxian amaron al Pu Songling dum tuta vivo.
En 1665, geedzoj Pu Songling komencis sendependan vivon el dividita familio. Ili vivis tre malricxe, logxante en malnova kabano en farmo, cxirkauxita de arbedoj kaj sovagxaj herboj. Al la logxejo ecx mankis pordklapo kaj muroj.

Vojagxi Suden por Unu Jaro
En 1670, post malsukceso en sxtata ekzameno, por akiri vivrimedon de sia familio, 31-jara Pu Songling akceptis inviton de sia samlokano amiko Sun Hui vojagxi suden al Baoying-gubernio, Jiangsu-provinco.
Sun Hui estis pli agxa ol Pu Songling je 8 jaroj. Ekde 1669 li funkciis kiel guberniestro de Baoying dum 7 jaroj. Laux lia invito, Pu Songling laboris kiel asistanto de guberniestro, speciale pri verkado de dokumentoj. Sun Hui kondutis nearogante, dum Pu Songling laboris tre kontentige. Do, ambaux interrilatis intime kaj familiare. Pro oficoj, Pu Songling veturis, kune kun Sun Hui, krom al Baoying, ankaux al Gaoyou, Yangzhou...kc lokoj.
Kiel asistanto de guberniestro, Pu Songling devis verki diversajn oficajn dokumentojn, kvazaux aktoro, kiu rolis plenumante alies gxojon, malgxojon, ridon aux ploron anstataux la dunganto. Tia senegoa vivo malplacxis al Pu Songling. Tial, kvankam en harmonia interrilato kun Sun Hui, post nur unu jaro da servado li eksigxis kaj revenis hejmlokon en la auxtuno de 1671 (por partopreni en la sxtata ekzameno en 1672).
Tiu vojagxo al sudo estis unika en la vivo de Pu Songling. Kvankam nelonga (nur je unu jaro), tamen grava travivajxo travivajxo por Pu Songling, cxar tio donis al li edifon en karaktero, kaj plivastigon de viddkampo. Dum li laboris en la guberniestra oficejo, li persone spertis la vivon en la rondo de mandarenoj registoj. La vojagxo ankaux donis al li sxancon kolekti nemalmultajn materialojn por verkado de lia strangajxoj de Liaozhai, cxar tion priskribis liaj subaj versoj:
Rakontu fantomojn en morna vojagxo,
kaj feojn sopiras mi dum sxip-adagxo.

Dumviva Privata Instruisto en Kamparo
En 1672 Pu Songling jam havis tri filojn kaj unu filinon. En 1675 naskigxis al li la plej juna filo. Por vivteni sian multmembran familion, Pu Songling devis labori kiel privata instruisto cxe ricxuloj en kamparo preskaux 50 jarojn.
En la unuaj jaroj versxajne Pu Songling laboris sinsekve sub nesamaj dungintoj, sed, ekde 1679, kiam li 40-jara eklaboris en la domo de s-ro Bi Jiyou, li ne plu sxangxis por si novan dunginton kaj dauxrigis la fidelan servadon gxis 1709, resume dum tutaj tri jardekoj !
Familio Bi estis konata kiel kun "unuaranguloj en tri generacioj" kaj "kvar familianoj samtempe funkciis kiel korteganoj". S-ro Bi Jiyou estis filo de Bi Ziyan, ministro en Ming-dinastio, kaj Bi Jiyou mem funkciis kiel prefekto de Tongzhou (la nuna urbo Nantong) en la unuaj jaroj de Kang'xi-erao, qing-dinastio. Post emeritigxo li revenis al sia hejmloko, kaj invitis Pu Songling kiel privatan instruiston de siaj ok nepoj.
Domo de s-ro Bi Jiyou trovigxis en Xipu-vilagxo, Zichuan-gubernio, distanca de Pujiazhuang, la hejmvilagxo de Pu Songling je 60 lioj.
Kvankam ne tro malproksime, tamen Pu Songling ne povis ofte reveni al sia propra hejmo, kie li forlasis maljunan patrinon sen fila servo, junajn infanojn sen patra prizorgo kaj fidelan edzinon sen edza kareso. Tio estis dolora kaj malfelicxa por Pu Songling, ke li versis foje :
Por pano mi kultivas en alies bienoj,
lasinte vin mizera sen patraj vartoj benoj.
Volonte legu mi kun vi kune cxe fenestro,
se mi bonsxance havus hektolitron da grenoj !
--- ( Al Mia Filo Pu Hu )
el tiuj versoj ni povas legi amaron en lia koro. Tamen, la perdo kaj akiro rajdas duope. La tri jardekoj da instruista vivo en la domo de s-ro Bi ankaux donis al Pu Songling favorojn, ekz-e:
Per la salajro Pu Songling vivtenis sian familion trapasi malfacilojn de malricxo, malsanoj, nesuficxo de vivbezonajxoj, malsato en katastrofaj jaroj.
Domo de s-ro Bi estis vastterena, kie trovigxis bona kabineto Chuoran-halo, kvieta Xiaofan-salono, pitoreska Shiyin-gxardeno kaj privata biblioteko Pavilono de Deknil Volumoj kun abunda kolekto de libroj.
Dom-mastroj en du generacioj, la maljuna s-ro Bi Jiyou kaj la juna s-ro Bi Shengju, ambaux traktis Pu Songling tre familiare, kaj kiel respektatan instruiston kaj kiel intiman amikon, tiel ke Pu Songling sentis sin varma, sengxena kvazaux en sia propra familio, kaj en la libertempo post lecion-dono Pu Songling havis bonajn kondicojn legi, verki.
Familio Bi ankaux havigis al Pu Songling sxancon vaste interkonatigxi kun diversaj famaj intelektuloj aux ranguloj, ekz-e kun s-ro Wang Shizhen ( 1634-1711), ministro en Kortego kaj korifeo en rondo de poetoj, kiu poste donacis en 1688 favoran poemon pri Liaozhai al Pu Songling (Rakontas la auxtor'...).

