Koloraj humuroj kaj kaŭstikaj satiroj

Mao Zifu


 

 

Finfine, Sieĝata Fortikaĵo aperis kiel N-ro 54 de la eldonserio "Oriento-Okcidento" sub aŭspicio de UEA! La prezentanto Mark Fettes rimarkigas en la antaŭparolo: 

 

Tiu tradicia divido de la mondo inter "oriento" kaj "okcidento" nun ŝajnas iom eksmoda, sed ĝi rolas ĉi tie kiel simbolo de ĉiuj kulturaj kaj geografiaj diferencoj, kiuj malhelpas homojn kompreni unu la alian. Per la esperantigo de klasikaj kaj modernaj literaturaj verkoj el multaj landoj, ni esperas helpi venki tiujn spiritajn barojn.

 

Sieĝata Fortikaĵo ĝuste temas pri konfliktoj inter ĉina kaj okcidenta kulturoj, kiuj baris la spiritojn de studentoj revenintaj el eksterlando.

 

La aŭtoro de ĉi tiu verko, Qian Zhongshu (1910 - 1998), estas originala ĉina verkisto, beletristo kaj tradukisto. Li publikigis esearojn, novelarojn, kaj beletristikajn verkojn, inter ili la libro Sieĝata Fortikaĵo, verkita en humura kaj satira stilo, estas lia nura romano. Ĝi priskribas amon, karierojn kaj la vivan situacion de tiama ĉina intelektularo en la komencaj jaroj de la kontraŭjapana rezistmilito de  ĉina popolo (1931-1945). 

 

La romano aperis en 1947, kaj estis jam tradukita en plurajn lingvojn, inter ili la angla, la franca kaj la germana. 

 

Por trafe esprimi embarasojn kaŭzitajn de miksado de okcidenta kulturo kaj la lokaj tradicioj, la aŭtoro mem devas havi la sciojn kaj spertojn kiuj transpasas epokojn kaj landlimojn. Kiel brila studento de la ĉina kaj angla lingvoj, Qian ekstudis en Tsinghua-Universitato en 1929, poste vizitis la universitatojn Oksfordo kaj Parizo. La verko montras la vastan konon de la verkisto pri historioj kaj literaturoj ¡ª ĉinaj kaj eksterlandaj, nuntempaj kaj antikvaj. Pro la vasteco, Sieĝata Fortikaĵo plenas de koloraj humuroj kaj kaŭstikaj satiroj pri divershomaj malfortoj kaj malvirtoj, rekoneblaj ĉie ĉiam por legantoj el ĉiuj landoj. 

 

Tra la libro troviĝas humuroj grizaj kaj nigraj inter vortoj kaj linioj. La aŭtoro vivis en la ombro de la milito kaj ĉirkaŭ li videblis nur morozaj homoj sub la morna ĉielo. Ĉio tiam estis absurda, malvarma kaj distordita. Kial fari? Ne ĉiuj volis batali kunportante armilojn sed iuj eĉ profitis de tiu krizo de la lando. La ĉefroluloj en la romano estas malgranduloj. Ankaŭ la aŭtoro mem estas malgrava persono. Ili ne povis regi siajn sortojn kaj al ili mankis la respondeco pri la socio. Ili sin intermokis, kaj ricevis kaj fabrikis samtempe mokadon de la historio. Por ili estis konvene vivi siajn vivojn komforte. Sufiĉis propraj amo, mono, laboro kaj familio. Ĉe homoj ĉasi realecon en nenieco fariĝis modo kaj idealo. Sekve la finiĝo estis timo, soleco kaj despero.

 

Precipe menciinde, ke ĉiuj intrigo kaj cirkonstancoj baziĝas sur la milita fono. Sed ĉi tie la milito mem ludas la rolon de "spicaĵo". Iam japanoj kredis, ke blankaj litkovriloj kapablas protekti kontraŭ efiko de radiado far atombombo. Tion mi legis en libro verkita de japano. Kiu? Mi forgesis. Tiutempe (eĉ nun!) nemalmultaj ĉinoj sin konvinkis/as, ke recitante ĉanton oni povas venki naturajn kaj homfaritajn katastrofojn.

