世界语诗人毛自富赋诗缅怀资深翻译家谢玉明


 

Anteo (Ĉinio)

 

        Ruĝdoma sonĝo

 

omaĝe al Xie Yuming (1941-2022)

 

ratoj kaj termitoj okupas

la domaron de la avino, kie fenikso naskiĝis

en la nesto de kokoj.

trabatinte al si vojon en veprejo,

la avo faris kampojn

kaj tiujn irigacis per sia sango kaj ŝvito

sed nun ili fariĝis arbedujo.

rizo manĝebla, rozo ornama.

en la okuloj de la idoj cervo estas ĉevalo.

sur la antivkaj spuroj kuŝas vipuroj.

fiŝoj flugas el la urbo

kaj akvo surrampas la monton.

lagoj plenas de cemento kun ŝtalo

kaj fonton sekigas pumpiloj soifaj.

telefono scias telepation;

sian filinon ne konas patrino.

tro da lakto de virbovo, tro da blanko el nigro.

fulmoj kaj tondroj venas el larmigaj bomboj.

fabrikofumo koloras la ĉielon.

korvoj kaj pigoj migras en fendojn de nubskrapantoj.

la lupoj pereis.

Vulpoj prezentas sin kiel dogojn.

pio, opio.

fungoj kaj bambuoj konkursas kun palacoj subteraj.

la spiritoj de la restintoj

ĝuas cent jarojn da soleco,

atendante tombopriŝtelistojn.

 

abelas arkeologoj orientaj kaj okcidentaj.

verkistoj kaj tradukistoj nunaj kaj antaŭmiljaraj gapas surmape.

poemoj en la romano kaj la romano en poemoj.

rimoj kun ritmoj kaj ritmoj sen rimoj.

vi mi ŝli ŝanĝiĝas kalejdoskope.

akve kaj temperature alternas homo besto pejzaĝo.

zeno de budhismo fandas la terglobon kaj universon,

inter ili vi sidas lotusflore.

ni, posteuloj, mute ploras dolore.

ŝafoj manĝas tigrojn.

fore fore vi kabeis por malkabei stelojn karmemore.


                                                                       返回目录