Mao Zifu

                     Nokto Semajnfine

 

steloj cinabraj

sur arboj ! kandelabroj

silento makabra

 

unu mi sabras

en kapo krabrojn

 

sur akvo raidante

ĉasas fajran tajdon

 

grajno

da mongajno

ajnulino

kaj vino fajna

 

hejmen subtrajne

kune kun Ezra Pound

 

ŝajne

edzino kuŝas kun Pajno

                     

                         el Fonto n-ro 172 (aprilo 1995)

 

            Reen al Katalogo