|
ˇˇ Mao Zifu Penseroj post vojaĝo en hirosima en la gvidlibro pri la urbo de monumentoj
mi scias, hirosima ne sodomo estas. kaj la atombombitoj plejpartege ne la morton meritis. ho ve, kiuj pekis tamen ne tiuj pagas. sed propekaj l' kaproj vane suferis. kondolencon ili indas. mutu, kapkline ni ne nure ĉe l' memorigaĵoj sed tamen en la fundo de la kor'. sincere.
mi ne komprenas, nunaj militisememuloj funebron faris ree pri l' tiamaj ĝuste kiam mi sukokiĝis de la funga nuho kiu la libron plumbas. kaj mi ne komprenas kial do oni mal ja jesis cenotafi ene de l' paca park' por viktimoj l' koreaj. ankoraŭ l' paca-parkon kovras sama l' nubo! ankoraŭ multaj fermas sian okulparon al la masakr' en nanjing, al la dissekcado kaj gasa, hakteria eksperimentado en la nordoriento sur vivantoj, al la ŝutad' de pest' en changde... facilimageble, se ili atombomhojn havus, se imperiestrus ili, do kia iĝus mondo nia!!! vane por ili la spiritoj sub la nubo funga ektrovis tian morton. pro ilia vanto! lˇŻanimoj elizeon trovis. tie suferon? ĉe ili devu voki militojn rabiajn tiuj memorigaĵoj, kaj la nub' la mondon regadu. ne komprenas mi! neniel!! ĉu vi, japanaj popolanoj!?
ˇ°kiu ajn la okulojn fermas al la into tiu al l' anto estas blinda.ˇ± jam rimarkis la prezident' iama, richard von weizsäcker, germana; knab' kun HIV japana ryuhei kuraĝas skribi, diri: ˇ°ni ne devu fermi niajn okulojn al la into. se ni fari, la sama tragedi' okazos ree.ˇ± jes ˇ°pacon al viaj cindroj, ĉar la kulpon ni neniel ripetas!ˇ± 1996.09.18 el Riveroj 15, feb. 1997
|