世界语学习  

世界语文学

 

会话剧:谢尔盖在广州

Sergejo en Kantono

 创意:活动日成员 执笔:张绍基 世译:简卫健 

Personoj: (按出场顺序)谢尔盖·约翰逊、Sergejo Jonson、海平Harpina、女售货员乔安娜Juana, la komizino、威诺Vajno(省协会)、刘易斯Luizo(市协会)、新妮Sena(青协)、胡安娜Huana、吉安诺Jiano、海潮Hajĉo

 

故事梗概:

加拿大世界语者谢尔盖到了广州,正好赶上广东省世界语协会要开纪念世界语发表113周年的大会。海平到宾馆鸣泉居接他到中山大学会场。在宾馆遇到了刚刚学过接待用语30句的服务员,在小卖部的气氛显得格外亲切。

在中大的会议室,参加“世界语活动日”的积极分子等待着客人的到来。客人到了之后,省市世协的负责人表示欢迎。在座谈会上,大家介绍了活动情况、出版双语小刊的情况、广州的一些旅游景点和市政建设情况。

客人为此留下了深刻印象。他向大家赠送了书籍、小礼品、向小刊捐款,最后还和大家合影留念。

 

**********************************************************************************

En hotel-ĉambro

SergejoIrante el la lavejoHieraŭ mi atingis Kantonon kaj telefonis al Luizo, kiu invitis min al la kunveno okazigota hodiaŭ de la loka E-asocio memore al la 113-a dat-reveno de la Unua Libro.(Iras apud la fenestron kaj malfermas ĝin) Bela vetero! Laŭ-dire la kantonaj e-istoj estas viglaj. ….  Volas renkonti ilin. (Iu frapas je la pordo)  Kiu estas?

Harpina: Ĉu s-ro Jonson estas ĉi tie?

Sergejo: (malfermas la prodon) Jes.

Harpina: Bonan matenon, s-ro Jonson.

Sergejo: Bonan matenon. Vi estas…..

Harpina: Mi estas Harpina sendita de nia Asocio. Mi venas por konduki vin al nia kunveno okazonta en Zhongŝan-Universitato.

Sergejo: (Man-premas kun Harpina) Mi tre ĝojas konatiĝi kun vi, Harpina. Simple nomu min “Sergejo”

Harpina: Ankaŭ mi tre ĝojas vidi vin, Sergejo. Ĉu ĉio iris glate dum via vojaĝo?

Sergejo: Dankon, sufiĉe glate.

Harpina: Ĉu vi bone ripozis nokte?

SergejoMi sentis min malbone kiam mi eliris el la aviadilo, rezulte de horzonozo. Nun mi sentas multe pli bone post la dormado.

Harpina: Bonege. Ĉu vi estas preta ekiri?

Sergejo: Jes, ni iru tuj. Ho, mi preskaŭ forgesis aĉeti etajn memoraĵojn kiel donacojn por la amikoj. Hieraŭ mi vidis en la hotela butiko amindajn aĵojn. Ĉu vi volas iom rigardi kun mi?

Harpina: Ne necesas formalaĵoj inter e-itsoj…

Sergejo: Estas memoraĵoj nemultekostaj. Ni iom rigardu!

Harpina: Mi helpos vin kun plezuro.

***********************************************************************************

Iras al la hotela butiko

Komizinoĉine早晨好!我可以帮你们什么呢?(Bonan matenon! Kiel mi povus helpi vin?)

SergejoBonan matenon

Komizino: Ovi estas e-isto! Mi …. lernis iomete E-on. Nur 30 frazojn. Nia kurso lernis nur 30 frazojn.

Sergejo: Bonege ke vi parolas E-e! Mi volus aĉeti memoraĵojn por amikoj

Komizino: Pardonon, mi scias tre malmulte.al Harpina ĉine他说的什么意思?(Kion li diris?)

Harpina: 他要买些小工艺品送给广州的世界语者。(ĉine: Li volas aĉeti ion por la esperantistoj en Guangzhou)

Komizino: Bonvole!

Sergejo: mmm, tiuj kanadaj poŝt-kartoj ŝajnas bonaj. Kiom ili kostas?

Harpina diris ĉine kion Sergejo diri. 海平翻译: 这些加拿大的明信片不错,什么价钱?)

Komizino: 10 juanoj por unu kompleto.

Sergejo: Tiuj sekaj floroj havas belajn kolorojn, kaj fortan aromon. Tiuj en saketoj estas plej taŭgaj por sinjorinoj. Kiom ili kostas?

