Ĉinesko el Ĉina Saĝo

Vejdo

Prelego okaze de OSIEK en Wuhan


 

1.       Difino de ĉinesko

En Esperanta poezio, troviĝas kategorio de fiksformaj poemoj, interalie, soneto, rondelo, robaĵo, limeriko kaj japaneskaj hajko kaj utao estas konataj kaj ŝatataj de diverslandaj esperantistoj. Ĉinesko devas esti grupigita al ĉi tiu kategorio. La komuna trajto de tiuj poemoj estas, ke ili havas sian fiksitan skemon: nombro de silaboj, nombro de verslinioj kaj rimado. Ekzemple, rondelo, tre fama pro la kolekto ‘rimportreto’ far Kalocsay, havas 13 versliniojn kaj rimaranĝon de ABba, abAB, abba, A, kaj ripetadon de kelkaj verslinioj. Alia ekzemplo estas hajko, la plej simpla fiksforma poemo, kiu havas la skemon kun tri verslinioj de 5,7,5 silaboj, kun aŭ sen rimado. Do, ni ĉinoj ankaŭ havas niajn fiksformajn poemojn. Ni nomas ilin ĉinesko. Ĉinio estas lando de poemoj, kies poemspecoj kaj skoloj de poemoj superas tiujn de ĉiuj aliaj landoj. Ĉinesko nur inkludas Ci-on verkitan de poetoj dum Tang (618-907 p.K.) kaj Song (960-1279 p.K.) dinastioj.

Kiam temas pri ĉinesko, oni devas paroli pri Ci, grava branĉo de ĉina antikva poezio, ĉar ĉinesko fakte estas esperantigo de Ci preskaŭ en ĉiuj flankoj. Ci havas historion de ĉirkaŭ 1300 jaroj. Kun tempopaso, ĝi plene disvolviĝis kaj iom post iom formiĝis pli ol du mil skemoj. Ĝis nuna tempo multe da homoj ankoraŭ emas verki per tiuj skemoj. La trajtoj de Ci konsistas el nombro de verslinioj, nombro de silaboj en ĉiu verslinio, rimado kaj tonado de ĉiuj ĉinaj ideogramoj (ekzemple: mā má mǎ mà). Kompreneble tiuj trajtoj iel katenas la penson de verkantoj, tial kelkaj proponas reformadon de Ci en moderna ĉinlingvo, i.a. ili forigas tonadon de ĉinaj ideogramoj. Ŝajnas al mi, ke la reformita Ci ankoraŭ konservas sian belecon en sonoj kaj formo. Koincide estas, ke, en sia libro ‘Esperanta Metriko’, s-ro Guozhu, kiu estas la iniciatinto de ĉinesko, enkondukis la koncepton de Ci en Esperanta vesto, kaj forigas ankaŭ tonadon de ĉinaj ideogramoj, ĉar en Esperanto mankas tonado de vortoj.

En 1973, s-ro Guozhu aperigis kelkajn ĉineskajn poemojn en ‘El Ĉinaj Esperantistoj’ (presita mimeografe) laŭ la skemo sopir-al-sudo, kaj de tiam startigis verkadon kaj kreadon de ĉineskaj poemoj.

Ĉu fajro

sovaĝa povas

forleki herbojn? Ho ne!

Jen vent’ printempa blovas,

kaj herb’ jam novas!

 

En pluvet’

dorse sur azen’

veturante la poet’

lulis sin per rava tem’

taŭga por poem’.

(la skemo konsistas el 5 verslinioj de 35,77,5 kun rimaranĝo xa,xa,a)

Tiu iniciato markas la pioniran inaŭguron de ĉinesko en Esperantujo. Kompare kun aliaj fiksformaj poemoj, ĉinesko havas siajn proprajn trajtojn, kiujn difinas s-ro Guozhu en sia libro ‘Ŝlosilo de Ĉinesko’. La skemoj de ĉinesko ĝenerale konsistas el fiksita nombro de strofoj, verslinioj, silaboj en ĉiu verslinio, kaj rimaranĝo. S-ro Guozhu reformis 82 skemojn el pli ol 2000 ĉinaj antikvaj Ci-ojn, nur foriginte la tonadon de ĉinaj ideogramoj. Pro tia strikta difinado de diversspecaj skemoj, ĉinesko jam estis preta por praktika kreado.

