Mao Zifu

Allogo

Granda majstro Hai pleje majstras per ĉi-gong1 en la kuracado de malsanoj ordinare nekuraceblaj ... Kun ega kulto kaj ne eta espero mi, suferanto de paralizo, alvenis al la fama hospitalo de majstro Hai, kiu estis sub la ĉi-gong-a Instituto de Z-provinco, irinte buse 4 horojn, trajne 23 horojn kaj taksie 20 minutojn. Eltaksiiĝante, ufis mia patrino 60-jara kaj mi.

Tuj poste, Panjo ekploris. La hospitalo estis nur 7 ĉambroj sur la dua kaj tria etaĝoj, luprerutaj el kliniko por infanoj. Lifto mankis.

Estas ne grave, mi pensis. Nun mi per aliaj kuŝante ascendas, tuje mi mem kurante descendos. Panjo, ne estu alarmisto.

Mi estis metita en kunvenĉambron sur la dua etaĝo. En la ĉambro kun areo de 20 kvadrataj metroj jam loĝis pli ol 10 pacientoj kaj flegantoj. Viroj kaj virinoi, olduloj kaj infanoj. Tio estis ne malkomforta al mi: la vetero en tiu aŭtunmezo similis al printempo kaj apenaŭaj estis nebonodoroj. Atendo. Kalkulante muŝojn, mi forsonĝis 6 tagnoktojn. Majstro Hai venas apud min. La magia fingro min celas. Mi eksaltas. Riverencinte mi kuras for per miaj lertaj kruroj. Min postkuras flegistino kun bukedo da floroj en sia mano. Pro ĝojo Panjo ploras. Eksamikoj nun ovacias. Ankaŭ eksamatino etendas siajn brakojn al mi. Kaj ĵurnalistoj kaj gazetistoj ... Intertempe anstataŭ la majstro du ĉigong-doktoroj laŭvice kuracadis tiujn malsanulojn, kiuj venis antaŭ mi. Unu el ili, suferanta paralizon je la malsupra parto de la korpo, povis bone telepatii doktoran mesaĝon. Kiam doktoro faris blankan magion (ne sorĉaĉon) en la teretaĝo for de liaj okuloj kaj oreloj, lia kapo ŝanceliĝis, liaj brakoj takte svingis sin, kaj liaj pugnoj brue batis la liton de tempo al tempo ... spektamaso gapis malfermante sian buŝon. Ankaŭ mi.. Sed Panjo restis ne tre ĝoja; sub telesenso moveblaj estas ĉiuj partoj ! krom la malsupra.

Kiom da tagoj li estis en tiu ĉi kuracado? ! demandis al la maljunulo ĉiam kuŝanta pro reŭmatismo Panjo.

Tri monatojn, ! respondis la oldulo. kvazaŭ rikane.

Kial li ankoraŭ ne povas restari?

Al majstro Hai mankas tempo kuraci lin.

Kiomajn tempojn vi kuŝis ĉi-tie?

Pli ol unu jaron.

La Majstro ne havas tempon ...

Mi vidis lin kelkfoje. ! la oldulo sin turnis.

Larmoj ŝtele verŝiĝis el Panjaj okuloj obskuraj. Estu pacienca, Panjo, eble mia vico ... mi intencis konsoli, kiam leviĝis hurao.

En la sepa tago, antaŭ mi elkrepuskiĝis mia majstro, akompanata de la du doktoroj.

Mi fariĝis ekster mi de la neatendita favoro. Sereno ekpulsis sur la vizaĝo de Panjo. Kaj en la humila ĉambro regis aŭreolo. Aero bolis.

En la daŭro de duonjaro la majstro ne vidis nin, provincajn anserojn, dum 1i aranĝas aŭdiencon ĉe lia atingo por li, studento. ! Aŭdiĝis subdiro.

