三大名楼会议回顾
PRI LA
KUNVENOTRIO
TITOLITA PER LA TRI FAMAJ TUROJ SUDE
ĈE YANGZI-RIVERO
Guozhu (2005-05-04. Nanchang. Ĉinio)
Karaj ges-anoj,
Karaj geamikoj!
Ni ĵus aŭdis bonan ferman parolon faritan de gvidantoj de Jiang'xi-a Esperanto-Asocio
pri la Kunveno de la Turo de Princo Teng. Nun, bv. permesu min fari koncizan
resumon pri la kunvenotrio titolita per la tri famaj turoj sude ĉe Yangzi-rivero,
por ke tiuj, kiuj ne havis ŝancon partopreni ĉiujn la tri kunvenojn, ankaŭ povus
havi ĝeneralan konon pri la nomitaj kunvenoj okazintaj en lastaj tri jaroj.
Origino
En decembro 2002, okaze de la 20-jariĝa jubileo de
Guangdong-a Esperanto-Asocio, ni renkontiĝis en la 2-a Interflua Kunveno de
Esp-kulturo okazinta en Kantono.
Siatempe ekzistis en la ĉina Esp-movado jam pli ol unu
loka Esperanto-kongreso ekz-e tiuj de Nordorienta Ĉinio, de Nordokcidenta Ĉinio,
de Norda Ĉinio ktp. Sekve iuj kompleze demandis ĉu ankaŭ estas la Esperanto-kongreso
de Meza kaj Suda Ĉinio, kaj, se jes, kiam okazos tiu kongreso? Estimata veterano
s-ano Li Sen eĉ verkis novan tekston laŭ melodio de la fama ODO AL LA ĜOJO, kies
dua linio legiĝis kiel "la Esp-movado en la ses provincoj de la meza kaj suda
Ĉinio ĉiu havas sian apartan ĉarmon".
Jes, la vigla Esp-movado en la meza kaj suda Ĉinio estas
grava konsistiga parto de la tutlanda Esp-movado. Esp-istoj de la meza kaj suda
Ĉinio konsekvence devas havi kongreson de sia propra regiono. Post ĉeloka
interkonsiliĝo, la gvidantoj de la Esp-Asocioj de provincoj en la meza kaj suda
Ĉinio kune okazigis anoncan kunvenon kaj deklaris la komunan decidon ke ni
kunvokos en venontaj tri jaroj (2003-2005) serion da Esp-kunvenoj sinsekve en
provincoj Hunan, Hubei kaj Jiang'xi, ĉiumaje, titolitan per la tri famaj turoj
sude ĉe Yangzi-rivero, nome: Yueyang-turo, Flavgrua Turo kaj la Turo de princo
Teng. Tia nomumo respegulis geografian karakteron, sen ekskluziveca limigo,
faciligante por ampleksa partopreno kaj kun densa koloro de ĉina kulturo.
Okazo
Laŭ nia plano, la unua el la kunvenotrio, Esp-kunveno
de Yueyang-turo, okazis en urbo Yueyang je 2003-05-02/03. S-anoj de Hunan-a
Esp-Asocio multe preparis por tiu kunveno, ili ellaboris enhavoriĉan programon.
Tamen, kiam ĉiuj estis irontaj al sia posteno, granda malfeliĉo — la neatendita
katastrofo SARS subite falis al la vasta tero de Ĉinio. Cxia vojaĝo suferis tiel
rigoran limigon ke oni ne povis libere veturi eĉ en sama urbo, do por ne paroli
pri vizito al alia urbo. Ekz-e, de la Centraĉinia Normala Universitato, kie
loĝis prof. Zhang Danchen, ĝis la kunvenejo de nia 8-a HES estis nur tre
mallonga distanco kiun publika aŭtobuso povis atingi per kurado trans kelkaj
haltejoj. Tamen, ĉar lia loĝejo troviĝis en la izoligita kvartalo de suspektitoj
de SARS, prof. Zhang finfine ne povis ĉeesti nian kunvenon en tre proksima loko.
Tiu situacio forte damaĝis al la kunveno de Yueyang-turo. Nombro de ĉeestantoj
draste falis al 42, kaj multaj programeroj estis devigite forstrekitaj.
