MAO ZIFU

Filozofio kaj realo
 

                       Pordo

      nenio estas pordo.
      tra ĝi povas pasi ĉio
      forma aŭ senforma.
      kaj kia poz' ne gravas —
      stara aŭ rampa.
      pordo estas ĉio.
      nenio trans ĝin povas pasi,
      nek forma nek senforma.
      pordoj simbolo nuras
      sur solida muro.
      eĉ tiel, ĉiam kun seruro.
      sen seruro pordoj estas fenestroj.

                       Akvo kaj aero

      nebulo
      el akvo
      drivas tra sur aero.
      nuboj
      de akveroj
      super aero flosas.
      aero ventiĝas.
      akvoj sin interbatalas
      per sango kaj larmoj de aero.
      akvoj sub aero
      fluas infre inferen.
      aero estas aero.

                         Aritmetiko

      se ne estus la serpento.
      se ne la arbo.
      se unu ne iĝus du.
      gravito el du.
      du en gravito.
      du unuiĝemas.
      se ne estus unu,
      la du ne troviĝus.
      se la du sin disigas,
      la unu nulas.
      aritmetikon la infanan
      ne komprenas plenkreskuloj.

                        Krepuske

      krepuske
      ĉe fenestro
      inter pozitiv' kaj negativo
      nulo pulsas tra fluidoj.
      montaro elmergiĝas.
      folioj sinetende
      aŭ male estas sub okuloj.
      vivo kaj morto
      laŭas sur eterno.
      flugaj naĝaj
      rampaj kuraj.
      en mia buŝo
      kaj mi el en tero
      uf

                       Por kio

      frukto for de arbo
      por manĝati.
      fiŝo el akvo
      por pecigati.
      vi for de mi
      por kio?
      la manoj apenaŭ premitaj
      disas palpebrume.
      semo for de trunko
      por nova vivo.
      fiŝo el akvo
      por eviti sufokiĝon.
      vi
      for
      de
      mi
      por kio?
      hardi niajn plumojn!?

       

               el El Popola Ĉinio,3/1998

                 

            Reen al Katalogo