世界语学习  

世界语文学


 

施惹拉依和他的小小说《Ja-a-a!》

   天

  费伦茨·施惹拉依(Ferenc Szilagyi1895年生于匈牙利布达佩斯。从1924年起,他就成为了世界语者,法学博士,报刊编辑和世界语教师。他为世界语初学者和中级学习者所编的世界语课本是那样的成功,以致直到现在,各地还以瑞典语、匈牙利语、英语、丹麦语、法语、荷兰语、西班牙语和葡萄牙语出版。他亲自执教的世界语讲习班常吸引大量学员,特别是在瑞典情况更是如此。他曾担任过国际世协文艺竞赛委员会的秘书长,编辑《北方棱镜》(Norda Prismo)。

  作为一个文学家,他于1932年用世界语写了他的处女作《越过童话的海洋》,随后写了《伟大的历险》和《南北之间》;1929年,他翻译了《匈牙利诗集》、《哈赛幽默小说集》和《瑞典小说集》。施惹拉依差不多为所有重要的世界语杂志都写过稿。他还为《十二诗人集》、《世界语百科全书》、《匈牙利诗文选》写了作品。他编辑过五本短诗集(其中收集了世界语原著和译成世界语的散文和诗歌)。除此之外,他还参与了《瑞典诗文选》的编辑工作。上述所有的文学作品都已在匈牙利或瑞典出版。

  这里我们给读者介绍的这篇小说《Ja-a-a!》是从这位国际著名世界语作家的小说集《雄鸡已经叫了!》(Koko Krias Jam!)中的第二部分选出来的。这本小说选集分两部分,第二部分总标题是《借着顺风》(Per Facila Vento)。这一部分所收的小说都是作者以幽默和诙谐的笔调描绘的世界语者们生活图景。《Ja-a-a!》这篇小说,不过两千字左右,相当于现今的小小说或称微型小说。篇幅虽短,但却妙趣横生,引人入胜。施惹拉依的世界语问题简洁晓畅,用词也很考究,值得我们学习借鉴。

 

Ferenc Szilagyi

JA-A-A!

  Escepte la militajn tempojn, svedoj, danoj, norvegoj ĉiam sen malfacilaĵoj povis trafiki en la tri landoj. Skandinavanoj “laŭ aspekto” libere transpasis la limojn.1 Sed eksterlandanoj devis kaj devas havi pasporton kaj vizon.2

  En 1938 kiel ĉiujare la partoprenantoj de la internaciaj kursoj en Helsingor decidis viziti la proksiman belan svedan urbon Helsingborg, sur la alia bordo de la sveda-dana markolo. Inter la centoj de la kursanoj estis nur persono, hngara artopentristo, kiu ne havis sian pasporton en la mano, ĉar ĝi estis ĉe iu magistrate, kaj sekve lia partopreno en la ekskurso estis en danĝero. Li estis vere malgaja. Li aŭdis multe pri la plej granda skandinava lando, pri la beleco de la apudborda urbo. La tuta lando havis tiutempe kaj plenraite la famon de iaspeca paradizo en la eŭropa infero, kaj li volis almenaŭ momente vidi parteton de tiu ĉi mirakla edeno.3 Li sentis sin kiel infano, kiun oni senigis de sia plej sopirata amuzo.4

  Bonkoraj svedaj samideanoj kaj eble eĉ pli bonkoraj svedaj samideaninoj rigardis lin kompate, kaj post intertrakto ili konkludis, ke sepasporta samideano povus partopreni en la svedan grupon. La sveda grupo transpasas la limon sen formalaĵoj. La soala danĝero estis, ke li havis iom eksterlandan aspekton, kvankam ne akcentite sudeŭropan.5 Ĉiu kaze li havis siajn skrupulojn.6 Li net re ŝatis policon kaj imagis kiel du abie rektaj svedaj policistoj forportas lin katenita al iu sveda karcero. Li timis. Sed liaj du bonaj gardanĝeloj7— unu el ili estis ainjorino, la alia fraŭlino — persvadis lin. Por firmigi lian memcertecon dum longaj horoj ili ekzercis kun li la svedan lingvon, kies vastan materialon ĉiukaze ili reduktis je unu sola vorto. Ilia teorio estis, ke estis sola demando, kiun oni eble faros al li:

    Ar ni svensk?8 (Ĉu vi estas svedo?)