La dua el la kunvenotrio, Esp-kunveno de Flavgrua Turo, okazis en urbo Wuhan
2004-05-01/02. La malfermo okazis ĝuste en la Arĝenta Jubileo de Hubei-a
Esp-Asocio. Ĉar tiu kunveno tempe estis la plej proksima loka kunveno antaŭ la
89-a UK, tial ĝi ricevis seriozan atenton en la ĉina Esp-movado. Ankaŭ la
oportuna lokiĝo de Wuhan faciligis la alvenon de ĉeestantoj, kies nombro atingis
101. Ĉeestis s-ino Tan Xiuzhu, Prez. de ĈEL, s-aninoj de Li Yuping kaj yu
Jianchao de CRI, kaj veterano akademiano Laŭlum...kc.
La tria el la kunveno trio, Esp-kunveno de la Turo de Princo Teng, okazis en
urbo Nanchang 2005-05-03/05, kun 79 ĉeestantoj. Dank' al la kunlaborado kaj bona
preparo far ges-anoj de Jiang'xi-provinco, dank' al spertoj de Esp-kunvenoj en
lastaj du jaroj, ĉifoja kunveno okazis glate kaj sukcese, rikoltante multajn
novajn rekordojn kaj tiel ĝi donis bonan finopunkton al la kunvenotrio titolita
per la tri famaj turoj sude ĉe Yangzi-rivero.
Trajtoj
La tri kunvenoj de la kunvenotrio okazis en malsamaj
jaroj, lokoj, kun malsama fono, malsama koloro, kune brilis reciproke
kompletigante. Resume la ĉeestantoj de la tri kunvenoj nombris ĝuste 222. Kun
vasta reprezentanteco ne nur de ĉinaj ĉeestantoj el diversaj provincoj de
Nordokcidenta, Norda, Nordorienta Ĉinio, sed ankaŭ de fremdaj geamikoj el Afriko,
Eŭropo kaj Oceanio.
Kunveno de Yueyang-turo estis stampita per aparta
neordinara koloro en la kriza tempo de SARS. Furioza vento montras fortikan
herbon. La fakto ke la kunveno okazis senŝanĝe en la origine difinitaj tempo kaj
loko, tio montris la grandan kuraĝon kaj spitemon al ĉia malfacilo de ĉinaj
esp-istoj. La buŝŝirmiloj kun verdstela flago uzitaj en la kunveno de
Yueyang-turo jam fariĝis rara Esperantajxo en la ĉina Esp-movado.
Kunveno de Flavgrua Turo estis en densa etoso de Esp-ismo,
kies normo, nivelo kaj profundo de akademiaj diskutoj ĉiuj estis unuarangaj.
Junaj tibetaj geesp-istoj, en nacia vesto, en grupo, unuafoje aperis ĉitie sur
la scenejo de ĉina Esp-movado. En Donghu-a Esperanto-Domo (DED) ili danke
donacis hada-ojn al Esp-instruistoj kiuj esp-igis ilin.
Kunveno de la Turo de Princo Teng okazis en urbo Nanchang,
famkonata per la versoj ke "Elito de objektoj montriĝis kiel trezora spirito en
la ĉielo", kaj "Ke herooj distingiĝas el homoj, tio dankas al la inspiro de la
tero". Tiu ĉi kunveno karakteriĝis per riĉa fono de ĉina kulturo, per la
senprecedence vasta internacieco (ĉeestis esp-istoj el Azio, Afriko, Eŭropo kaj
Oceanio), per la bona medio kun koncentraj kunvenejo-loĝejo-manĝejo, kun apogo
de komputilo kaj multmedia malmola varo en la kunvenejo, plus la bona aranĝo de
programo, kune montris la bonan kombinon de tradicio kaj moderneco.
Epilogo
Nia kunvenotrio titolita per la tri famaj turoj sude
ĉe Yangzi-rivero okazas ĝuste en la jaroj antaŭ, je, post la 89-a UK. Tio estas
grava momento kun historia signifo en la ĉina Esp-movado.
