世界语主义宣言

 

190589日在布伦第一届世界语大会上通过)

 

 

Ĉar pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la Lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:

由于许多人对世界语主义的本质的认识十分错误,所以签名者,我们聚会于布伦国际世界语大会的各国中世界语主义的代表们,认为有依照世界语作者的提议,给以如下说明的必要。

 

1. La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la esperantismo estos lia afero pure privata, por kiu la esperantismo ne respondas.

1. 世界语主义是在全世界推广使用中立人类语的一种主张,这个语言“不干涉各国人民的内部生活,也毫不企图排斥现存的各种民族语”;它可以给不同民族的人们以相互了解的可能;它在各民族互争语言特权的国家内,可以作为各种团体的调和语言;对各国人民具有同等意义的著作,可以用它来发表。这个或那个世界语者联系于世界语主义的任何其它理想或希望,完全是个人的事,世界语主义对之不负责任。

 

2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj pruvoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiu flanke elprovita, perfeke vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante, ke teoria disputado kondukos al nescio, kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado, kaj riĉigado de ĝia literaturo.

2. 由于现代全世界的研究者对于国际语必须是人工的语言这一点已经没有任何人再表示怀疑,由于最近数百年来创造的无数草案都仅仅提出了理论的计划,可是真正完成的、各方面经过试验的、完全有生命力的而且在各种关系上最为适用的,只有世界语这一个语言;国际语理想的朋友们,意识到理论的争论将会毫无结果,只有实际工作,才会达到目的,所以很久以前,大家便都团结在世界语这一个语言的周围,并努力推广它、丰富它的文献。

 

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiuj personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas "nenies propraĵo", nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvon estos ĉiam rigardataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

3. 由于世界语作者,一开始就永远拒绝了有关这个语言的一切个人权利和特权,所以世界语无论在物质上,还是在精神上,“不是任何人的私有物”。

这个语言素材的主人是全世界,谁都可以用这个语言出版东西,或者出版这个语言的一切他所希望的著作,和在一切可能活动中使用这个语言;至于可以认为是这个语言的精神主人的,则永远是那些在世界语者间认为这个语言最优良最有才能的作家们。

 

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreintoj de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan.

 La sola, unufojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj, fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo "Fundamento de Esperanto" en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj "tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto". Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la "Fundamento de Esperanto", ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate, imitadi kiel eble multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe labori por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

4. 世界语没有个人立法者,也不依赖任何人。世界语创造者的意见和著作,就和任何别的世界语者的意见和著作一样,仅仅是个人性质,对任何人没有约束性。

每一个世界语者唯一必须遵守的世界语基础,就是《世界语基础》那本小书。任何人都没有权利在那本书里做什么改动。如果有人违背了那本书中的规则和模范,他永远不能以“世界语作者愿意这样或劝告这样”作辩护。一切不能以《世界语基础》中的材料适当表现的概念,每一个世界语者都有权利按照他认为最恰当的方式去表现,就和在任何别的语言中所作的一样。可是,为了这个语言的完全统一性,所有世界语者应该尽可能模仿世界语创造者各种著作中的文体,他是为世界语工作最多、使用世界语最多、也是最清楚了解世界语精神的人。

 

5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

5. 每一个懂得世界语和使用世界语的人,都可以称为世界语者,不管他是为了什么目的而应用它。每一个世界语者最好加入某种世界语者活动的团体,但不是强迫的。 卢纪新  译)

                                                                                                                           返回目录