Guozhu
KARMEMORE PRI DAI LIMING
*Fulmtondro en serena ĉielo
La forpaso de s-ano Dai Liming (1940-2005) okazis tiel abrupte kiel
fulmtondro en serena ĉielo, ŝokante la publikon stupora. Ĉu estas vere, ke
homo, kiu estis tigre vigla kaj fortika antaŭ sekundoj, povus subite
forlasi nin, eĉ por eterne ? Neimageble! Nekredeble! Netolereble!
Post mallonga konsterniĝo, erupciis vulkanaj funebroj kaj bedaŭroj pri lia
forpaso, kiuj rapide inundis ĉiujn retpaĝojn de ĉina Esp-movado, plenaj de
malĝojo.
Eĉ la Ĉielo ankaŭ kortusxiĝis, ke ĝi draste faligis la temperaturon je pli
ol 20 centigradaj gradoj en unu nokto. Ekblovis frosto, kaj ŝvebis blankaj
neĝeroj kun glaciaj pluvgutoj disflanken. La mondo alivestigis sin sub
arĝente pura surtuto. Kreiĝis meteologia rekordo de printempa frosto en
jarcento, por adiaŭi al kara s-ano Dai Liming.
Dai Liming kuŝis inter floroj, trankvile, kun fermitaj okuloj. Verdstela
flago kovras liajn restaĵojn. Okazis funebra soleno laŭ alta normo.
Alsendis kondolencojn kaj D-ro Renato Corsetti, Prez. de UEA, kaj ĈEL.
Svarmis plene en la halo florkorboj, florkronoj, funebraj versparoj,
dediĉitaj de esp-istoj kaj Esp-Asocioj de diversaj provincoj, urboj kaj
municipoj tra la tuta Ĉinio. Ĉeestis ankaŭ esp-istaj amikoj el fremdaj
landoj. Hubei-a Esp-Asocion sendis s-anon Trigo kiel specialan senditon al
Kantono por persone esprimi nian profundan kondolencon ĉeloke al la
estiminda forpasinto. Kaj Guozhu prezidis kunvenon de HEA en urbo Wuhan,
kiu okazis sinkrone kun la ĉefa kunvenejo por karmemori.
Ni ĉiuj samopinias ke Liming estas mirinda figuro, fervora movadisto kaj
heroa batalanto en la ĉina E-movado. Lia forpaso estas nemezurebla granda
damaĝo al la ĉina E-movado.
* Ekscio pri lia nomo
Historio de la ĉina E-movado nature dividiĝas, ek de la starto en
1909, je tri partoj: la unuaj 40 jaroj, la duaj 30 jaroj, kaj la sekvantaj
pli ol 20 jaroj ĝis nun. La tri partoj estas kun nesamaj karakterizaĵoj:
1. Antaŭ 1949-10-01: mankas tutlanda Esp-Asocio en la ĉefurboj de Ĉinio,
sed estis vigla amasa E-movado tra Ĉinio.
2. De 1949 ĝis 1979-05-01: Estis ĈEL en la ĉefurbo Pekino, mankas amasa E-movado
tra Ĉinio.
3. De 1979-05-01 ĝis nun: Ekzistas ĈEL en Pekino, estas ankaŭ amasa E-movado
tra Ĉinio.
Nenia elokventa motivo povas negi la aserton, ke sen amasa movado la ĉina
E-movado estas nekompleta.
Tamen la unua printempa tondro en la ĉina E-movado, kiu rompis la ŝtonan
silentadon de 30 jaroj, aŭdiĝis ja dank' al granda merito de Dai Liming!
Tio ĝuste estis mia unua impreso pri li, kies nomo sonas kiel tondro!
* Grandigi ĉinan movadon
Ekde la lasta tempo de la 70-aj jaroj de la pasinta jc, Dai Liming
ekfunkciigis Esp-kursojn en urbo Guiyang, Guizhou-provinco, iniciatinte
amasan instruadon, kiu estis pli frua je dudek-kelkaj jaroj ol la t.n.
Freneza Angla Lingvo hodiaŭ furoranta, kun karakterizaĵoj de granda
amplekso, granda reklamo, granda klasĉambro, granda Stentoro, granda
voĉlego, granda ĥoraĵo. La nombro de kursanoj de la unuaj du kursoj jam
superis 500. Estimata veterano Tikos tiam verkis artikolon "Pri la
Aktivado 'Svarme...'" laŭdante la sperton de Guiyang, kies ĝermo poste
disvolviĝis al fama Xinhua Koresponda Esperanto-Lernejo, kun trupo de
eminentaj instruistoj kaj lernantoj de centoj da miloj tra la tuta Ĉinio.
