奇书难忘

 

—纪念《秘密的十四行诗》问世七十周年

 

国  柱


有人曾经这样说过:"如果您学习世界语,哪怕只是为了一个目的:能读Kalocsay(卡洛采)的诗歌,也值!"这话听起来似乎有点儿像广告词,叫人不敢轻信。这里所说的读诗,如果理解成直接阅读原文原著,我不但完全赞成上述说法,甚至会有过之。以我自身读书的经验,我会说得更加耸人听闻,成为:“如果您学习世界语,哪怕只是为了能读Libro de Amo(爱之书)的原文,也值!”或曰:“如果您学习世界语,哪怕只是为了能读Sekretaj Sonetoj(秘密的十四行诗集)的原文,也值!”以上三段的范围,一个比一个窄小。卡洛采的著作,从来也非禁书,受到广泛欢迎,只是在中国目前尚不能读到他的诗歌全集,因买不到。《爱之书》是绝对不会向读者介绍的。《秘密的十四行诗集》问世虽已经七十周年,但在中国世运中却似(视)为禁区,无人提起,无人介绍,也就几乎无人知晓,所幸目前已经可以从因特网上读到。《爱之书》的确很奇特。书前有三首序诗。使用的字体一首比一首更大。内容很怪:不是邀请读者,而是一再向读者发出警告,要读者不要轻易开卷。那第三首诗的全译是:

Leganto! Jen la lasta voko! 读者,这可是最后的一次告警!

Tuj sekvas jam danĝera loko! 紧接着马上就有危险之处来临。

Forĵetu min! Bedaŭrus mi, 快扔掉我吧!如果您神经崩溃,惊吓而死,

se vin mortigus nervo-ŝoko!我真会万分惋惜,惋惜万分!

所谓的危险之处,大约是指作为此书开篇的《秘密的十四行诗集》吧。当然,类似的危险之处,后面也不少见。

《秘密的十四行诗集》最初发表于1932年。立即风靡了整个世界语界,引起轰动。以后则经久不衰,成为经典式的诗作。这部诗集的主体为52首十四行诗,叙述一对年轻人的爱情故事。从相识、相知、恋爱、结婚、怀孕、到期待生孩子。这本是再普通不过的人生旅程,可说是千篇一律,平淡无奇。可是到了大师的笔下,司空见惯寻常事,解用都化绝妙词。诗歌写得格律严谨,神采飞扬。把男女间的**描绘得淋漓尽致,出神入化。用韵也非常之巧,每一首都是阴韵和阳韵环抱出现,恰似亲密中的异性伴侣。第35首诗歌的写法更妙,完全不用单句,只由并列的四十个同义动词(作爱)组成。这样的诗歌,以在下的孤陋寡闻,从来不曾在别的民族语中读到过,也很难转译成别的民族语。窃以为非直接读原文不能欣赏其音美、意美、形美。1958年版Esperanta Antologio收了其中的两首,介绍作者Preter Peneter时,仅说他生于1891,殁于1953年。其他生平事迹则一概无考。这样的一个作者署名,其实和中国的“兰陵笑笑生”,也相差无几。以其诗艺之高超娴熟,却又没有任何其他的作品传世,实不可能。所以从一开始人们就认为这只是一个掩人耳目的笔名,实则必有一位大师级的人物隐身其后。这个诗坛之谜一直过了几十年才得以揭晓。在1984年第二版的Esperanta Antologio中已经披露,所谓的Preter Peneter只是卡洛采的化名而已。

我之有幸读到《爱之书》,多亏了苏阿芒的慷慨相借。他很喜欢这部世界语诗集,还用世界语专门写了一首诗谈观感,说是“若有插图在,读者可赧然?”(见苏阿芒诗集p.109)是希望能见到插图本。那样的一诗一画的小册子,在中国明代末年曾经一度流行过。印刷精美,却并非商业出版物。作画、题诗、刻印,各个环节,均由高手完成。前后也不过七十年光景,因乾坤鼎复,风流云散了。有一套木刻原版,因流落到了日本而跳脱了毁灭的厄运。后来又被伯乐高罗佩识宝淘得,为之倾倒,并据此写了《秘戏图考》一书。万幸万幸!《爱之书》中还收有Sekreta Antologio(秘密诗歌集),为世界各国艳诗集锦。只可惜编者是西方人,不谙汉学,又少资料,致使中国艳诗这一部分极为单薄。没有“诗经”,没有“无题”,没有“花间”,没有李煜,没有柳词,也没有明代情歌,太少代表性。与其他各国异彩纷呈的作品并列之,实在相形见绌,似为国耻!这个责任,当然不在外人而在我们自己。为国争光,匹夫有责。有爱国心的中国世界语诗人、学者,应该通力合作,拿出像样的代表译作,改写这个纪录,还历史的真面目,一展中华的文采风流。