Fakte la vorto ĉinesko estas elmetita de Esperanto-poeto Edwin de Kock(1930-) el SudAfriko, kiam li verkis poemon laŭ la formo de ĉina antikva poemo. Evidente li volis per ĉi tiu vorto esprimi, ke, tio, kion li verkis, estas ĉinstila poemo. Mi supozas, ke s-ro Guozhu pruntis tiun vorton kiel kolektivan nomon de esperantigitaj Ci-oj (ĉinaj fiksformaj poemoj).

 

2.       Estetikaj valoroj de ĉinesko

Ĝenerale ĉineskaj poemoj prezentas belecon en tri kampoj pro siaj unikaj strukturo kaj rimaranĝo: beleco en formo, beleco de sonoj kaj beleco de artisma ideo.

a. Beleco en formo:

  Pro malsamaj longecoj de verslinioj (en Ĉinio oni alinomas Ci-on poemo kun longaj kaj mallongaj frazoj), la ĉineskaj poemoj montras sian naturan geometrian belecon en formo, se oni aranĝas ilin dekstren, maldekstren aŭ mezen de la paperpaĝo.

Omaĝe al Zamenhofa Tago

malfacile
forpasis
jam jarcento
plena je
brava, spita
prominento
plenkreskas nia lingvo
ja per via talento
surbaze
de Fundamenta
idento

ĉe festa
momento
en sankta
silento
ni adeptoj firmaj
kun konsento
omaĝas benojn belajn
vide al firmamento
respekte
al vi, kun pia
am-sento

Omaĝe al Zamenhofa Tago

malfacile
forpasis
jam jarcento
plena je
brava, spita
prominento
plenkreskas nia lingvo
ja per via talento
surbaze
de Fundamenta
idento

ĉe festa
momento
en sankta
silento
ni adeptoj firmaj
kun konsento
omaĝas benojn belajn
vide al firmamento
respekte
al vi, kun pia
am-sento

Omaĝe al Zamenhofa Tago

malfacile
forpasis
jam jarcento
plena je
brava, spita
prominento
plenkreskas nia lingvo
ja per via talento
surbaze
de Fundamenta
idento

ĉe festa
momento
en sankta
silento
ni adeptoj firmaj
kun konsento
omaĝas benojn belajn
vide al firmamento
respekte
al vi, kun pia
am-sento

Tiuj neregulaj formoj ĉiam plaĉas al okuloj de legantoj.

b. Beleco de muzikaj sonoj:

  Origine Ci povis esti kantata laŭ ario (skemo), t.e. ĝiaj versoj povas adaptiĝi al melodio por kantado. Nature la rimado estas postulata de tiuj difinitaj melodioj. Pro longa tempopaso, tiuj melodioj perdiĝis, sed la strukturo de kantteksto konserviĝas. En unu skemo la sama rimo ripetas kelkfoje. La legantoj povas aŭdi la ripetatajn muzikajn rim-sonojn.

  Ni sentas bedaŭron, ke ni ne povas aŭskulti la antikvajn melodiojn de ĉinesko, sed nuntempe, ni povas apreci la kanttekston de Ci komponitan de moderna muzikisto.

Su Shi (1036-1101) (Guozhu elĉinigis)

Demando sub la Luno

--- laŭ ĉinesko Shuidiaogetou*

 

Kiam ekestas/ la luna helo?

kun glas’mi demandas/ al la ĉielo.

Kiujare, mi ne/ scias, nun estas en/ ĉiel-kastelo?

ĉu tie, alte,/ nun regas gelo?

 

Ho, kiom/ sorĉas la/ lunhelo!

Mi flugu al/ la palac’de fabelo!

sed mi ankaŭ timas/ ke min turmentas la/ frosta kruelo.

Restu mi tere/ Dancu sub stelo!

En la poemo la rimo –elo ripetiĝas kaj donas la efikon de muzikaj sonoj.

c. Beleco de artisma ideo

  Bonaj poemoj ĝenerale havas belecon de artisma ideo. Oni ankaŭ povas trovi multege da bonaj ĉineskaj poemoj kun beleco de artisma ideo. Mi citu nur kelkajn ekzemplojn por ilustri ĉi tiun trajton de ĉineskaĵoj.