 

Sinjorino Zhang estis budhano, kaj ŝi diris, ke ŝi recitas dekfoje "Ĉanton de Blanke Vestita Avalokiteŝvaro", petante la bodisatvon beni la ĉinajn trupojn per venkoj, kaj ŝi aldonis, ke recitado de tiu ĉanto estas tre efika: dum la lastfoja batalo de Ŝanhajo en plej intensa situacio, kiam sinjoro Zhang iris al la kompanio ofici, ŝi recitis la ĉanton hejme kaj pro tio ŝia edzo neniam trafis vagantajn kuglojn.

 

Ĉu estus nur iuj ĉinoj kiuj ne agis kontraŭ la milito?

 

Li estis diranta, kiel li propagandis al francoj pri la militaj aferoj kaj kiom da simpatio li gajnis por Ĉinio. "Post retiriĝo de la ĉina registaro el Nankino, ili ĉiuj asertis, ke Ĉinio ruiniĝos. Mi diris al ili: 'Dum la milito en Eŭropo, ĉu via registaro ne formoviĝis el Parizo? Sed vi estis la finfinaj venkintoj.' Ili diris nenion pri tio, ve, nenion."

 

La plumo de Qian ne rekte direktiĝas al bataloj, ni tamen legas ofte en la libro pri la korstato kaj konduto de homoj, registaroj. Ne raras skurĝado kun tragika ironio. 

 

Kaj pri la satiroj mordantaj, multaj legintoj kaj esploristoj faris profundajn studadojn. Kaj faras, faros. Neniam ĉesas la temo. Pere de mikromienoj kaj mikroreakcioj, Qian priskribas psikologiojn de la roloj lerte kaj delikate. Ŝajnigo de la diro kaj la faro malkaŝas la perverson de la menso kaj spirito. Kun la aglaj okuloj la aŭtoro spionas post ia senforma kurteno. Nenio kaj neniu povas eskapi el la observado. Travideblas maskoj, vestoj, langoj, koroj, paŝoj, gestoj, planoj, aranĝoj... Ĉiuj aktoroj agas kiel travideblaj korpoj en karikaturaj filmoj. Sub la skizado de la verkisto ĉiu persono montras sian karakteron kaj temperamenton ekde la sursceniĝo. Ne necesas tro da inko. La fulma desegno de la konturo lasas la gevirojn diversaĝajn salti sur la papero. En vigleco for de rigida rakonto pulsas etoso ridinda de tempo al tempo, de loko al loko. Kompreneble, tiuj ridindaĵoj aperadas ne (nur) por amuzo kaj ŝerco sed post ili troviĝas ĝisostaj pikado kaj vipado. Ni vidu, kiel la protagonisto Fang Hongjian elpensis pretekston kiam li aĉetis falsan atestilon de doktoreco:

 

Fang pensis, ke la irlandano sendube faras artifikon, kaj ke se li aĉetos falsan diplomon por trompi, ĉu li ne fariĝos trompisto? Sed li estis studento en la fako de filozofio, kaj al flozofi-studanto kelktempe mensogo kaj trompo ne estis malmoralaj. En Ideala Lando de Platono tio estas senkulpigita, ke soldato trompas la malamikon, kuracisto la malsanulon, kaj ofcialulo la popolanojn. La sanktulo kia Konfuceo afektis malsaniĝi por trompe foririgi Ru Bei, kaj ankaŭ Mengzio simuliĝis por trompi reĝon Xuan de Qi-regno. La patro kaj bopatro esperas, ke li estos doktoro, kaj kiel filo aŭ bofilo, ĉu li eĉ aŭdacas desaponti ilin? Li supozis, ke aĉeti diplomon por trompi ilin estas kiel oni aĉetis rangon dum Qing-dinastio aŭ kiel komercisto de brita kolonio tributis kelkdek mil pundojn al la reĝa trezorejo por akiri titolon de aristokrato.