La iniciativo de Dai Liming estis vere admirinda! En sia kondolenca mesaĝo
Renato Corsetti skribis, ke
"Li apartenis al tiu generacio, kiu igis la movadon por Espernato granda
en Ĉinujo."
La vorto "granda" estas tre trafa takso!
* Unuafoja intervidiĝo
Se mi jam sciis lian nomon, nature mi ankaŭ tre volas interkonatiĝi
kun li vid-al-vide.
Laŭ propra sperto, mi konvinkiĝis, ke cxiuj gxisostaj esp-istoj en la ĉina
E-movado, malgraŭ kiom multe da montoj aŭ riveroj baris disige, ili certe
intervidiĝos unu la alian, iam kaj ie, pli malpli frue, laŭ antaŭdestino,
kaj interrilatis kiel malnovaj amikoj je la unua minuto.
Mia unua intervidiĝo kun Dai Liming okazis en julio de 1981, en la UK-eska
Kunloĝado de HEA (karesnomate: nia malgranda UK). Tiam la politika vetero
de Ĉinio ĝuste estis je tikla momento "ekvarma, sed ankoraŭ malvarma,
malfacila por farto".
Ni, kunvokantoj, spite al la minaco de danĝero esti kulpigata kiel tipo de
"burĝa liberalismo", agis en aplombo, solidareco, apogante nin sur
popolamaso kaj sukcese okazigis la kunvenon senprecedence impona kaj
ampleksa en la historio de la ĉina E-movado. Sin anoncis 1054 ges-anoj el
28 provincoj tra Ĉinio. Kaj nia kunveno okazis sinsekve de urbo Huangshi,
Hubei-provinco ĝis Lushan-monto de Jiang'xi-provinco.
En la tagoj antaŭ nia malgranda UK, ĉe la fervojo en la vagonaroj de Wuhan
al Huangshi, ĉie vidiĝas verdstelaj flagoj kaj insignoj kun verda stelo.
Sur avenuoj tra la urbocentro, de la stacidomo de Huangshi al la
kongresejo sur Haiguan-monto, aperis la impona spektaklo ke tajdoj da
esp-istoj plenigis stratojn je pluraj kilometroj. Poste, la trupoj kaj
flagoj de esp-istoj ankaŭ svarmis ĉie tra la fama turisma loko
Lushan-monto.
Dai Liming veturis al Lushan kune kun mi en la sama ŝipo. Dum la vojaĝo ni
ĝuis plezuron de korverŝa babilado pri E-movado, spektante la disfenditajn
ondojn kaj banate de ventblovoj sur Jangzi-rivero.
Multaj kongresanoj kunfotiĝis antaŭ roko de Fea Kaverno sur Lushan-monto
kun ĉizitaj ideogramoj: Ĝojo Pri Nia Ĉiam Pura Koro. Ha, vortoj je
budaisma etoso, zenisme, sed verŝajne pri ni, pia kun verda koro.
* Renkontiĝo en Huangshi
En la tempo inter aŭtuno kaj vintro de 1984, Dai Liming venis al
Huangshi, por viziti al sia fratino Dai Lide kaj bofrato Lin Liyuan, kaj
tie vivis kelkajn monatojn. Tiam Ĉinio frontis al la 71-a UK venonta post
du jaroj. Por bonvenigi la nomitan UK, Huangshia Esp-Asocio funkciigis
intensivan kurson de Esp-a konversacio kaj mi instruis kiel kursgvidanto.
Ankaŭ Dai Liming partoprenis nian kurson. Gekursanoj vokis lin "Granda"
instruisto s-ro Dai, por diferencigi de lia fratino, kiun oni vokis "Malgranda"
instruistino Dai. Sed Dai Liming nomis sin ankaŭ kursano kaj li, intime
kun ĉiuj samkursanoj, kune lernis, kune preparis etan teatraĵon en Esp-o
por la ferma soleno de la staĝo, kaj kune faris sonbendojn. En tiuj tagoj
ni havis pli multajn kontaktojn.
