|
Mao Zifu Vojo Kurba Dum infanago, ĉio ĉirkaŭa min pritentis Printempaj floroj sorĉaj, neĝflokoj ŝvebaj vintraj, Someraj birdoj trilaj, aŭtunaj ventoj cindraj, Impreso plej profunda ! sed ja la voj' serpentis. La voj' kondukis tuje al monto la malgranda, Kie mi ofte ĝoje ascendis kun la buboj, Por vidi la vastaĵon, en scivolemaj duboj. Vidiĝis, tamen, ĉiam rivero la meandra. Poste l' rivero gvidis naivan min perpleksan Pri la natur' , lernejon eniri, kaj juniĝi. Mi tie ekkomprenis, ke povas ni homiĝi En tia maniero ni iras vojon fleksan. Ĉe la estiĝ' de nia animo la plej frua, Ĝis hor' al transa mondo ! ekpasis ni zigzage, Antaŭ eterna kuŝo mi piedlevas svage ! Neniam ne baraktas sur nia voj' sinua. Vastspace steloj iras, por eterno perfekta Moviĝas ili ĉiam laŭ kurba la orbito. Riveroj fluas tere, sen eta intermito, For fina la rezulto, per vojirad' malrekta. El stratoj labirintaj konsistas l' ento urba. Araneaĵaj padoj enretas la kamparon. Por ni ne eblas iom forlasi zigzagaron. Bezonas ni iradi. Vivvojo estas kurba. el La Mondo n-ro 99, 6/1991
|