Fekunda verkisto
Dank' al sia deveno de trapasinto en gubernia ekzameno, travivajxoj de asistanto de guberni-estro kaj privata instruisto, Pu Songling havis sxancon kontakti kun multaj homoj el feuxdisma reganta klaso..
Samtempe, dank' al siaj longtempa vivado en kamparo kaj sencxesaj fiaskoj en ekzamenoj, Pu Songling tenis intiman interligon kun malaltaj tavoloj en socio.
Tiel li povis fari detalan observadon kaj havis profundan konon pri la vivmaniero, spirita fizionomio kaj malsamaj sortoj de diversaj homoj en feuxdisma socio, supre de burokratoj, biensinjoroj, gxentlemanoj, kandidatoj por sxtataj ekzamenoj, personuloj; kaj malsupre gxis kamparanoj, vilagxaninoj, servistinoj, kromedzinoj, hetajroj,putinoj, kaj ankaux de ferocaj pedeloj, malicaj lakeoj, kanajloj, friponoj, hazardludistoj, bonzoj, taoistoj, auxguristoj...
Sur bazo de siaj ricxaj travivajxoj kaj vivspertoj, detala observo kaj profunda kono pri socio Pu Songling ellaboris sian cxefverkon Strangajxoj de Liaozhai; cetere, li verkia ankaux
pli ol 400 eseojn en 13 volumoj,
pli ol 900 poemojn en 6 volumoj,
pli ol 100 ci-ojn en 1 volumo,
14 folklorajn ariojn (kantrakontojn),
3 operojn,
kaj 5 diverstemajn verkojn ( manlibrojn por agrikulturo kc.),
kiuj respegulis lin fekunda verkisto kun multflankaj talentoj en literaturo.

En Vesperaj Jaroj
Jarfine de 1709, en 70-jara grandagxo Pu Songling finis sian karieron de privata instruisto kaj revenis al sia propra hejmo en vilagxo de Familio Pu. La malnova hejmo estis nur "malvasta cxambro por genuoj", sed tie li povis libere songxi kun rav-gxuoj inter familianoj. Li dauxrigis sencxxesan poluradon, kompletigon kaj pretigon de sia amata novelaro Strangajxoj de Liaozhai, kaj ordigis malnovajn verkojn.
Sed la bonaj aferoj ofte dauxris kiel efemeroj. Sortobatoj sekvis unu post aliaj al la maljuna Pu Songling.
En 1713, mortis al li la edzino, fidela vivkunulino dum 56 jaroj. Kun granda doloro Pu Songling verkis funebran poemon kaj eseon pri la vivo de sia edzino Liu, en sincere amversxo kun kortusxa efiko.
En 1714, du nepoj en infanagxo malfelicxe mortis pro variolo.

Falis la brila stelo de beletro
En 1715, cxar la kvina tago de la unua monato lunkalendare estis datreveno de la forpaso de s-ro Pu Pan, spite al frosta vetero Pu Songling gvidis cxiujn familianojn viziti kulte al la tombejo de s-ro Pu Pan. Reveninte li jam sentis sin malsana. La 22-an sammonate, Pu Songling ellitigxis ankoraux laux kutima horo. Li kombis al si, matenmangxis. Li rifuzis helpon de nepoj kaj mem vizitis kun lambastono al necesejo. Poste, li volis iom ripozi cxe fenestro. Posttagmeze, kiam nepoj volis lin al vespermangxo, ili trovis ke Pu Songling, la maljuna s-ro Liaozhai, jam forpasis, trankvile sidante cxe la fenestro. Tiel falis la brila stelo de beletro, en agxo de 76 jaroj, lunkalendare en la 22-a tago de la unua monato de la kvindek-kvara jaro en Kang'xi-erao, Qing-dinastio (sunkalendare: 1715-02-16).

Senmorta monumento
Per energio de sia tuta vivo Pu Songling ellaboris majstran novelaron Strangajxoj de Liaozhai , kiu atingis kulminon de la cxinaj noveloj cxu ideologie cxu arte, farigxis mejlosxtono en la literatura historio de Cxinio kaj gxuas la famon kiel "regxo inter novelaroj en la antikva Cxinio". Bedauxrinde, li finfine ne povis propraokule vidi gxian publikigon dum sia vivo. La unua ksilografia eldono de Liaozhai aperis nur en 1766, je 51 jaroj post lia morto. Sed, kun tempopaso la eldonado de Liaozhai farigxis pli kaj pli disflora. Krom sennombraj en la cxina lingvo, nun oni jam povas vidi diversajn eldonojn de Liaozhai en pli ol 30 fremdaj lingvo, interalie ankaux en nia kara lingvo Esperanto, gxojinde --- ecx en kompleta teksto !
( Guozhu. 2002-08-28 )