Laŭ peto de Gemo, Dai Liming akceptis inviton doni paroladon en la Hubei-a
Normala Instituto, por propagandi al gestudentoj pri Esperanto. Li petis
ke mi donu, antaŭ lia prelego, al la aŭskultantoj mallongan enkondukon pri
li.
Sur la katedro staris negranda globuso, prenita el lia ĉiohava tornistro,
kiu servos kiel rekvizito, por montri "la hejmlokon de D-ro Zamenhof" tie.
Dank' al tiuj aktivadoj, mi havis pli multan kaj pli profundan konon pri
Dai Liming.Mi sciigis ke li naskiĝis en familio de intelektulo, ricevis
bonan edukon, kaj havis multajn ŝatokupojn.Ni ĉiuj estis profunde
impresitaj de lia entuziasmo, sereno, malkaŝemo kaj sincero, de liaj
talento kaj facila alirebleco.
* Ĉiam al novo
Dum la sinsekvaj pli ol 20 jaroj, mi havis multfoje ĝojajn revidojn
kun Dai Liming en preskaŭ ĉiuj gravaj kunvenoj de ĉina E-movado. Kaj
ĉiufoje mi rimarkis ke li havis novajn strebojn, novajn atingojn kaj
novajn fruktojn en scienca kaj teknika fakoj.
Dai Liming estis tia homo kun vigla energio, forta scivolemo kaj ampleksa
agadkampo. Li aktivas ne limigite nur pri Esperanto, nek nur pri lia
propra fako geologio.
En 1984, lia disertacio Nova Esploro pri la Ĝenerala Reguleco de Kemiaj
Elementoj kaj Ĝia Signifo en Tergloba Kemio publikiĝis en la 27-a
Universala Kongreso de Geologio, kaj estis traktita de ekspertoj kiel "kun
speciala merito".
En Pekino 1988, dum la 2-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj
Tekniko en Esperanto, Dai Liming eksponis al ni elektronikan tajpmaŝinon,
kiu kapablas trakti tekstojn kaj permesi senfinan korektadon dum redakto
same kiel hodiaŭa komputilo, vekis nian grandan scivolemon. Kvankam ni ne
povis aĉeti gxin pro la tro kara prezo, tamen ni ankaŭ pruntprenis de li
la tajpmaŝinon por duontaga uzo-ĝuo.
En Qingdao 1992, dum la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto, Dai Liming
eksponis al ni multmedian teknikon.
En Ŝanhajo 1996, dum la Unua Azia Kongreso de Esperanto, Dai Liming
eksponis teknikon de Interreto.
En Zhongshan kaj Conghua 1997, dum Esp-aj kunvenoj en la du urboj, Dai
Liming eksponis al ni longdistancan instruadon kaj vid-al-vidan
telefonadon per interreto.
En 1999 Dai Liming verkis la Deklaracion pri Lingva Rajto de Homaro, kiu
vekis atenton de la ĉina registaro.
En Yanji 2003, dum la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto, Dai Liming eksponis
pri la Globa Lingva Servilo.
En Pekino, marto 2004, Dai Liming disdonacis al ĉeestantoj de la prepara
kunveno de 89-a UK videodiskojn kaj sciencajn materialojn...
Objektoj, kiujn elektis Dai Liming por studo, ĉiam estis pli novaj ol
furoraj. Kiam la publiko ankoraŭ estas malklera pri tio, Dai Liming marŝis
jam sufiĉe malproksimen.
Tial, li ĉiam renovigis al ni vidkampon, samtempe ankaŭ nian miron kaj
admiron.
* Sur kovrilo de EPĈ
Dai Liming cxiam progresas kun la tempo. Tiel progresis ankaŭ liaj
titoloj en vizitkartoj: sinsekve aperis kaj specialisto, erudito,
profesoro, kaj mastro, direktoro, prezidanto de direkcio.
Lia plej nova titolo, kiun li sciigis al mi en 2003, estis ĉefo de la
direkcio de la akcia kompanio "Orienta Universitato-Urbo".
La kvin ideogramoj "Orienta Universitato-Urbo" estis presitaj okulfrape en
faksimilo de manskriboj far la tiama suvereno de Ĉinio. Poste mi hazarde
vidis progameron en Fokusa Intervjuo de CCTV, kiu vekis ĉe mi iom da
maltrankvilo pri li.
Feliĉe mi havis la ŝancon persone demandi al li en 2004, la jaro de 89-a
UK en Pekino. Li konstatis al ni, ke la suverena faksimilo ja estis lia
predo. Kaj ke tiu fiulo, kiun la Fokusa Intervjuo senmaskigis, ja estas
lia antagonisto.
