工笔彩绘仕女图 无言处处刺风流


——杜甫诗歌《丽人行》赏折

国   柱


2004年11月,国柱编完了三辑本的世界语电子书《杜甫诗选》之后,一方面,感到一种多国多人多年的劳动成果集结于自己之手的快乐,另一方面,也感到仍然有一些重要的作品尚未世译的缺憾。正是怀着这样的心情,国柱完成了《丽人行》一诗的世译。
《丽人行》属于杜甫诗歌中早期的作品。它是如此重要,以致在中国,只要作杜甫诗歌的选编,任何一个选本都不可能少了这一篇的。因为杨贵妃的从兄杨国忠于天宝十一载(公元752年)十一月任右相,所以学者们推测杜甫的这一首诗歌当写于唐天宝十二载(公元753年)的春天。

诗歌一开始,交待时间(上巳),地点(曲江),人物(丽人)。
农历三月三日为上巳节,一向是仕女们游春踏青的日子。何况又是天气晴朗,难得的好时光。唐帝国首都长安曲江边上,聚集了数不清的美女,是在赏春,也是在逞奇斗胜,炫耀着她们的美貌。诗人用精当的语言,细腻地描写了她们的外貌,身材,衣着,打扮,气派,排场。
她们一个个肌理细腻,骨肉停匀,身着各色各样的罗衣。衣上有的是用蹙金绒线绣成的孔雀,有的是用银丝线绣的麒麟。头上是翡翠首饰,腰间是珠宝衣带。她们卖弄着风情,却装着娴淑;她们透露着骄傲,也显示着天真。
写到热闹处,笔锋一转,来写“云幕椒房亲”(皇亲国戚)。
当时国家承平日久。唐玄宗宠爱杨贵妃(杨玉环),杨氏姊妹因而显贵。三个姐姐分别被封为(大姐)韩国夫人、(三姐)虢国夫人,(八姐)秦国夫人。她们来到曲江边,举行穷极奢靡的野宴。天子的御膳房为她们烹调出名贵的肴馔:
“紫驼之峰出翠釜,水精之盘行素鳞”,黄门太监络绎不绝地鞚马飞驰给她们送来,却路不动尘。这是何等的气派,这是何等的排场!然而,面对这样的山珍海味,这些贵妇人因厌饫而久久未能下箸。御厨们惊人的手艺也都只是空忙纷纶了。筵前演奏着感动鬼神的音乐。一些身居要职的官员也纷纷跑来作这些贵妇人的宾客。最后一个人骤马而来,当轩下马,无须通报,竟然从华丽的地毯上昂然直入,与三夫人欢会。令目击者和读者目瞪口呆。看光景,该是当朝丞相杨国忠了吧!
《旧唐书·杨贵妃传》载:“玄宗每年十月,幸华清宫,国忠姊妹五家扈从。每家为一队,着一色衣;五家合队,照耀如百花之焕发。”乐史《杨太真外传》也记载:“虢国又与国忠乱焉。略无仪检,每入朝谒,国忠与韩虢连辔,挥鞭骤马,以为谐谑。从官监妪百余骑。秉烛如昼,鲜装炫服而行,亦无蒙蔽。衢路观者如堵,无不骇叹。”
后面的“杨花复蘋”,既是写曲江之景,又利用了杨花谐杨姓,以及杨花入水化为浮苹的传说,隐指杨国忠和虢国夫人间的暧昧关系。“青鸟”也是中国典故。为神话中群玉山上的仙鸟,西王母的使者,后被广泛用于男女之间传递消息的人。杨家既出了贵妃,又出了丞相,权势煊赫,热得烫手。你千万不敢走到跟前去,别冒犯了他们啊!