Je tio li respondu trankvile kun ĝusta sveda melodiakcento:

    Ja-a-a!9

Tiu melodio ne estis tute facila: la tono devas unue konvinke profundiĝi, poste altigi kaj fine malaperi per ia abrupta, singulta fino.10

La samideano lernis diligente. Post kelkaj horoj ni povis konstati, ke li faris konsiderindan progreson en la sveda lingvo, kiu daŭre reprezentiĝis al li per unusola vorto.

Ĉe la alveno la sveda bordo la du energiaj svedinoj flankumis la nervozan hungaron meze de la sveda grupo. Eble lia eksteraĵo perfidies ion.11 Eble la limpolicisto instinkte eksentis ian necertecon en lia sinteno. Ĉiukaze li demandis la hungaron:

    Ar ni svensk?

    Ja-a-a!— rspondis la samideano laŭ la imageble plej sveda akcento.

  La afero estis en ordo.

  Estis ĉiele bela tago, agrabla humoro, bela urbo, afablaj gastigantoj. Vespere la granda grupo returnis sin al la dana urbo. Unu la hungara samideano — plena de agrablaj memoroj — kuraĝe iris inter siaj du gardanĝeloj kaj la trio eĉ preterpasis al plej elementan regulon de la singardemo dum tiaspecaj okazoj:12 ĝi ne iris meze de la sveda grupo, sed ĉe ties fino.

  Tie staris slia limgardisto. Plena de suspektoj.

  La limgardisto haltigis lin kaj faris demandon al la suspektinda pasaĝero antaŭ la ŝipponteto:

    Ar ni englesman? (Ĉu vi estas anglo?)

    Ja-a-a-a!— respondis kun plena konvinkiĝo la hungaro kaj fiere daŭrigis sian vojon.

    Kaptu tiun viron tie amlantaŭe — kriis la limgardisto. — Li estas eksterlandano sen pasporto!

La gardanĝeloj devis rapide ekfunkcii. Ili prenis ĉebrake la malfeliĉan jesanton13 kaj kurante ŝovis lin mezen de la svarmanta grupo, kie li ne plu estis retrovebla. Ili atingis feliĉe la ŝipon kaj nia ĵusa heroo14 kun raketfluga rapideco malaperis en la interno de la ŝipo kaj nur tiam li elŝovis sian nazon,15 kiam la resopirata dana bordo estis jam en kelkmetra distance.

Laŭ mia scio16 li neniam daŭrigis siajn studojn en la sveda lingvo.

 

注释:1.斯堪的纳维亚人(指瑞典、丹麦、挪威等在斯堪的纳维亚半岛的国家的人)“根据外貌”可以在这几国的国境线自由通行;2. 护照和签证;3. 整个国家当时完全有权享有在欧洲地狱里的某种天堂的盛誉。他希望至少能看一下这块神奇的乐土的一小部分;4. 他感到她像个小孩被人们剥夺了他最向往的娱乐一样;5. 唯一的危险是他有这一点外国人的长相,虽然他说话不带南欧强调;6. 顾虑,顾忌;7. gard-anĝelo 守护神;8. 瑞典语,意为:你是瑞典人吗?9. 瑞典语的“是的!”10. 这一语调首先要求使人确定地下降,然后上升,最后以一种突然的打嗝声为结尾而消失;11. 也许是他的外表(eksteraĵo)使他露了马脚;12. 勇敢地走在两个守护神之间,三人甚至把在那种场合最基本的自我警惕规则置于脑后;13. jes-anto: 回答jes的人;14. nia ĵus-a heroo:我们刚才的英雄;15. kaj nur tiam li elŝovis sian nazon: 只在那时他才露面;16. 据我所知。                                                                                                                   (荒天  注)

                        

 

                            返回目录