 

NEFORGESEBLA MIRPOEMARO

— memore al la 70-jariĝo de la Sekretaj Sonetoj

Guozhu


 

Dum mia legado en Esp-o, foje min frapis tia aserto, ke "Vi ne pentos,eĉ se via lernado de Esp-o celas ekskluzive nur tion ke vi scipovos legi poemojn de Kalocsay." Al la aŭskultantoj tio verŝajne sonas kiel vera ŝvelparolo de reklamo, al kiu oni diskrete ne kuraĝas facilanime kredi.Tamen, se ni interpretu la vortojn "legi poemojn" kiel "senpere legi la originalajn poemojn", tiam mi ne nur senrezerve aprobas la supre menciitan aserton, tre eble mi mem ankaŭ asertus, eĉ ankoraŭ pli ekscese.Laŭ miaj propraj spertoj de legado, tiam mi dirus pli demagogie, ke "Vi ne pentos,eĉ se via lernado de Esp-o celas ekskluzive nur tion ke vi scipovos legi la originalon de La Libro de Amo." aŭ ke "Vi ne pentos,eĉ se via lernado de Esp-o celas ekskluzive nur tion ke vi scipovos legi la originalon de la Sekretaj Sonetoj."

La supraj tri asertoj ampleksas pli kaj pli mallarĝasence unu post la alia.Verkoj de Kalocsay neniam estis malpermesitaj ĉe ni, fakte ili ĉiam ĝuas vastan bonvenigon, sed bedaŭrinde en ĉinio ni ankoraŭ ne povas legi la Plenan Poemaron de Kalocsay, ĉar nenie (aŭ neniel) ni povas aĉeti aŭ akiri tion. Estas supozeble ke neniu, aŭ neniam, al ni faros rekomendon pri La Libro de Amo. Kaj, iom strange, ke, kvankam la Sekretaj Sonetoj aĝis jam 70-jara, tamen en nia ĉina E-movado preskaŭ neniu aŭ neniam menciis aŭ konigis aŭ sciis pri ĝi, ĉu do subrigardus ĝin io tabuinda? Feliĉe, dank' al la progreso de tekniko, nun ni jam povas legi ĝin en interreto.

La Libro de Amo efektive estas tre mirinda verko. ĝi havas preface  tri antaŭpoemojn, en literoj pli kaj pli grandaj en la tri sinsekvaj poemoj.Pli mirindas ilia enhavo: anstataŭ invito ili foj-refoje malinvitas per avertoj al la legantoj. Mi iam ĉinigis la plenan trian averton:

Leganto! Jen la lasta voko!

Tuj sekvas jam danĝera loko!

Forĵetu min! Bedaŭrus mi,

se vin mortigus nervo-ŝoko!

La t.n. "danĝera loko" verŝajne aludas pri la Sekretaj Sonetoj je la komenco de la tuta libro. Nature, similaj danĝeraj lokoj troviĝis ne malmulte ankaŭ en sekvantaj paĝoj.

La Sekretaj Sonetoj unuafoje aperis en 1932 kaj tuj vekis sensacion tra la tuta Esperantujo, poste neniam velkis ĝia furoro, tiel ke ĝi fariĝis unu el la plej renomaj klasikaj verkoj de nia poezio.La ĉefa parto de la poemaro konsistiĝis el 52 sonetoj, temis pri amhistorio de juna paro: kiel ili interkonatiĝis, amikiĝis, enamiĝis, geedziĝis, gravediĝis... ĝis atendo pri nasko de nova ido.Ni povas diri, ke tio estas vere tro banala rutinaĵo de la homa vivo, stereoptipa, senintriga prozo. Tamen, sub la ĵongla plumo de Majstro, jam transformiĝis ĉio al franda ambrozio.