Tri kunvenoj havis ne tute saman emfazon respektive. Kiel fronti al la UK
okazonta? Kiel sukcesigi la UK okazantan? Kiel antaŭenpuŝi ĉinan Esp-movadon
post la UK okazinta? Sed ĉiam kun atento pri la ĉeftemo: Movado kaj aplikado de
Esperanto. Firme ligante al la fokusaj kaj varmaj punktoj de la kuranta ĉina
Esp-movado, nia kunvenotrio liveris ŝancojn al s-anoj por diskuti kaj interŝanĝi
opiniojn. Tio estas tre utila por ke ni kune kaj akorde luktu por nia Esp-movado.
Tia nomumo de nia kunvenotrio kreis precedencon, kiu
faciligas kunlaboron inter malsamaj provincoj, urboj kaj lokoj. Nun ĝi estas
konata ne nur en sed ankaŭ ekster Ĉinio.
Ke la tri turoj povis fariĝi famaj, tio ŝuldas al la fakto
ke ili ĉiuj havis faman verkon kiel sian animon, vivon aŭ apogilon. Antaŭ ol
okazigo de nia kunvenotrio, neniu el la tri famaj verkoj (Pri Yueyang-turo,
Poemo pri la Flavgrua Turo, kaj Aŭtune en la Turo de Princo Teng) havis sian
esp-igon. Tamen, post finiĝo de la kunvenotrio, ili ĉiuj havas legeblan esp-igon
(kaj la unua peco eĉ aperis en LA GAZETO).
Nia kunvenotrio jam fariĝis speciala muzikpeco, ĝuita de
ĉeestantoj kaj enviinda por venontoj.
Nia kunvenotrio ankaŭ fariĝos brila ĉapitro, enironta en
la historio de la moderna ĉina Esp-movado.
Lasu nin esprimi koran dankon al la iniciatintoj,
organizintoj, partoprenintoj kaj prizorgantoj de la kunvenotrio!
Future
Kunveno havis finon, sed Esp-movado ĉiam marŝas
antaŭen.
Rusa granda poeto Puŝkin versis, ke
"Ĉio estas efemera,/ ĉio pasos for,/
Kaj kio forpasinta/ fariĝos intima en karmemor'"
Kiam ĉio fariĝis forpasinta, ni jam ne povas ŝanĝi la
historion, sed la nuno estas en nia mano. De la kunvenotrio titolita per la tri
famaj turoj ni akiris kaj inspiron kaj movforton, do kun nova vervo, ekde nova
starto ni kune laboru por la morgaŭo de ĉina Esp-movado pli fruktodona!
---------------------------
(2005-05-04)
亲爱的同志们,
亲爱的朋友们!
刚才江西世协的同志们对滕王阁会议作了很好的总结。现在请允许我对近三年来以江南三大名楼命名的世界语会议作一个简略的回顾,以便使没有机会全程参加这三次会议的同志们对其全貌也能有一个大概的了解。
缘起