这首诗歌的特点是:笔触精工细腻,着色鲜艳富丽、金碧辉煌,没有油腔滑调,也没有漫画式的夸张。无一语讥剌,却处处含讥剌;无一语慨叹,也处处露慨叹。诗人在一本正经的咏叹中,出色地完成了诗歌揭露腐朽、鞭挞邪恶的神圣使命。
 

杜甫:
丽人行

三月三日天气新,长安水边多丽人。
态浓意远淑且真,肌理细腻骨肉匀。
绣罗衣裳照暮春,蹙金孔雀银麒麟。
头上何所有,翠微榼叶垂鬓唇。
背后何所见,珠压腰衱稳称身。

就中云幕椒房亲,赐名大国虢与秦。
紫驼之峰出翠釜,水精之盘行素鳞。
犀箸厌饫久未下,銮刀缕切空纷纶。
黄门飞鞚不动尘,御厨络绎送八珍。
箫鼓哀吟感鬼神,宾从杂遝实要津。

后来鞍马何逡巡,当轩下马入锦茵。
杨花雪落覆白蘋,青鸟飞去衔红巾。
炙手可热势绝伦,慎莫近前丞相嗔。


 

 

IRONIO EN KOLORRIĈA BILDO DE VIRINOJ

  —Apreze pri la poemo Belulinoj de Du Fu

 

Novembre de 2004, Guozhu pretigis la Esperantan eLibron "Poemoj de Du Fu" en tri kajeroj kun 149 tradukoj de 155 poemoj sub 125 titoloj. Tiam mi sentas unuflanke grandan ĝojon ke aperis el mia propra mano la frukto de kunlaboro de multaj tradukintoj el multaj landoj dum multaj jaroj, kaj aliflanke ankaŭ bedaŭron ke ankoraŭ mankas certaj gravaj pecoj en nia kolekto. Ĝuste kun tia miksita sento mi plenumis la esp-igon de la poemo Belulinoj de Du Fu.

Laŭ krea tempo, "Belulinoj" viciĝis inter la verkoj de frua periodo de Du Fu. Laŭ graveco, ĝi estas neniam mankigebla por ĉiu kolekto de elektitaj poemoj de Du Fu kompilita en Ĉinio. Do tiel estu ankaŭ por nia Esperanta versio!

Ĉar Yang Guozhong, la kuzo de Yang Yuhuan, ekfunkciis kiel la dekstra premiero en la dekunua monato de la dekunua jaro de Tianbao-erao (752 p.K.), tial ĉinaj eruditoj opiniis ke Du Fu verkis tiun ĉi poemon supozeble en la printempo de la dekdua jaro de Tianbao-erao (753 p.K.), Tang-dinastio.

 

Komence de la poemo ni legas pri la tempo (festotago), loko (Qujiang-rivero), kaj protagonistoj (belulinoj).

Laŭ antikva moro, la tria tago de la tria monato lunkalendare estis nomata festo Shangsi, tago de printempa ekskurso por virinoj. Kiom pli okaze de serena kaj bona vetero! Kolektiĝis svarmoj da belulinoj ambaŭborde ĉe Qujiang-rivero, pitoreska vizitindejo sude de la ĉefurbo Chang'an de Tang-imperio. Ili ekskursas, por ĝui la printempon, ankaŭ por konkuri inter si, pavante per sia beleco.

Per delikataj lingvaĵoj la poeto detale skribis pri iliaj aspekto, belfiguro, vestado, ornamaĵoj, kaj imponaj spektakloj.

 

La belulinoj ĉiuj havis buteran haŭton, sveltan figuron, elegantan sintenon kaj vestis sin en diversaj brokataj vestaĵoj, sur kiuj aŭ estas broditaj pavoj el oraj fadenoj, aŭ unikornoj el arĝentaj filigranoj. Smeraldaj ornamaĵoj sidas surkape. Juvelaj zonoj strikte ĉirkaŭas talie.Ili paradas kokete, tamen ŝajnigante sin bonvirtulinoj. Ili odoras per fiero, sed samtempe ankaŭ kun naiveco.

