悼念姜祖岳先生诗词一组
Guozhu
Estimata Avo Jiang
(2008-01-09)
Jiang Zuyue — av’ kun granda amo
luktas por nia lingv’ dumvive,
modele movadas aktive.
En koro ĉiam ardas flamo.
Li
ofte biciklis laŭ tramo
senlace instruis kreive.
Jiang Zuyue — av’ kun granda amo
luktas por nia lingv’ dumvive.
Cirkulis tra lando bonfamo:
Dissemis li semojn kultive.
Sekve nun ni ĉiuj motive
lin gloru per laŭda aklamo:
Jiang
Zuyue — av’ kun granda amo!
悼姜祖岳老
Funebre al Veterano Jiang Zuyue
执手羊城语正欢,
孰料噩耗却飞传。
哲人其萎悼姜老,
绿星殒落三九寒。
湖广爱友一家亲,
几度联手结深情。
呕心沥血为世运,
姜老精神最感人。
中华世运历艰难,
百年奋斗赖先贤。
继承遗志多努力,
捷报飞来当纸钱。
国柱
2008-01-09
挽姜老
英名永在,一世忠贞,是世界语者好榜样;
绿星遽殒,满腔悲恸,为中华世运悼英魂。
Heroa nomo,
dumviva lukto ---
por ni modelo eminenta;
Pro la ekfalo
de verda stelo
funebras ni kun kor' lamenta.
国柱 敬挽
2008-01-09
Mao Zifu
Funebre al Sinjoro Jiang
vi ne estas eksterterglobano,
kial teni la oksigensakon
sur la dorso,de la nordo ĝis la sudo?
la aeron vi sentas maldensa
aŭ mision super via koro ŝarĝi?
vi neniam la piedojn priatentas;
kun rigardo supren,la nealta
korpo jam forlasas spurojn de giganto.
rajde sur la neĝa gruo,vi forflugas
kun nenia bruo. la somato kuŝos
sub nulpunkto, plu akceptos tranĉon
de praktiko. efektive, jam sufiĉas
via testo - vento prujno neĝo pluvo...
vi remaĉas ilin spite la dentaron.
kial ne cindriĝi kaj kun vento
malaperi? ho, spirito la solida
volas resti flago ĉiam ŝtala.
vetero nulgrada. la tro pulsa koro
igas semojn senti fajran ardon.
nepre ili breĉos la glacion
per la sango heredita kaj starigos
la standardon sur la monto,
kiun vi kreas per propraj karno kaj ostaro.
20080109
悼姜老
您不是外星人,
为什么背负氧气袋
从北方到南方?
您感到空气稀薄
还是心头使命重负?
您从不在意脚下,
昂首向上,
矮小的身躯已然留下巨人的足迹。
您乘白鹤寂然飞去,躯体
将躺在零度以下,继续接受实验的剖切。
事实上,您的尝试已足够--风霜雪雨......
您不顾牙损重新咀嚼它们。
为什么不化为灰烬随风飘去?啊,坚定的精神
愿永为钢锻的旗帜。
天气零度。勃动的心
使种籽感到火的炽热。
它们一定将要以所继承的血脉
撑裂冰凌,
将您以自己的血肉和骨骼创制的旗帜
插到山顶
trigo (彭争鸣)汉译
Vejdo
Funebre pri S-ro Jiang Zuyue
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo
Ve
Pene por verda ide’
Silente
Ja klopodis tre.
Ve
Vi soldato el arme’
Batali
Jam povis plu ne
Ve
Ni ĵuru solene je
Via vol’
Por pli granda kre’
Eto
Amo sen Formo
funebre pri s-ro Jiang Zuyue
— laŭ ĉinesko Busuanzi
al verd-afero
kun granda amo
vi flegis e-movadon
per zorga gamo
vi puŝis, tiris
kiel dinamo
sanktan entreprenon kun
via bonfamo
(09-01-2008)