S. Asta (Svedio)

Ĉi

—laŭ ĉineska skemo Dekses-Silabo

Ĉi

arda ĉirkaŭbrak’ de vi,

ja por mi

estas poezi’.

Kial ĉirkaŭbrak(um)o estas poezio? Tio ja estas pensiga.

Maŭnan (Ĉinio)

Nokte

Nova lun' sur firmament',

reve mi jam sur krescent'

vagas tra la stel-torent'

 

Ĉu vi dolĉe dormas nun?

Mi do remas en silent'

vian sonĝon post moment'.

Tiu ĉi poemo prezentas trankvilan sonĝan bildon kaj senfinan sopiron de geamantoj.

 

Cindy Mckee (Usono)

Sonĝo de akvoguto
—laŭ ĉinesko Genglouzi

Guteto
scintilas,
silente oscilas
sur sojlo.
Sinnulo,
nur mondspegulo.

Gutego
graveda
de bildo hereda,
hezitas
ĉe falo—
ties realo.

La supra poemo estas tre bela en ideo. Tra akvoguto oni povas imagi multon el la poemo.

Ni ne havas sufiĉan tempon por apreci ĉiujn gemojn el ĉineskaj poemoj. Tio facete pruvas, ke ĉineskaj poemoj same vekas la artisman inspiron de poetoj.

 

3.       Esprimiveco de ĉinesko

Kiel alispecaj poemoj, ĉineskaj poemoj ankaŭ povas esprimi libere momentajn sentojn, pensojn kaj naturajn fenomenojn. Krome, oni povas trovi fablojn, fabelojn kaj rakontojn verkitajn per ĉineskaj versoj. La esprimiveco de ĉineskaj poemoj ankaŭ videblas en adaptado de aliformaj poemoj. La plej rimarkinda kontribuo estas adaptado de “Ezopa Saĝo” verkita de K. Kalocsay. Vejdo adaptis la tutan libron per diversspecaj skemoj de ĉinesko. Tio almenaŭ manifestas, ke ĉineskaj poemoj povas esprimi la samajn eventojn kaj sentojn kiel aliaj poemoj. Inter tiuj adaptitaj poemoj troviĝas la plej longa ĉineska poemo Ezopo adaptita de Vejdo el Ezopa Saĝo entenas 176 pecojn de la ĉineska skemo Sopir-al-sudo, entute 850 versliniojn. Tio signifas, ke ĉinesko povas rakonti anekdotojn kaj historietojn, ĉu longajn aŭ mallongajn. Ekzempple, en kolektoj de ĉinesko ni povas trovi kelkajn interesajn rakontojn kiaj “Knabino kun alumetoj”, “Nova vesto de la reĝo”, “Princino sur la pizo” (adaptitaj el Andersen), S-ro Gongguo kaj lupo (ĉina fablo) kaj aliaj.

Aliflanke ĉineskaj poemoj ankaŭ povas bone prezenti samajn ideojn de aliaj poemoj per delikataj tuŝoj. La interesa ekzemplo estas la esperantaj tradukoj de irlanda poeto de Yeats “When you are old”. Oni elangligis tiun poemon per du skemoj de ĉinesko ‘Sopir-al-sudo’ kaj ‘Qinyuanchun’ respektive kaj fidele prezentis la saman senton de la poeto.

William Butler Yeats (1865~1939)

(When you are old and grey and full of sleep,  
And nodding by the fire, take down this book,
And slowly read, and dream of the soft look
Your eyes had once, and of their shadows deep;
How many loved your moments of glad grace,
 
And loved your beauty with love false or true,
But one man loved the pilgrim Soul in you,
And loved the sorrows of your changing face;
And bending down beside the glowing bars,
Murmur, a little sadly, how Love fled
 
And paced upon the mountains overhead
 
And hid his face amid a crowd of stars.)