De la spektakla sceno la poemo subite turniĝis al skribo pri parencoj-bofratinoj de imperiestro. Siatempe la imperio jam ĝuis jardekojn da paco kaj prospero. La imperiestro Tan Xuanzong dorlotis sian amatan Nobeledzinon Yang Yuhuan. Kaj, kaŭze de tio, la fratinoj de Yang Yuhuan ankaŭ ĝuis grandan favoron de Lia Majesto. La plej aĝa fratino de Yang Yuhuan estis titolita kiel Honordamo de Hanguo, la tria fratino kiel Honordamo de Guoguo, la oka fratino kiel Honordamo de Qinguo. Ili venis al la bordo de Qujiang, por okazigi tie luksan karnavalon. Palaca Kuirejo de la imperiestro pretigis por ili kuriozajn frandaĵojn:

En pot' smeralda: kamelaĵo por karnavalo,

kaj fiŝ' vaporumita sur plado el kristalo.

 

Eŭnukoj seninterrompe galopis survoje, alsendante la ambroziajn frandaĵojn, tamen sen levo de polveroj. Jen kia imponeco! Jen kia spektaklo! Tamen, antaŭ tiel raraj manĝaĵoj, tiuj Honordamoj pro tediĝo eĉ ne movis siajn manĝbastonetojn el rinocera korno dum longa tempo. Tiel ke la laboraĵoj de la majstraj kuiristoj en Palaca Kuirejo rezultiĝis nur vana penado.

Antaŭ la festeno ludiĝis muzikaĵoj kiuj povis kortuŝi diojn kaj fantomojn.

Multaj altrangaj korteganoj ankaŭ venas kiel gastoj de la Honordamoj.

Surpriza estis la apero de la lasta alvenanto. Li algalopis rekte ĝis la halo, descendis desur ĉevalo, grandpaŝe marŝis sur la luksa tapiŝo kaj arogante, eĉ sen anonco, eniris por renkontiĝi kun la Honordamoj.

Ho vere gapiga sceno! Laŭ konduto ĉu tiu estas Yang Guozhong, la premiero!

 

En la "Biografio de la Nobeledzino Yang de Imperiestro" de La Malnova Historio de Tang-dinastio legiĝas jena skribo:

"Ĉiujare, en la deka monato, la imperiestro Tang Xuanzong veturis al la Palaco Huaqing, kaj lin akompane sekvis la domanoj de kvin gefratoj Yang. El domanoj de ĉiu familio formiĝis unu trupo kaj ĉiu trupo en uniformo kun aparta koloro. Kiam kune marŝis la kvin trupoj, ili formis spektaklon pompan kiel kune disfloras cent floroj."

En la "Ekstera Biografio de Yang Yuhuan" de Muzika Historio ankaŭ legiĝis jene, ke

"La Honordamo de Guoguo ankaŭ adultis kun Yang Guozhong, eĉ sendiskrete. Dum vizito al la Kortego, Yang Guozhong kaj Honordamo de Guoguo ofte veturis unu apud la alia. Ili svingis vipon kaj spronis en ŝerco la galopon. Ilin sekvis eskorto el pli ol cent palacaj eŭnukoj kaj maljunaj servistinoj, kun torĉoj kiuj lumigis ĉirkaŭan lokon kvazaŭ en tago.Ilia parado en pompaj vestoj estis tute senŝirma. Nuboj da spektantoj kolektiĝis apud stratoj kvazaŭ muroj, ĉiuj kun vesuspiroj surprizite."  

 

Ke "Salikaj floroj kovras sur lemnojn" en la sekvaj versoj, unuflanke tio estas vera pejzaĝo ĉe Qujiang-rivero, samtempe la "Salika floro" ankaŭ homofone aludas pri la familia nomo Yang. Laŭ onidiro ke salikaj floroj falintaj en akvon transformiĝis al lemnoj, do ĝi ankaŭ sugestis pri la suspektinda amorrilato inter Yang Guozhong kaj Honordamo de Guoguo.

