Mao Zifu

Belartaj Konkursoj de UEA 1995: Poezio! Nova Talento

Fendo

la suno en rivero super kranio mia, floroj

     floras aeron ne en teron.

sub mi edzino, nano mi multe pli altas ol gefiloj !

     kvankam gigantaj, ĉiaj beboj

pensado antaŭ peidlevo, kaj manoj kiel normpendoloj

     stelar' eklipsa en la koro,

brila la okulparo glime foliojn larmo flegas brizo;

     elspiro en la ventro ludu

tranĉilojn. se vi ŝatus, kaj eĉ forprenu kapon de mi, se vi

     volus nebul' kaj nub' pesiĝas

sur konscienco iam tigro nutras per sia lakto homon

     kaj milvo kokon mol-ventumas

mi reciproku viajn dornojn per florpetaloj vi diŝaku

     arbaron ĉirkaŭ mi kaj baku

min harde fasti por sep tagoj spiriton ja purigas, trampi

     tra landoj kolorumas vivon

remaĉi kalendarojn, pensi kiel do "saĝa nomo naĝas"

     infanoj, ne mortigu merlon

se ĝi ne vin ofendas, nek la umbilikon blovu, tiu

     estis malpura. kiom da jaroj

fajro el ŝton-kun-ŝtono daŭrus? edzino sur mi, geprafiloj

     ignoras miajn versojn: polpo

estas florfask'! ĝi en aero? la sun' nur kreitaĵo ! lampo.

 

                  La Tuta Vivo

ka la pordo streta! delico ! ĉiam? !igas

unuojn renkontiĝi, destine aŭ hazarde.

lummanka tub'dedala de tremo saturiĝas.

krudaĵoj, hat', ĉifonoj jen tri mil jarojn, ho ve,

toleri pacienci. de l' akvo al la tero

eskapi? for eskapi?!klopodi spite, peni,

strebi celante nulon. ne tiru man' trudema!

ĉe ekverdiĝo alvenas flavo,

suno rompiĝas de glacipluvo.

sonĝ' ne komencas, okuloj faŭkas.

sekundan daŭron ! sablo el ŝtono,

plor' ĝis plorigo, ĝojo funebro.

lulilo tombo. is as os, se us

horloĝo ĉesi! stele' ne starus!!

ĉe okuloj nebuleco larmoj kaj ulcero.

en oreloj muŝmurmuroj puso tranĉilaĉo.

ĉirkaŭ nazo bestfetoro vermoj grip' protea.

lange musko erikejo ! glav' nur al palatoj?

eĉ hararo dolorigas kaj ungoj kaj vestoj.

ebla amo tute nec'?jes! nu el ĝi oni

faras peston atombomban por si mem, por aliaj

pestoj, afero rata. armiloj, se ne estus

fero! inundo fajro malsato, ho fatalo!

la morton trovas feto utere de senmorton,

kutimo politiko kaj religio moro.

leviĝas en vakuo tajfuno? ludas patron

infanoj: spermo estas nazmuko. sur vaporo

planedon esploremuloj konstruas kiel cindrujon...

 

            Reen al Katalogo