Mi legis viajn antecedentojn, ! ŝvebis voĉo sankta de majstro Hai. La sonĝa spektaklo reflagris en mia kapo. Varma sangofluo ekformikis en la kruroj, ha! vera magio. ! Zhang, por tempo vi prenas la taskon kuraci lin prove, ! majstro Hai diris al unu el la du doktoroj. ! poste mi ... ! Poste! Apenaŭ mi estis en mi, nia mesio vente malaperis. Panjo volis plori. La sekvantajn tagojn mi drivis en nubo. La majstro ne aperis per siaj karno kaj ostoj, kaj pluvis. Poste? POSTE signifas kelkajn semajnojn aŭ monatojn? Feo Hai min traktus privilegie, aŭ pro tio, ke mi estas studento, aŭ pro tio, ke en li vokiĝus kompato al mia malfeliĉo je nur 22-jaraĝo. Nepre. Mi min mem konsolis. Fine, nia majstro revenis! Ĉe la pordo lin bonvenigis brutaj mi kaj Panjo kun stako da ridoj sur la vangoj. Reciproke al ni, per siaj okuloj kaj buŝo li dolĉe ridetis, alparolante korkarese: ! Mi studis viajn antecedentojn...

Ekscintilis nimboj antaŭ miaj okuloj. Kaj tiam lia mano direktiĝis al mi. Refoje mi falis en la sonĝon. Flamo flagris en la okuloj de Panjo.

Ni estas esplorantaj... ! Zhang aldonis.

Magio! Mi elvekiĝis el la vizio. Majstro Hai preterpasis min kaj aliris al novvena mezaĝulo, kiu aspektis pli nobela. Jes ja, konscienca estas ago de famulego.

Ankoraŭ monatojn. Ofte ĉe nia ĉambro okazis, ke iuj forlasis kaj iuj alvenis. Nia majstro triafoje min vizitis. ! Ni esploris viajn antecedentojn, ! li rimarkis rave. ! Ĉi-foje ... ! Mi svenus fola. Ĉi-foje kia mirindaĵo okazas al mi! Nu, lia montra fingro min trafis... ! Ĉi-foje vi transloĝiĝu sur la trian etaĝon.

Tondro el serena ĉielo! Jen mia vico! Al separeo2 por ĝui la gracan trakton. For de la sufoka malbonodoro en la fuŝa ĉambro. Aĥa, aŭtoritata persono ne agas senpripense. Panjo reploris, ellasante sian ĝojon. Enviaj rigardoj min kovris. Kaj en la okuloj de la majstro legeblis ia aludo, ĉu ne?

Separee mi muntis la sonĝon tage-nokte. La doktoro nomata Zhang daŭrigis la ordinaran kuracadon al mi. Li kaj mi fariĝis intimaj amikoj post kelkaj tagoj. Iutage ni interparolis pri Hai, li min informis pretervole.

Iam Hai (hazarde?) sanigis infan-paralizulon kaj fariĝis Majstro. Sekve tiu ĉi fama hospitalo fondiĝis, kiu konsistis el direktoro ! nia majstro, unu sekretario, unu estro de organizo, du internkuracistoj, tri purigistoj, kvar kuiristoj, kaj la du ĉi-gong-doktoroj ! portempaj. Tago post tago. Monato. Ne ektoplasmis Hai longatempe. Mia pacienco ne plu povis persisti. Mi demandis al Zhang, kiam Hai ree reavataros, li diris, ke Hai mem eniris en hospitalon pro piedtordo. Deprimiĝis mi kiel balono trafas pinglon. Kaj la maijunulo ĉiam-kuŝanta sciigis al mi per sia fleganto, ke li ĉi-tie rezidas je ŝtataj kostoj por forpeli izolecon, kaj la telepatiiva sidis psikozulejon ĉe la alveno de la Printempa Festo.

Proksimume duonjara ripozterapio estis netenebla por Panjo pli ol por mi. Kiel severa estis la vintro!

Mi kuŝante kiel antaŭe descendis ĝis la elirejo de la kliniko, kiam neĝflokoj sin ĵetis al mia vizaĝo kaj al Panja koro ...

 

1 Ĉi-gong, aŭ ĉigongo, estas unu el la tradiciaj ĉinaj sanig- kaj kurac-metodoj. Per ekzercado de ĉigong, ordinaruloj povas longviviĝi, korpofortiĝi kaj preventi malsanojn, kaj spertaj ĉigonistoi (ne falsaj ĉi-gonaj kuracistoj) povas kuraci multajn malsanojn. Vere mirakle!

2 separeo:unulita ĉambro

 

            Reen al Katalogo