 

Ankaŭ la Blua Birdo estis el ĉina mito. Origine ĝi estis fea birdo en la Jada Monto kaj kuriero de Xiwangmu, la Diino, sed poste ĝi estis vastsence uzata kiel peranto inter geam(or)antoj. El familio Yang aperis kaj la Nobeledzino de imperiestro, kaj la premiero, kun vere granda potenco, kiu vundas! Do vi nepre ne proksimiĝu senintence inciti!

 

Trajto de tiu ĉi poemo estis abunda: delikata priskribo, bunta kaj pimpa koloroj, impona sceno, nenia frivola travestio aŭ troigo kiel en karikaturo. Legiĝas nenie primoko, sed ĉie. Nenie vesuspiro, sed ankaŭ ĉie. Tiel, per seriozaj kvazaŭ-laŭdaj versoj la poeto brile plenumis la mision malkaŝi koruptiĝon kaj skurĝi dekadencon de la socio.

 

Post publikigo de la poemo Belulinoj de Du Fu, aperis en malsamaj eraoj bonaj pentraĵoj kun tiu temo. Inter kiuj la elstara ĉefverko estis la Printempa Ekskurso de Honordamo de Guoguo verkita de la fama pentristo Zhang Xuan, kiu estis lokano de Chang'an kaj funkciis kiel pentristo en la imperia pinakoteko dum la eraoj Kaiyuan(713-741) kaj Tianbao(742-756). Li plej lertis en pentrado pri nobelaj virinoj kaj knabinoj, kreante la stilon pri virinoj en Prospera Tang-dinastio kun kurbaj brovoj kaj grasaj vangoj. En majo de 1995 Ĉina Poŝto emisiis specialan duopan poŝtmarkon "Honordamo de Guoguo en printempa ekskurso".

 

Du Fu (712-770)

 

BELULINOJ

 

La trian tagon, marte, serenas la vetero.

Ekskursas belulinoj en Chang’an ĉe rivero.

Sinteno eleganta. Kondut' senĝene ĉarma.

Allogas delikata haŭto, gracio karna.

Pompas brokata vesto printempe en brizbano,

kun brodaj pavoj, unikornoj el filigrano.

Kio surkape? Pendas beriloj ĝis tempio.

Kio postdorse? Zonas juveloj ĉe talio.

 

Troviĝas inter ili Guo kaj Qin Honordamoj---

parencoj en favor' de imperiestraj amoj.

En pot’ smeralda: kamelaĵo por karnavalo,

kaj fiŝ’ vaporumita sur plado el kristalo.

Tedite de frandaĵoj, manĝiloj ne moviĝas.

Por veki apetiton kuiro ne sufiĉas.

Eŭnukoj algalopis sen levo de polveroj.

Venadas el Palac-kuirejo kurieroj.

Kortuŝas muzikaĵoj al dioj kaj fantomoj.

Strate trafikon ŝtopis amasoj, gastoj, homoj.

 

Ho, kiel arogante altrudas jen ĉevalo.

Homo descendas, iras grandpaŝe al la halo.

Salikaj floroj kovras sur lemnojn blanklanuge.

Bekprenis ruĝan tukon la Blua Bird' forfluge.

Ne tro proksimen! Brulas potenco premiera!

Nepre evitu ke vi ofendus lin kolera.

(753 p.K.)


 

自杜甫《丽人行》诗作问世后,历代以此为题材作画的累有佳作。
唐代画家张萱的《虢国夫人游春图》,是《丽人行》诗画的代表作。张萱是陕西长安人,唐开元、天宝年间当过“史馆画直”,是当时有名的宫廷画师,他特别擅长描绘贵妇淑女,所画仕女,丰颐厚体的形象,开盛唐“曲眉丰颊”的画风。我国于 1995年 5月 23日发行《虢国夫人游春图》邮票一套(如图),二连张的设计浓缩了张萱画作的全貌.

台湾1993年发行的《丽人行》邮票


                                                                                                            返回目录