La sonetoj versiĝis en rigora ritmo kun vigla vervo, pentrante la delican amoron inter geviroj ĝisfunde, profunde kaj abunde.Ankaŭ la uzo de rimoj estis tre mirinda. En ĉiu soneto la vira kaj ina rimoj aperis interplekse, ĝuste kiel geamatoj en intimaĵoj.Ankoraŭ pli mirakle legiĝis la soneto n-ro 35, kiu konsistiĝis nur el kvardek sinonimoj de la verbo (amo-fari). Tian poemon, mi, senscia pro izoliteco, neniam legis en ajna alia nacia lingvo kaj, miaopinie, ankaŭ malfacile tradukis en alian nacian lingvon. Do, laŭ mia humila opinio, oni neniel povas apreci ĝiajn belojn de son-muziko, ideo kaj formo sen rekta legado de originaloj. En la monumenta Esperanta Antologio estis du sonetoj el la nomita soneta poemaro, kaj, en la rubriko pri biografio de la poeto-aŭtoroj oni povas legi sub Preter Peneter nur tion ke li naskiĝis 1891, mortis 1953, krome estis neniom da aliaj notoj pri lia vivspuro. Do tia pseuxdonimo de la aŭtoro informis fakte ne pli multe ol la ĉina Lanling Xiaoxiaosheng, la aŭtoro de la majstra romano  Jin Ping Mei, plej fama inter ĉinaj antikvaj erotikaj literaturaĵoj. aŭtoro kun tiel virtuoza verskapablo tamen postlasis al ni neniun alian poemon, tio estas neniel imagebla.Tial,ekde la plej frua komenco oni jam kredis ke sub tiu pseuxdnimo-ŝildo  certe kaŝis sin iu Majstra esperantista poeto. Sed la solvo montriĝis klara nur post kelkaj jardekoj. En la dua eldono 1984 de Esperanta Antologio oni jam povas legi, ke la t.n. Preter Peneter fakte estas nur pseuxdonimo de Koloman Kalocsay.

Ke mi havis la feliĉon legi la Libron de Amo, mi devas danki al la malavara pruntdono far Armand Su. Al li tre plaĉia tiu ĉi Esp-a poemaro, kaj li mem eĉ versis specialan poemon PRI LA LIBRO DE AMO (vd p.109 en Poemaro de Armand Su),pri sia penso post legado, ke

Dubas mi, ĉu iu pesos

ĉi am-libron sen hontemo,

se bildar' ene aperos

por ilustri la sekstemon!

Do, li esperis ke tiu ĉi poemaro aperu ilustrita. Tiaj erotikaj broŝuroj ilustritaj, ja ĝuis furoron, sed ne tre longan, en la lastaj jaroj de ĉina Ming-dinastio (1368-1644). Ili estis en fajna presado, tamen ne por komerca celo.Pentrado, surskribo de versoj, ĉiz-kliŝado kaj presado, ĉiuj procedoj estis plenumitaj de majstraj ekspertoj.Tamen tiu furoro daŭris malpli ol 70 jarojn kaj, pro la ŝanĝiĝo de dinastioj, finiĝis por ĉiam.Bonŝance, unu kompleto da tiaj lignaj kliŝaĵoj likiĝis migre al Japanio kaj savis sin el la fatala sorto de pereo.kaj ĝi poste venis en manojn de akravida Bonkonanto s-ro Robert H. Van Gulik, kiu ŝercis trezorojn per siaj saĝaj okuloj. Kun kora admiro s-ro Van Gulik verkis laŭ tio libron "Erotikaj Koloraj Presaĵoj de Ming-dinastio". Ho vere granda feliĉo! Vere grandioza feliĉego!

La Libro de Amo enhavis ankaŭ konsistigan parton Sekreta Antologio, kiu kolektis erotikajn poemojn el diverslandaj literaturoj tra la mondo.Tamen ni sentas tre grandan bedaŭron ke la kompilinto de la Sekreta Antologio estis euxropano senscia pri ĉinologio, kaj mankis al li necesaj materialoj, tiel ke la ĉapitro pri ĉinaj erotikaj poemoj legiĝis mizere poka. Jen, al ĝi mankas verkoj el la Libro de Poezio,la plej frua versa antologio de ĉinio inter 11a ĝis 6a jc a.K., el la Sennomaj Versaĵoj de Li Shangyin(ĉ.813-ĉ.858),el la fama poemaro Inter Floroj, la unua kolekto de ci-oj en la historio de la ĉina literaturo,el la ampoemoj de Li Yu(937-978),la sincera imperiestro-poeto, de Liu Yong (987-1053),kora amiko de hetajroj putinoj, kaj vidiĝas en ĝi neniu ardaj amkantoj de Ming-dinastio, resume, kun tro malmulte da reprezentanteco.

Viciĝante inter la alialandaj samspecaj poemoj, la ĉina ĉapitro vidiĝas ja tro malinda kaj kvazaŭ hontinda por nia ĉinio! Nature, pri tio respondecas ne fremduloj sed ni mem.Por gloro de Patrujo ni ĉiuj havas devon. ĉiuj ĉinaj esperantistaj poetoj, eruditoj, kunlaboru kaj liveru indajn meritajn tradukojn de ĉefverkoj de ĉina erotika literaturo, por reskribi la rekordojn,kaj redonu la veran fizionomion de la historio kaj ekspozu la gemojn de la ĉina beletro, ĉina kulturo.

(huguozhu@21cn.com)                 el <Fonto> n-ro 266 (Februaro 2003) p.27


 

                                                                                                                                                                                                                                                           返回目录