 

Kiam Vi Oldos

— laŭ ĉinesko sopir-al-sudo

 

kiam vi

oldos en futur’

plenplena je grizo kaj

dormemo sen ajn plezur’

kapklinate nur

 

ĉe fajro

legu bonvole

ĉi libron de poemar’

lante kaj senparole

legu senfole

 

prisonĝu

ekrigardojn de

via pasinteco kaj

profundan ombraron ĉe

la okulmuze’

 

prisonĝu

kiom da homoj

ŝatis gracilajn movojn

viajn kaj kun sindonoj

kaj kun korbonoj

 

kaj ŝatis

vian belon jam

ĉu el hipokrita mav’

aŭ el la korfunda am’

kun softa aklam’

 

sed estis

unu sola vir’

li amis pilgriman en

vi animon kun sopir’

kaj ama aspir’

 

li arde

amis elkore

la ĉagrenojn de via

vangoj ŝanĝemaj hore

kvazaŭ aktore

 

klinu sin

ĉe fajro pie

murmuru kun pentdolor’

ke fuĝis amo strie

kaj senkonscie

 

en montojn

kaj kaŝis ŝtele

sian ĉarman vizaĝon

inter steloj malhele

flagraj ŝancele

 

Kiam Vi Oldos

—laŭ ĉinesko Qinyuanchun

I.

kiam oldos

vi grizeta

kun dormem-plen’

kapklinemante

ĉe la fajro

ĉi libreton

per la manpren’

legu lante

kaj prisonĝu

la intan rigardon sen

malĝojo

kaj densajn ombrojn

profundajn en

 

via okuleden’

kiom da

homoj sen ajn ĝen’

ŝatis momentojn

de gracila

via ĝojad’

kaj la bonven’

ŝatis vian

belon aŭ el

vera koro kun kompren’

aŭ el sent’

hipokrita kun

malvera ben’

 

II.

sed nur unu

en la mondo

fortika vir'

amis animon

pilgrimantan

vian kun pi’

kaj kun admir’

amis ĝenon

kaj ĉagrenon

sur viaj vangoj de bril’

ŝanĝemaj

ĉiam plenplenaj

je viv-aspir’

 

Kaj kapklinu sen dir’

murmure

kun eta suspir’

ĉe flamanta fajr’

kiel Amo

fuĝis foren

sen manakir’

en la montojn

superkapajn

kaj kaŝis sin kiel glir’

inter grup’

da steloj brilaj

sen ajna spir’

Kompreneble ni ne havas tempon ĉi tie analizi la tradukojn. Mi nur volas ilustri per tiuj tradukoj, ke ĉineskaj poemoj povas esprimive eligi sent-nuancojn de poetoj. Mi estas certa, ke se necese, oni povas traduki ĉi tiun poemon per diversaj skemoj de ĉinesko.

Aliflanke kelkaj skemoj de ĉinesko helpas esprimi diversajn tonojn (tristan, ĝojan, sarkasman k.a.). Mi nur citu kelkajn ekzemplojn:

Guozhu (Ĉinio)

AMO

—laŭ ĉinesko Chaitoufeng

Dolĉa am’,

juna flam’

lulis nin feliĉa gam’.

Ni ja tre

dubis ke

kiuj folis

pli ol ni ge?

Ne,

ne,

ne!

 

Kurta am’

pasis jam.

Estingiĝis juna flam’.

Min ja tre

ĝenis ke

ĉio iĝis

morta pase’.

Ve,

ve,

ve!

En ĉi tiu poemo videblas unue ĝoja kaj poste desaponta sentoj.

Miĉino (Ĉinio)

Malĉipa Pugo

—laŭ ĉinesko Flirta Kanto

Pugo, pugo,

eĉ en ofic-flugo

ankaŭ rangojn havi

ne forgesis pavi.

Vipa, vipa

draŝ' al luks' malĉipa.

Oni povas senti sarkasman kaj abomenan sentojn de la poeto.

Ankaŭ menciindaj estas poemoj kun erotika enhavo. Por ne ofendi la okulojn de iuj aŭskultantoj, mi ne aperigos konkretajn poemojn, sed mi nur montras du librojn kun erotikaj ĉineskaj poemoj. La unua estas Sekretaj Ĉineskoj de Lily kun pli ol cent pecoj de erotikaj ĉineskaj poemoj, kaj la alia Ovra Burĝono de Sceto kun 20 pecoj.

   Por ilustri esprimivecon de ĉinesko, ni havas multajn ekzemplojn. Estas evidente, ke ĉinesko havas grandan spacon por poetoj (ĉineskistoj) disvolvi iliajn imagpovon kaj subtilajn tuŝojn de sentoj. Kompreneble pro limigo de nombro de silaboj kaj rimado, oni ne povas laŭplaĉe esprimi siajn pensojn sen konsideri tiujn elementojn. Tial iom malfacilas verki ĉineskajn poemojn por ordinaraj esperantistoj.