Harpina diris ĉine kion Sergejo diri.海平翻译: 他说那些干花颜色很好。多少钱一袋?)

Komizino: 2 juanoj por unu saketo. (al Harpina ĉine: Li vere scias pri virinoj) 他真了解女孩子。

Harpina: Ŝi diras ke, vi bone scias la guston de knabinoj.

Sergejo: Jes. Mi deziras 2 kompletojn da poŝtkartoj kaj dek saketojn da sekaj floroj.

La komizino donas kaj Sergejo pagas.

Sergejo: Jen 100 juanoj. La reston, mi petas.

Komizino: 40 juanoj entute. Jen resto de 60 juanoj. Dankon pro via vizito!

Sergejo: Ĝis revido!

Harpina: Ĝis!

Komizino:Ĝis!

Sergejo: Harpina, kiamaniere ni iru al tiu universitato?

Harpina: Al Zhongŝan-Universitato, ni povas iri per taksio aŭ per aŭtobuso.

Sergejo: Mi preferus la aŭtobuson. Tiel mi povos iom vidi la vivon de la urbanoj.

Harpina: Sed la tempo urĝas. Mi konsilas ke ni prenu taksion.

Sergejo: Laŭ via deziro.

**********************************************************************************

En la kunvenĉambro en Zhongŝan-Universitato. Oni kelk-ope sidas, babilas, ridas, kantas, kaj atendas la alvenon de Sergejo.

Suna: Luizo, kiam alvenos la fremdlanda gasto?

Luizo: Je duono post la naŭa. Harpina jam iris akcepti lin

Vajno: Kie li loĝas?

Luizo: En la hotelo “Ming Quan Ju”. Tio estas longa vojo, kaj la trafiko estas malfacila. Eble…

Huana: Jen ili! Alvenas la fremdlandano kaj Harpina.

***********************************************************************************

Sergejo kaj Harpina eniras la ĉambron.

Luizo: (Ekstaras, man-premas kun Sergejo) Saluton, kara Sergejo. Ni nin vidas refoje!

Sergejo: Saluton, kara Luizo. Tre ĝojas revidi vin!

Luizo: Permsu ke mi prezentu niajn E-gefratojn: Vajno, ĉef-sekretario de Guangdong-a E-Asocio.

Vajno: (man-premas) Vere ĝojinde ke vi povas ĉeesti nian memor-kunvenon pri la Unua Libro. Dankon pro via alveno.

Sergejo: Estas por mi granda honoro vidi vin.

Luizo: Suna, la ĉefo de nia komitato pri junulara agado.

Suna: Mi vin bonvenigas nome de la lokaj junaj e-istoj.

Sergejo: Dankon.

Luizo prezentas ĉiujn ĉeestantojn al Sergejo. Sergejo man-premas kun ĉiu el ili, kaj eksidas.

Huana: Bonvolu trinki teon, s-ro Jonson!

Sergejo: Dankon. Vi ĉinoj estas vere gast-amaj. La teo odoras tre bone.

**********************************************************************************

Vajno: Hodiaŭ GD-a E-Asocio okazigas kunvenon memore al la 113-a dat-reveno de la Unua Libro. Nian kunvenon honorigas per sia ĉeesto s-ro Jonson, e-tiso el Kanado. Antaŭ la formala kunveno ni unue havu kunsidon. Je la nomo de GDEA mi esprimas al s-ro Jonson bonvenigon kaj dankon! aplaŭdo

Sergejo: Dankon, karaj amikoj. Hodiaŭ mi tre ĝojas. Delonge mi aŭdis pri la vigleco de kantonaj e-istoj, kaj tre deziris renkonti vin por pli bone interkompreno. Mi tre volas iom scii kiel vi agadas por la movado.

Luizo: Ni iom diskutu antaŭ ol la oficiala kunveno komencos.

**********************************************************************************

Suna: Nia asocio ĉiam estas vigla. Dum la lastaj du jaroj, la lokaj aktivuloj okazigas la t.n. “Agadan Tagon” en ĉiu monato, en kiu oni ĉefe ekzerciĝas en konversacio kaj ankaŭ interŝanĝas novaĵojn.

Sergejo: Ĉu en fiksitaj tempo kaj loko?

Suna: Kutime tio okazas posttagmeze en la dua dimanĉo de ĉiu monato. Ofte en la restoracio “Espero” proksime de nia asocio. Sed kelkfoje ni ekskursis.

