Plej Grava Afero
Ebudano
Post mia unua kaj lasta rendevuo proponita de mia amikino, neeltenebla
malĝojo ekokupis min. Enĉambriĝinte post mia hejmenreveno, mi mute ĵetis
min en la liton ignorante la ameman saluton de mia kara patrino. Ĉe la
renkontiĝo kun mia amikino, ŝi senpere esprimis sian korinklinon al mi. Mi
do kontraŭvole fordankis ŝin pretekstante, ke nun mi ankoraŭ ne volas ĝeni
mian kapon pri tia afero. Mi deziras nek edziĝi nek amatiĝi en la nuna
tempo. Pri la detala kaŭzo mi tenis mian buŝon ferma malgraŭ ŝia obstina
peto. Mi sugestis, ke ni estu ne geamantoj, sed nur ordinaraj geamikoj. Mi
ankaŭ esprimis mian proponon, ke ŝi sin turni al iu alia kaj kun tiu fondu
feliĉan familion. Tiel kondutis mi tute kontraŭ mia volo. Verdire, ni jam
geamikiĝis multajn jarojn ekde kiam mi instruis anglan lingvon. En la
konstanta kontakto kaj interhelpo ŝi jam konkeris mian koron. Tamen mi ne
povis ami ŝin, timante, ke ŝi suferos post nia eventuala geedziĝo. Pro la
neeldireble malbeninda situacio mi ankoraŭ ne devas revi pri la edziĝo.
Antaŭ tiu ĉi renkontiĝo ĉion malagrablan kaŝis la ŝajno, ke mi estas tia,
kiaj estas la ordinaraj, tamen tiu neatendita forŝiro de la falsa ŝajno
puŝis min multe pli profunden en la malĝoja abismo.
Ĝuste kiam mi kuŝante priploris mian malican sorton, mia patrino tenere
vokis min. Venis amiko, ŝuldato de mia patro, por forpreni cent
kilogramojn da greno. Mia patro ŝuldis de li cent juanojn kaj donacos tion
kiel dankaĵon. Pri ĉio ĉi tia mi neniel plu surpriziĝis, ĉar ofte tiel
kondutis plej parte de liaj estimataj ŝuldatoj. Mi do indiferente pesis la
grenon kaj metis la grensakojn sur lian ĉarumon. Ĉe lia afabla adiaŭo, mi
revenis en mian ĉambron senvorte.
Post tio, mi deove okupis mian kuŝejon. Mi ne sciis, post kiom longe,
min vekis ekfrapo de pordfolio kontraŭ muro. Mia patro revenis kaj piede
malfermis la pordon. "Ho, vi revenis. Jen varma akvo por lavi al vi la
vizaĝon." Milda voĉo de mia patrino. "Kaj hodiaŭ venis Maljuna Li. Li
forprenis la grenon."
"Jes, mi jam sciis," fridaj vortoj elflugis tra la lipoj de mia patro. "Ankaŭ
mi promesis al Maljuna Wu (Ŭ), ke ni vendos al li la plej grandan arbon en
nia korto kontraŭ kvindek juanoj. Eble li venos por dehaki ĝin en la
sekvanta semajno."
"Kiom? Kvindej juanoj? Lastmonate oni volis aĉeti ĝin kontraŭ cent
sesdek juanoj, sed vi rifuzis opiniante, ke lia oferata sumo estas ankoraŭ
tro malalta. Ĉu vi forgesis?"
"Ne. Tion mi memoras. Sed vi scias, ke ni ŝuldas tricent juanojn al li.
Li estas tre bonkora, dirante, ke ni ne hastu por redoni ĝin. Ni ja devas
danki lin." Anstataŭ redoni, mia patro sciis nur danki, danki kaj dankaĉi!
Post momento, mia patrino ekparolis, "Hodiaŭ venis vendisto de vinagro.
Ne havante monon, mi do ŝanĝis kvin kilogramojn da vinagro per du
kilogramoj da maizo."
"Kio? Ĉu vi eklernis malŝpari vidante, ke al ni jam ne plu mankas la
greno ĉijare? Sen vinagro oni ankaŭ povas manĝi!" Eble la informo de mia
patrino ŝokis lin, ke li ekblekis.
"Kio? Kiel ŝparema vi estas! Ni ŝparas, ŝparadas de jaroj. Kiom ni
havigis al ni per ŝparado? Neniom krom ŝuldon kaj dankon senĉesajn!"
Rebutis mia patrino. Strange, ŝi kuraĝiĝis ekde kiam oni ja ne sciis.
"Haj--" anstataŭ sia kutima furioziĝo, mia patro elspiris longan
suspiron kvazaŭ trapikita balono.
Mi kuŝis senmove kun pretendo, ke mi endormiĝis. Sed mi neniel povis
elteni kaj malhelpi la aŭdon de miaj oreloj. Kiel bone estus, se mi
surdiĝus nenio-aŭdeble! Mi ja bone komprenis, kial li vespiris. Kvazaŭ
nemovebla montego, la neniam likvidebla ŝuldo peze premis lin kaj ankaŭ
ĉiujn aliajn en nia familio. Foje, dum li estis iom pli bonhumora, mi
aludis al li ŝerce: "Laŭ mia memoro, vi ekŝuldis en mia infanaĝo." Sed
tamen, li respondis konfese, "Ne, malprave. Mi ekŝuldis ekde mia propra
infanaĝo." Kvankam ĉiuj miaj familianoj laboradis diligente kaj elspezis
ŝpareme, tamen ĝis nun mi ankaŭ ne sukcesis en elliberiĝo el niaj ŝuldoj.