 

4. Disvolviĝo de ĉinesko

Jam forpasis preskaŭ 40 jaroj, kiam la unuaj ĉineskaj poemoj kreiĝis. En 2007, ni kunvokis la unuan seminarion de ĉinesko en Kantono, Ĉinio, okaze de la 7-a Ĉina Esperanto-Kongrreso. En mia raporto, mi malprecize dividis la disvolviĝon de ĉinesko en du etapojn. La unua etapo iras de 1973, kiam aperis unuaj ĉineskaj poemoj, al 1999. Laŭ takso, en monata beletra revueto Penseo pli ol dudek aŭtoroj (inkluzive de tri eŭropanoj) aperigis ĉirkaŭ 200 ĉineskajn poemojn kaj 68 ĉineskaj skemoj estas uzitaj. Sed de 1999 al junio de 2006, verkado de ĉineskaj poemoj tute stagnis. Unuvorte la unua etapo eligis brilan sparkon, sed malfortan. La dua etapo komenĉiĝis je junio de 2006, kiam s-ro Vejdo lanĉis rubrikon ‘Verkado de ĉineskaj poemoj’ en forumo Lernado de Esperanto. Kuraĝigite de s-ro Guozhu, nova ondo de verkado de ĉineskaj poemoj okazis. Kompare kun la unua etapo, evidente multiĝas la ĉineskaĵoj kreitaj de ĉinaj kaj alilandaj samideanoj. La totala sumo atingas pli ol 1400 titolojn kaj pli ol 2000 pecojn (kalkulitaj laŭ skemoj), kaj ĉirkaŭ 90 skemoj estas uzitaj. En la unua etapo, oni ofte uzis pli mallongajn skemojn por verki poemojn, dum en la dua oni uzas pli longajn. Kaj krome la enhavo de poemoj de la dua etapo multe ŝanĝiĝis. Kompare kun la poemoj de la unua etapo, tiuj de la dua ne nur prezentas priskribadon de hazardaj ideoj kaj naturaj fenomenoj, sed ankaŭ longajn rakontojn. Tiuj poemoj, kiujn verkis ĉinaj kaj neĉinaj ĉineskistoj, estas kompilitaj en 14 kajeroj kun nomo Ĉineske. Tio kompreneble estas granda paŝo antaŭen en disvolviĝo de ĉinesko.

Okaze de la unua seminario pri ĉinesko, Guangdong-a Esperanto-Asocio eldonis 5 librojn de ĉinesko inkluzive de “Ŝlosilo de Ĉinesko”, “Sekretaj Ĉineskoj”, “300 Sopir-al-sudoj”, “Ezopa Saĝo (Ĉineske)”, “Ĉineske (1973-2007.10)”. Tio estas sukcesa resumo de kreado de ĉineskaĵoj post 37 jaroj ekde debutado de ĉinesko. Post la unua seminario, verkado plue daŭras, ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ internacie. En majo de 2009, en la franca retejo Ipernity, oni establis grupon ‘Ĉinesko en Esperanto’, ĝis nun jam varbis 66 membrojn el diversaj landoj. En la grupo la plej elstara verkanto estas usona esperantistino Cindy Mckee, kiu verkis pli ol 100 ĉineskajn poemoj laŭ dekoj da skemoj. Poste la redakcio de la retejo ‘Lernado de Esperanto’ kolektis ŝiajn ĉineskaĵojn kaj eldonis e-libron ‘Cindy Mackee Ĉineskas’. En la grupo multaj neĉinoj montras sian talenton en verkado de ĉineskaj poemoj. Ekzemple, en stafeta ĉeno de la skemo Dekses-Silabo, hungara esperantistino Erzsebet Tuboly ĉineskis mature:

am'
por maljunul' vera dram'
amiloj
ve, senutilas jam

am'
fajrero naskita flam'
frostiĝis
cindro estas jam

am'
korpa anima balzam'
doni ĝin
neniu venas jam

am'
bruligis korpon mian
sed kiam?
ĉu vere iam?

am'
maljunula epigram'
pri pasint'
beliga ornam'

Tiuj pecoj vere brilas en esprimoj en tiel limigita spaco. Ni ankaŭ povas trovi faman poeton de Esperanto, kiaj hungaro Imre Szabo kaj ĉino Mao Zifu, kiuj ankaŭ prezentis brilajn poemojn. Ni povas iugrade certi, ke ĉinesko jam estas konata kaj akceptata de pli da neĉinoj ol en la komenca periodo.