Tio igis min pensi, ke eĉ al tia homo kia Dai Liming kun vasta amikiĝo
ankaŭ foj-refoje falis "neatenditaj malagrabloj".
Frapa ekzemplo: Kvankam kiel renoma kaj merithava propagandisto, semisto,
aktivulo kaj ĝisosta esp-isto en la cxina E-movado, en 1986 Dai Liming
tamen estis nuligita je rajto partopreni en la 71-a UK nur pro lia
membreco de Changchun-a Esp-Asocio anstataŭ de Jilin-provinca Esp-Asocio.
(Strange!)
Sed neniu antagonisto sukcesis malhelpi la distingigxon de Dai Liming.
Post nemultaj jaroj lia kolora foto jam aperis sur la unua kovrilo de El
Popola Ĉinio! Tiel Dai Liming fariĝis la dua ĉina esp-isto (la unua estis
Hujucz), kies foto okupis la tutan pagxon sur la kovrilo de EPĈ. Nun EPĈ
aperas nur en elektronika versio, sen papera kovrilo, sekve neniu alia
homo povus iĝi la tria post la rekordulo Dai Liming.
* Ĉinigo de himno la Espero
Dai Liming tre lertis je muziko. Li donis al ni tian impreson kvazaŭ
li scipovas ludi ĉiun muzikilon. Frue en Kunming 1984, kiam okazis la Unua
Ĉina Kongreso de Esperanto, Dai Liming ludis tie elektronikajn orgenon,
gitaron, pianogurdon amuzi nin.
Poste en Pekino 2004, kiam okazis la 89-a UK, Dai Liming persone gvidis
ĥoraĵon de himno la Espero sur la Granda Muro. Muziko ĉiam akompanis la
kolorricxan vivon de Dai Liming.
Kaj, miaopinie, la plej granda kontribuo, kiun Dai Liming faris tiuflanke,
estis lia ĉinigo de La Espero. Estis konate, ke inter traduko de poemo kaj
adapto por kanto ekzistas ne tute samaj postuloj. Esp-istoj, kiuj faris
ĉinigon de La Espero, superis 20 aŭ 30, sed preskaŭ ĉiuj iliaj tradukoj,
inkluzive tiun de Zhou Zuoren, ne taŭgas por kanti en la ĉina. Nur tiu
farita de Dai Liming akiris la plej bonan efikon kaj por deklami kaj por
kanti, kiel vere klasika verko.
* Personeco de Dai Liming
Dai Liming estas persono sincera, malkaŝema kaj kun individua
karaktero (ĉu fervora kaj singardema, kiel diris La Majstro en Analektoj
de Konfuceo. XIII.21 ?)
En universitato li studis geologion, kaj li kamplaboris en montara regiono
17 jarojn, tiel li kapablis elteni penadon. En la komenco de la 80-aj
jaroj de lasta jc., li kutime kunportis kun si tornistron el gudrotuko,
grandan kaj pezan, por uzo de geologia prospektorado, kun tiel multe da
Esp-aj libroj kvazaŭ de malgranda biblioteko.
Dai Liming ne nur kapablas elteni penadon, sed ankaŭ scipovas pagi
malavare.
Foje en somero 1984, kiam ni devis veturi de Pekino al Huairou-gubernio,
la plejparto de nia teamo aprobas por vagonaro kun malkara bileto, sed Dai
Liming senhezite elektis la plej karan veturadon per luksa Citron-aŭto,
motivigante sin ke li volas ĝui ankaŭ la veturilon same kiel la franca
prezidento Charles-de-Gaulle, kies nomo en ĉinaj ideogramoj ankaŭ havis
prononcon de familia nomo Dai!
De tiu anekdoto mi vidis la alian aspekton de Dai Liming kiel kavaliro
ignorema pri mono.
En momento nur se laŭ li necesa, li certe pagos senhezite, malavare.
Tion respegulis ankaŭ la fakto, ke ĉiuj Esp-revuoj aux materialoj kiujn li
presigis, certe estis en fajnaj paperoj, plaĉa komposto kaj kun allogaj
titoloj, entute esp-aĵo kolektinda !
Dai Liming estis homo libera de hejma kroĉado. Li ĉiam haste veturis al
diversaj lokoj, sen fiksaj adresoj kaj spuroj.