 

Tiaj frazoj estus nur spritaĵoj, ĉu? En ili legiĝas sarkasmoj tuŝantaj pri individuoj nunaj kaj antikvaj, ŝtatoj ĉinaj kaj okcidentaj. Kia salato akragusta! Ĉe tio la ĉefa rolo sentis nenion alian ol tepidon kontentigan, kio vekas tamen pensadon de la verkinto kaj legantoj. Kiu homo aŭ kia persono aŭdacus deklari ke li neniam trompas?

 

Por realigi humurojn kaj satirojn, la verkisto uzas riĉajn retorikajn figurojn kiaj estas komparo, metaforo, parabolo, alegorio, asociado... La artaj trajtoj jam evidentiĝas por ĉiuj legintoj. Sed ili restas remaĉindaj por legintoj, legantoj kaj legontoj. Tuj kiam tiu ĉi traduko aperis, amiko, jes, sendube ankaŭ esperantisto, sendis al mi la jenan materialon, verŝajne de li trovitan en interreto:

 

En Sieĝata Fortikaĵo distingiĝas tri specoj de rafinitaj komparoj. La unua estas vera adekvata prezento de pejzaĝo kaj afero; la dua, freŝa mistera komparo de abstrakta menso aŭ sento kun konkreta objekto, aŭ inverse; la tria, komika humura satiro danke al la intensa kontrasto je valorgrado inter komparitaĵo kaj implico. Jen la tri ekzemploj respektive:

 

1. Kvazaŭ trempite en oleo, la nokto fariĝis diafanaĵo. En brakumo de la suno, la nokto ne povis montri sian originan formon, kaj eble ebriigite de la suno, ĝi ankoraŭ aspektis ruĝeta post retiriĝo de vesperkrepusko.

 

2. la lernantino, kiu faris notojn pri la prelego, ĉesis skribi kun ruĝiĝinta vizaĝo, kvazaŭ, je lia lasta frazo, ŝiaj virgulinaj oreloj jam perdus ĉastecon antaŭ la publiko;

 

3. Sur la vizaĝo de sinjoro Li mankis la paro da nigraj okulvitroj kaj liaj grandaj blankaj okuloj ŝajnis senŝeligitaj kuiritaj ovoj.

 

Fakte, legante la libron ni povas renkonti fekundajn metaforojn kiuj ne enhavas vortojn "kiel", "kvazaŭ", "ŝajnis" ktp. Kaj krome, asociadoj transkultura, transspaca kaj transtempa gvidas nin legantojn droni en la fluo de konscio. La ekzemplo doniĝis supre per la cito pri la falsa diplomo.

 

Aprezante tradukon, oni ne povas ne babili pri la lingvaĵo. Kia estas tiu ĉi traduko de Wei Yida? Imagu, kia defio ekzistas dum la traduko! Se la tradukinto ne posedus larĝajn sciojn kiel pri la antikveco, tiel ankaŭ pri la nuntempo, kiel pri la okcidento, tiel ankaŭ pri la oriento, li tute ne povus solvi la kompleksan priskribadon de personoj, eventoj kaj objektoj nur uzante ordinaran lingvon de Zamenhof. Aparte malfacile estas trakti mokŝercojn el personaj nomoj, drolaj poeziaĵoj, antikvastilaj tekstoj, se ne paroli pri pluraj fremdlingvoj. Feliĉe en la libron la tradukisto ne enkondukis grandan amason da neologismoj. Li evitis ĉinajn specialaĵojn aŭ per kunmetado de vortoj ĉiutage uzataj aŭ per esprimoj klarigaj aŭ per proksimaj sinonimoj aŭ per litoto, eŭfemismo... 


                                                                                                                                                                                            ·µ»ØĿ¼