 

5. Perspektivo de ĉinesko

  Kiel ĉinesko disvolviĝos? Sendube ĉinesko jam eniris en Esperantan Parnason, ĉu papere ĉu enrete. Kvanto de ĉineskaj poemoj jam superas tiun de kelkaj fiksformaj poemspecoj enkondukitajn en Esperanto. Ĝi jam fariĝis neignorenda poemspeco en Esperanto. Leginte ĉineskajn poemojn, la granda poeto William Auld estis tiel entuziasmigita ke li verkis favoran recenzon Ekjuku la poeta mano kaj esprimis sian bondeziron ke “Mi esperas, ke la tria eldono de Esperanta Antologio enhavu originalajn Ci-ojn ankaŭ de poetoj ne-ĉinaj.”(Fonto 175, p.29) Fakte, ĉineskajn poemojn aperigis neĉinaj revuoj, kiaj japana ‘Preludo’, ‘IPR’, la organo de ILEI, influhava beletra revuo ‘Fonto’, prestiĝa ‘Heroldo de Esperanto’ , ‘Sennaciulo’, organo de SAT, kaj La Gazeto. Per klopodado de ĉinaj esperantistoj, ĉinesko vere disvolviĝas glate, kvankam iom malfacile.

  Do, ĉu nenia poblemo ekzistas en disvastigo de ĉinesko? Ĉio havas du flankojn. Kompreneble ĉinesko havas negativan flankon. Nun oni verve diskonigas al Esperantujo ĉineskon kun tiom da skemoj. Tio vere estas la plendo de kelkaj verkantoj kaj amantoj. Ĉu oni vere bezonas tiom da skemoj por prezenti ĉinstilajn poemojn? Fakte krom tiuj, kiuj studas kaj esploras ĉineskon, malmultaj povas akcepti ĉiujn ties skemojn. En praktiko, oni korinklinas al mallongaj kaj facilaj skemoj, kiaj Dekses-Silabo, Sopir-al-sudo, Santaici, Busuanzi k.a. Ni prenu Dekses-Silabon kiel ekzemplon. Se oni havas tri vortojn kun sama rimo, oni povas facile verki ĝin:

Kor’

Ĝojas kiel bunta flor’

Vi kara

Sopiras en for’

Por verki tian poemeton oni nur elspezas kelkajn minutojn. Kiel simpla afero! Pro tio,  Dekses-Silaboj fariĝas la plej populara el ĉiuj skemoj de ĉinesko. En nuntempa socio, oni ne havas sufiĉan tempon por verki longajn kaj kompleksajn poemojn kun multaj limigoj. En praktiko, mi provis alvoki kelkajn neĉinajn esperantistojn por verki ĉineske, kaj ili respondis fervore al facilaj skemoj, sed langvore al la kompleksaj. Mi proponas, ke aŭtoritataj ĉineskistoj zorgeme elektu nur ĉirkaŭ dek skemojn, kiuj plej reprezentas la trajtojn de ĉinesko, por disvastigi. Tiel la ĉinesk-verkantoj povas koncentri sian atenton al la simplaj skemoj kaj ŝpari energion el la malsimplaj. Tio kompreneble utilas al disvolviĝo de ĉinesko.

  La komenco estas ĉiam malfacila. Ankaŭ la starto de ĉinesko spertis malfacilan situacion. Nun, kiam ni retrorigardas la progreson de ĉinesko, mi devas mencii s-ron Gouzhu, la pioniro de ĉinesko, kies merito en saĝa iniciatado de unuaj ĉineskaj poemoj devas esti enskribita en la historio de Esperanta poezio. Ĝis nun, ni jam havas grandan kvanton da ĉineskaj poemoj prezentitaj de aŭtoroj ĉinaj kaj neĉinaj, kaj ni tute rajtas kredi, ke la perspektivo de ĉinesko estas brila kaj promesplena.

Dankon!

(2011-04-22)


 

                                                                                                                                                                                                                                         返回目录