En la mondo ĉiuj ja estas tro bonkoraj kontraŭ la monprunta peto de mia
patro. Mi supozis, ke la kaŭzo kuŝas en tio, ke estas multe pli profitdone
prunti monon al mia patro ol deponi en bankoj.
Dum miaj penseroj vagadis sencele kaj nehaltigeble, kontraŭ mia volo,
murmurado de mia patro kaj klakado de abako rompis la mortan silenton."...
kaj du cent... kaj tricent..." Diable! Kiam li fermos sian buŝaĉon! "...kaj...kaj...kvinmil
kvarcent dudek! Sume kvinmil kvarcent kaj dudek juanojn ni ankoraŭ ŝuldas.
Ankoraŭ tiel multe!" Vespiris mia patro.
Momenton poste, susurado anstataŭigis lian veadon. Evidente li metis la
kontlibron kaj abakon en sian antaŭan lokon.
Forpasis longa tempo antaŭ ol li ekfrapetis je mia kruro. "Filĉjo, ĉu vi
dormas?" Post mia neado, li daŭrigis, "Mi aŭdis, ke vi rendevuis kun
knabino. Ĉu vere?" Damninde, kiel li informiĝis pri tio!" Mi pensis en mi.
"Kiel vi informiĝis pri tio?" mi demandis.
"Kiel? Tian ĝojindan aferon vi povas kaŝi de mi?" Li ĝojplene respondis,
"Filĉjo, verdire, tio tre plezurigis min. Kaj mi ankaŭ volas scii, kia
estas ŝia sinteno. Se ŝi konsentas edziniĝi al nia familio, ne
maltrankviliĝu pri la elspezo. Via Onklo Li, mia amiko, jam promesis
prunti al mi du mil juanojn por via edziĝo. La alia mankantan sumon mi
povas prunti de aliaj. Tio mi ja diris al vi multfoje delonge. Eĉ se ŝi ne
konsentas, tio ne gravas. Maljuna Zhao diris, ke lia solfilino ankoraŭ
atendas post vi senprudenta rifuzo. Se vi konsentas, li promesis postuli
malpli ol la aliaj. Mi opinias, ke lia filino ankaŭ estas taŭga. En niaj
ĉirkaŭaj vilaĝoj, ĉu vi povas trovi la pli diligentan kaj pli plaĉan? Ĉu
vi forgesas la onidiron 'Virino senklerita, virino virta?' Kio estas via
opinio pri tio?... Diru, kial vi ne malfermas vian buŝon? Vi ankoraŭ
maltrankviliĝas pri nia ŝuldo kaj la elspezo? Ne necesas. Ne zorgu pri tio.
Mi ĵuris al vi, ke mi povos redoni ĉiujn ŝuldojn en miaj lastaj jaroj. Nun
kvankam mi aĝas iom pli ol ses dek jarojn, mi ja estas sana kaj forta, kaj
mi povos almenaŭ labori daŭre dek jarojn. Mi certe ne postrestos la ŝuldon
al vi. Kaj vi tute ne bezonas maltrankviliĝi pri la monsumo...Vi jam aĝas
28 jarojn, kaj vi scias klare, por viro dum sia tuta vivo la plej gravaj
aferoj estas preni edzinon kaj konstrui domon. Se vi edziĝus, la domo ja
estas nenio. Vi devs fondi vian familieton por ne malhonori niajn
prapatrojn. Tio vere mordas nian koron, ke vi plurfoje fordankis la
proponojn de svastinoj kaj eĉ de la knabinoj mem pro via stulta obstineco
kaj zorgo pri nia ŝuldo. Tio vere mordis mian koron. Filĉjo, ĉu vi scias
kion mi deziras nun? Mi vere envias tiujn, kiuj povas luli sian nepeton en
la sino. Mi vere deziras vidi propraokule mian idetaron antaŭ ol mi eterne
fermos miajn okulojn. Filĉjo, mia kara, estu obeema. Promesu do, vi
plenumu la gravan aferon. Se vi jesas, mi kontentiĝos eĉ se mi oferos mian
maljunan vivon. Bona filĉjo, diru jeson!"
Ne plu povante elteni la enuigan petadon, mi subite eksidis kaj
respondis krude kun firma decido, "Paĉjo, mi promesu al vi, ke mi certe
plenumos la plej gravan aferon. Ne plu zorgu pri tio!" Diable, eĉ mi mem
konfuziĝis pri la signifo de mia "plej grava afero".
"Ho! bona filĉjo, obeema filĉjo! Mi vere ĝojas, ke vi konsentas finfine.
Via antaŭa obstino vere donis al mi grandan malĝojon. Sed, bone, bone,
bonege! Hahaha..."sekaj ridsonoj elŝprucis el la sendenta kaverno de lia
ŝrumpa vizaĝo. Ha, li ankaŭ scipovis ridi! Kvankam pli orelpika ol
orelplaĉa, tamen tio ja estis la unuafojo en mia memoro, ke li faras ridon!
(Prove verkita en decembro, 1988)
|