2002年12月,广东世协成立二十周年之际,大家曾经聚首在广州举行的第二届世界语文化交流会上。
当时在中国世运中已经有了不止一处的地区性的世界语会议,如东北大会,西北大会,华北大会...等。有人就关心地询问是否有中南地区的世界语大会、以及什么时候召开。尊敬的李森同志按名曲《欢乐颂》的调子,并且填了一个新词,其第二句是“中南六省,各有风韵,文化交流创意新”。的确,中南地区活跃的世运是中国世运重要的组成部份,应该不落人后地也有自己地区性的会议。当时中南几省世协负责人在现场协商之后,联合举行了一个新闻发布会,宣布要在未来的三年(2003-2005)中,先后在湖南、湖北、江西三省召开系列会议,时间订在每年的五月初,以中国江南三大名楼(岳阳楼、黄鹤楼、滕王阁)命名。这样的命名,既有地域特征,又少了局限性,便于更广泛的参与,还有浓厚的中国文化的色彩。
过程
三大名楼会议的第一场是岳阳楼会议,订于2003年5月2至3日在岳阳市举行。湖南省世协的同志们为这次大会作了精心的准备。拟订了内容丰富的节目单。然而,就在人员即将到位的前夕,一场突如其来的横祸(非典天灾)降临到神州大地。各地的人员出行受到很大的限制。莫说是到外地,就连在一个城市之内,也不能够随意来往。例如张丹忱老师所住的师范大学,离我们五一节会议的会场,仅有公交车几站的距离,但因为是非典重点嫌疑区,他就不能出席近在咫尺的会议。这样一来,岳阳楼会议就受到很大的冲击,出席人数锐减至42人,许多节目也被迫取消了。
三大名楼会议的第二场是黄鹤楼会议,于2004年5月1至2日在武汉市举行。会议开幕的那一天,也正好是湖北世协成立二十五周年的日子。由于这是中国世运中最为临近第89届UK大会的一次地区性会议,所以受到各地同志的重视。加上武汉适中的地理位置,所以来参加的同志较多,达到101人。中华全国世协的谭秀珠会长,国际台的李玉萍老师,于建超同志,还有李世俊院士等,都出席了黄鹤楼会议。
三大名楼会议的第三场是滕王阁会议,于2005年5月3至5日在南昌市举行。出席者79人。由于江西省世界语同志们的通力合作,准备充分,又有前两年会议的经验和教训作为借鉴,使得这次会议开得十分成功,写下了不少新的纪录,为三大名楼系列会议划上了一个圆满的句号。
特点
三大名楼的三场会议,时间不同,地点不同,背景不同,既各有千秋,又互为补充,交相辉映。
三次会议出席人数之和,正好是222人。其代表性非常广泛:不仅仅有本地、本地区的同志参加,还有来自欧洲、非洲、大洋洲的国际友人出席,有来自国内西北、华北、东北、华东、西南地区的世界语同志参加。
由于岳阳楼会议是在非典肆虐的特殊时期召开的,带有鲜明的非常色彩。疾风知劲草,能够坚持按原订的时间地点举行会议,本身就显示中国世界语者不畏艰难险阻的大无畏精神。会议时使用的“绿星旗口罩”,成为珍贵的世运文物。
黄鹤楼会议,有浓厚的世界语气氛。其规格、水平、世界语学术讨论的深度,都是一流的。身着民族服装的年轻的西藏世界语者,首次组团,在中国世运的舞台上亮相。他们还在东湖世界语馆,向老师们敬献哈达。
滕王阁会议,是在以“物华天宝,地灵人杰”闻名的南昌市举行。文化底蕴深厚。与会者的国际性(有亚非欧大洋洲的世界语者出席),为历次会议之冠。会议的环境(食宿开会集中)很好,会场有电脑和多媒体硬件支持,以及节目的安排,都体现了传统与现代的良好结合。
尾声
三大名楼会议,正好是在第89届国际世界语大会的前、中、后三个年份召开。这是中国世运中的历史性时刻。
三次会议的侧重点各有不同。UK之前:如何应对;UK来临:如何开好;UK之后:中国世运如何与时俱进、持续发展。
三次会议始终围绕着世界语运动和世界语应用这个主题,紧扣着当前中国世运的焦点、热点。给大家提供了机会,开展讨论、交换意见。
对于团结大家,集思广益,凝聚力量,形成合力,共同奋斗,起到了很好的作用。
三大名楼这种会议命名,开了先例,便于跨地区跨省市世协的合作,目前不仅在国内,也逐渐为国际世运所知了。
三大名楼之所以能够成为名楼,在于它们都有一篇不朽的诗文作为灵魂、生命、支柱。在三大名楼会议之前,这三个名篇(岳阳楼记,黄鹤楼诗,滕王阁序)都还没有世界语译文。而在这三场会议结束之际,它们都有了世界语译文可供欣赏。
三大名楼会议已成为一个特别的乐章,令亲历者享受,后来人羡慕。
三大名楼会议将成为一个精彩的篇章,载入中国现代世界语运动的史册。
让我们对三大名楼会议的倡议、组织、参与、关心者,表示感谢!
未来
会议有结束,世运永前进。
俄罗斯大诗人普希金写过这样的诗句:
“一切都是瞬息,/一切都有会过去,/而那过去了的,/就会变成亲切的怀念。”
当一切都已经成为过去的时候,我们已经不可改变历史,但我们可以把握现在,
我们从三大名楼会议受到鼓舞,取得动力,带着新的激情,从新的起点,创造中国世运更有成果的明天。