Hajĉo: Lastatempe ni ankaŭ praktikis kanti E-kantojn. Multaj el ni estas muzikemaj. Iuj ankaŭ povas ludi muzikilojn. Ĉiuj ĝojas pro la kun-esto.

Sergejo: Mi jam aŭdis iomete kiam mi eniris kaj ekvolas kanti kune kun vi. Ĉu mi povus partopreni?

Suna: Certe. Bonvenon!

***********************************************************************************

Harpina: Dum du jaroj ni eldonas ĉiu-monate la du-lingvan revueton Agadu. Ĉu ili ĉiuj bon-orde atingis vin?

Sergejo: Dankon, ĉiam bon-orde. Dankon pro via klopodo.

Harpina: Hodiaŭ mi povas propra-mane doni al vi la plej novan numeron.Ekstaras kaj donas la revuon

Sergejo: Kia bela revueto!Elprenas koverton Jen 50 USD kiel esprimo de mia subteno al via revuo. Mi esperas ke ĝi konstante pliboniĝos.

Luizo: Ni aplaŭdu pri lia subteno! aplaŭdo

**********************************************************************************

Luizo: Nia asocio ankaŭ faris provojn en la kampo de turismo. E-istoj estas ĝenerale turismemaj. Ĉiu-jare al Kantono venas nemalmultaj e-istoj.

Sergejo: Je mia lasta fojo en Kantono, mi estis hasta kaj apenaŭ vizitis ion. Ĉi-foje mi ne estas tiel hasta. Kion laŭ vi mi vizitu?

Luizo: Unue vi povas viziti la parkon “Yuexiu”, kie estas ne nur belaj pejzaĝoj sed ankaŭ la Muzeo de Kantono, kiu prezentas la historion de Kantono de pli ol du-mil jaroj.

Sergejo: Mi interesiĝas pri folkloro kaj popolaj moroj. Kio en Kantono estas vizitinda ĉi-rilate?

Luizo: Mi proponas la “Templon de la Ĉen-skolo”. Tie estas multaj popolaj metiartaĵoj, delikataj arkitekturo kaj skulptaĵoj.

Jiano: Kial ne viziti la insulon Ŝamian? Ĝi iam estis koncesio, tial tie multas fremdstilaj arkitekturaĵoj, ankaŭ troviĝas kirko. Kantono estas urbo antikva, sed dum la lastaj jaroj ĝi spertis grandajn ŝanĝojn. Bona ekzemplo estas la distrikto Tianhe. Multe disvolviĝas ankaŭ la urba konstruado. La trafiko multe pliboniĝis dank’ al la ekfunkciigo de la metroo kaj la fin-konstruo de la ekstera kaj interna ring-vojoj.

Sergejo: Dankon pro viaj konsiloj. Mi scias ke mi ne povas bone konatiĝi kun Kantono dum tiel mallonga tempo. Sed mi kore ĝojas, ke vi estas fieraj pri via urbo kaj fidoplenaj pri ĝia plua disvolviĝo. Mi klopodos vidi kiel eble plej multe.

**********************************************************************************

Eniras Juana

Juana: Pardonon mi malfruas. Mi ĵus eldeĵoriĝis.

Luizo: Ne gravas. Ankoraŭ ne komenciĝas la kunveno.

Sergejo: Saluton. Ni revidas nin.

Vajno: Jam estas tempo por la kunvono. Ĉu ni finu la babilon?

Sergejo: Mi volas profiti ĉi okazon por donaci al via asocio libron de mi verkitan. Ĝi titoliĝas “Esperanto ne estas Utopio”. Mi esperas ke ĝi plaĉas al vi.

Vajno:akceptas la libronDankon pro via donaco.

Sergejo: Jen plie: kanadaj poŝtkartoj; sekigaj floroj.al HarpinaĈu vi bonvolu disdoni tiujn? Atentu: Florojn por sinorinoj.

Harpina disdonas la aĵojn. Oni akceptas kun dankesprimo

Luizo: Ĉu ni kune fotiĝu? Rapide!

Sergejo: Bona ideo. Venu, kune!

Juana: atentu ĉiuj, iom ridu, jes, jes, bone…

Juana fotas

***********************************************************************************

Harpina: La kunveno tuj komenciĝas. Ni iru.

Vajno: Ĉi tien, bonvolu!

Sergejo: Sinjorinoj unue, bonvolu!

(Foriras kantante)(Fino de la drameto)

                 

 

                            返回目录