Zhuang Qixiong
 

Donu Kvitancon al Mi!

                               

En la bankedo direktoro Z plenigis stomakon per biero. Li sentis sin vere suferanta, kaj nesufereble ekstaris kaj diris al aliaj, “Mi tuj revenos post pisado.” Apenaŭ li finis tiujn vortojn, li rapideme kuris al publika necesejo ekster la restorario. Tiumomente longe detenante sin de urinado, liaj subuloj S, K kaj M interrigardis kaj ankaŭ hastis al necesejo.

 Ĝi estas nove konstruita ĉijare, kaj ankoraŭ aspektis iom impone. Ĝuste kiam direktoro Z enkuris, la pagkolektisto retenis lin ĉe la pordo, kriante, “Ne hastu! Pagu unue!”. La direktoro enŝovis sian manon en pantalonpoŝon kaj fingrumis longan tempon, sed elprenis nur moneron de dek fenoj. La pagkolektisto aldonis, “Dudek fenoj por ĉiu.” S-ro Z ruĝiĝis de embaraso. Feliĉe liaj tri subuloj  atingis ĝuste tiam. S, ĉe la kapo de la triopo, tuj lin elturnigis per la vortoj: “Unue vi eniru. Mi pagos por vi.”. Kun dankemo, Z ĵetis rigardon al S kaj rekte enkuris en la necesejon. S elpoĝigis bankbileton de du jŭanoj kaj krude ĝin metis en la manon de la pagkolektisto. “Ĝin tenu. Ni kalkulu la pagon post kiam mi eliros.” Tiuj tri tuj eniris la necesejon. Post pisado, S lasis aliajn tri foriri kaj li mem restigis sin por kalkuli la pagon.

 La pagkolektisto kalkulis, “Dudek fenoj por ĉiu. Kvar faras entute okdek fenojn. Mi donas al vi apunton de 1.2 jŭanoj.” Kapjesante, S tamen ne volis akcepti la monon. Li ordonis, “Donu kvitancon al mi!” La pagkolektisto dubeme demandis, “Ĉu necesas la kvitanco por la pago de pisado?” “Kompreneble. Nu, mi devas peti repagon por mia elspezo je pisado, ĉu ne? Mi bezonas atestilon. Pisado ankaŭ estas parto de nia laboro,” S tiris sian voĉon.

  La pagkolektisto maltrankviliĝis. “Via gvidanta moŝto, ne ĝenu min. Mi kalkulu laŭ favora prezo, se vi ne postulas kvitancon! Dek fenoj por ĉiu, ĉu bone?” S tamen skuis sian kapon, dirante, “Mi ne bezonas vian favoran prezon! Necesas, ke mi devas plendi al via gvidanto. Vi nek klare indikas la prezon nek provizas kvitancon. Kia fuŝa situacio ĉi tie! Plibonigu vian regularon kiel eble plej rapide, alie mi petos koncernatan departementon kontroli viajn mankojn en via laboro!” Lia konduto serioziĝis.

  Finfine, la bankbileto de du jŭanoj devone revenis en la poŝon de s-ro S.

                 

            Reen al Katalogo