Sur la paĝoj de la Verda Lampiro en 80-aj jaroj de lasta jc. aperis du
foje anoncoj por serĉi Dai Liming.
La unua anonco publike demandis kien migris aŭ alvenis Dai Liming?
La dua anonco parodie uzis frazon "fratino larmante serĉas sian fraton" el
furora filmkanto Floreto kiel titolon (ĉar lia fratino Dai Lide neniel
povis kontakti kun li).
Tamen ĝuste tiu senhejma, senadresa kaj senspura migranto Dai Liming, foje
refoje, en minuto ekster ĉies atendo, aperis en la interkona vespero de
kunvenoj de ĉinaj esp-istoj, donante al ni suprizan ĝojon.
La 26-an de julio 2004, dum la 89-a UK, laŭ tagordo de la kongreso, ni
intence evitis la vesperan bankedon kun tro buĉa prezo de 400 juan-oj por
ĉiu kapo, mem kunvokis ĉinajn esp-istajn geamikojn kunmangxi en la pekina
restoracio Leona Pavilono.
Dai Liming subite aperis ĉe nia festeno, kaj li eĉ alvenigis ankaŭ s-anon
Vejdo, la ĉefredaktoro de Penseo.
Laŭ propono de Sceto, Guozhu funkciis kiel aĝprezidanto kaj ĉiuj
ĉeestantoj diru laŭvice po du bondezirojn: unu al Liyuan (por lia
60-jariĝo), kaj alia al nia E-movado (prosperon!).
Tiun vesperon ni dronis en tre amika etoso de "renkontiĝo rava kaj
drinkado brava" kaj ĉiuj ekstazis ĝisebrie.
Tamen mi ne povis antaŭscii ke tio estis mia lasta intervidiĝo kaj
kunfotiĝo kun Dai Liming.
Dai Liming estas homo kun vigla energio kaj brila talento.
Li emis oratori emocie kaj pasie, ĝis raŭkiĝo.
Li emis labori verve, senrezerve, ĝis elĉerpiĝo.
Lia multjara klopodado kaj strebado por Esperanto kutimigis nin senti ke
lia figuro troviĝas ĉiam kaj ĉie ĉe ni.
Eĉ en portempa disiĝo, ni kredas pri tre baldaŭa revido kun li.
De figuro de Dai Liming mi pretervole ekpensis pri multe da bonvirtaj
eminentuloj, kiuj heroe luktis por nacia liberigo, patruja riĝigo-
potencigo kaj popola feliĉo, spite al kara kosto per forigo de sia mono,
hejmo kaj vivo!
Tio estas nobla personeco. Nur kun tia personeco oni povas fari ion utilan.
Por esti vera Esp-isto, miaopinie, ankaŭ estas necese havi tian personecon.
S-ano Dai Liming ja posedas tian personecon.
Li ignoras ricxaĵon: for mono;
Li malhavas edzinon: for hejmo;
Li laboras sindoneme: for vivo.
Tia ja karakteriĝas Dai Liming!
* Mirinda figuro
Ni fariĝas malfeliĉaj, ke ni perdis lin. Ni estis feliĉaj, ĉar li iam
troviĝis inter nia vicaro. Tamen, Dai Liming neniam forlasos nin. Dai
Liming neniam forlasos nian karan E-movadon. De la vivo de Dai Liming mi
komprenis:
Esperanto ne nur estas lingvo. E-movado estas movado de bonvirtuloj kun
nobla idealo. La vivo de Esperanto ja troviĝas en tiuj eternaj vivoj, tial,
konsekvence, ĝi restas ĉiam verda, neniam velka.
Okaze de la Klaro kaj Helo en 2005, tago de funebro pri karaj forpasintoj
laŭ ĉina moro, nun mi humile dediĉas al Dai Liming rondelon:
Rimportreto de Dai Liming
(1940-2005)
Dai Liming---mirinda figuro
en ĉina esperantistaro,
ĉiam viglas por nova faro,
ĉie migras sen certa spuro,
Por movado jen sankta ĵuro,
ofer' de mon' kaj viv' sen ŝparo.
Dai Liming ¡ª mirinda figuro
en ĉina esperantistaro.
Penlaboro, hasta veturo,
miziko de gurd' kaj gitaro,
impone li per alta staro
gvidis hxoron sur Granda Muro.
Dai Liming ¡ª mirinda figuro!
¡¡ |