La kapo de Cikatrulo
Ebudano
Antaŭ pli ol dudek jaroj, al nia vilaĝo frekventis mezaĝa kastristo por
porkidoj. Laŭ la dialekto, li ne estis nia samprovincano. Oni ne sciis pri
liaj vera nomo kaj hejmloko. Ili do simple nomis lin Cikatrulo, ĉar
sennombraj kavetoj kovris lian tutan vizaĝon.
Kvankam ĉiuj la plenkreskuloj opiniis lin afabla kaj bonkora, tamen por
ni infanoj, precipe knabetoj, li estis multe pli timinda ol tigro. Kiam
nia petolemo ĉagrenis la plenkreskulojn, ili do timigis nin per tigroj aŭ
lupoj. Vidante tion ne tre helpa, ili do ekminacis per Cikatrulo, la
kastristo. Ĉiam ajn, tio povis teni nin kvietaj kaj obeemaj almenaŭ por
momento.
Ĉiufoje, kiam ni knabetoj vidis lin de tre malproksime, ni sinprokraste
forkuris aŭ kaŝis nin de io por ke li ne vidu nin. En la okazo, ke ni
estis tro proksima al li por forkuri aŭ kaŝiĝi, ni do forte premis nian
subventron per ambaŭ manoj kaj timeme sed ŝajne ameme vokis lin Avo kun
peto: "Avĉjo Cikatrulo, min ne kastru. Mi estas bona knabo." Tiam li ofte
milde palpis al ni la kapon kaj metis la alian manon en sian poŝon. Tio ja
estis timinda, kaj ni ofte estis tro timigita por forkuri aŭ ekplori. Sed
ne malofte, anstataŭ la tranĉilon, li elprenis por ni bombonojn. Tiam,
manĝante lian dolĉan bombonon, ni kontraŭvole vokis lin avo, kaj samtempe
fiksrigaridis lian mildan vizaĝon kun espero en la koro, ke li ne plu metu
sian manon en la poŝon.
Pri tio, la knabinetoj ja estis tre feliĉaj, ĉar ili havas nenion por
fortranĉi, kaj ili eĉ ofte sin defendis per proklamo, "Se vi malestus min,
mi diros al Avĉjo Cikatrulo, ke li kastru vin." Mi vere enviis la
knabinetojn, kaj ofte riproĉis mian panjon kun ploro, ke ŝi naskis min
knabo.
Tamen en iu periodo oni ne plu vidis la Cikatrulon. Oni eksopiris al li
kaj maltrankviliĝis vidante siajn porkidojn ne kastritajn. Iuj supozis, ke
li estis eskortita al sia hejmloko, dum la aliaj opiniis, ke io malbona
trafis lin. Baldaŭ alvenis timinda novaĵo, ke Cikatrulo estis murdita kaj
oni trovis lian kapon en la kampo de terpomo. Tio ege malĝojigis la
plenkreskulojn, ĉar en nia regiono estis neniu alia kastristo krom li,
tamen plezurigis nin knabetoj. En la komencaj kelkaj tagoj, kiam ni
renkontis unuj al la aliaj en la amiketa rondo, la unuaj vortoj ja estis,
"Ĉu vi scias, ke la Cikatrulo estas morta? Li ne plu venos kastri nin."
Tamen, la ĝojinda afero donis al ni pli da turmentiĝo. Pro la novaĵo, la
virinoj ne plu aŭdacis iri el la vilaĝo, kaj la plenkreskuloj ne plu
permesis nin ludi en fora loko aŭ malfrua vespero, timante, ke ni fariĝus
aliaj viktimoj de murdistoj.
Tiu maltrankviliga situacio daŭris pli ol unu jaron antaŭ ol la
Cikatrulo eksteratendite aperis en nian vilaĝon. Li tute ne murdiĝis, sed
nur estis fermita kelkan tempon por ke oni "fortranĉu lian voston*". Ho,
li eĉ havis voston! Sed kial ni ne rimarkis tion antaŭe? Ni ne povis
deteni nin de miro kaj scivolemo. Tio ja estas la afero, kiun mi
ekkomprenis nur post multaj jaroj.
Do kiel ekaperis la onidiro, ke lian kapon oni elterigis en la kampo?
Iom post iom mi trovis la originon de tio. La kaŭzo estas tre simpla, sed
iom surpriziga. En iu loko ne tre malproksime, oni sin okupis en elterigo
de terpomoj. Subite oni trovis terpomon grandan kiel bovlo. Iuj asertis
laŭte, ke tiu rara terpomo tre similas al la kapo de Cikatrulo. Dum ili
kolektiĝis ĉirkaŭ la eksterordinara terpomo rigardante kaj ŝercante, iu
preterpasanto hazarde kaptis fragmentojn de oniaj babiloj kaj supozis, ke
la Cikatrulo estis murdita. Jen kial la simpla sensencaĵo kaŭzis grandan
sensacion en nia regiono.
Pli ol dudek jaroj jam forpasis ĝis nun, tamen mi neniam forgesis pri la
Cikatrulo, kiu jam mortis delonge. La kialo estas tre simpla. En mia vivo
ne tre longa, ofte aperas tiaj aferoj, kian kaŭzis la kapo de Cikatrulo.
De tempo al tempo ankaŭ mi fariĝis inicianto aŭ viktimo de tio. Tio ofte
dronigis min en longtempa meditado. Kial oni nur emas sin kaĝigi en
sensencaj imagoj aŭ onidiroj, sed ne volas meti sin en esploro kaj
pripenso pri la vero?
----------------------------------------------------------------------------
*"Fortranĉi voston"
Iama politiko en Ĉinio, kiu malpermesas al oni sinprofitigi per
kromokupo, opiniante tion "la vosto de kapitalismo"
|