|
¡¡ MAO ZIFU Sorĉaj okulvitroj sorĉaj okulvitroj ja svenigas oni el okulgloboj faras tankojn. mi ne kredas, pafilo sekuriga ja postulas sangan nutradon. mi ne... homo kaj birdo ja koitas. sendube okulvitroj estas sorĉaj! ne povas ¡ª ĉiam griza la ĉielo! etaĝdomo nepre konstruiĝas sur ostoj, mi ne kredas, eskalo por grimpi domen eskaladas bagatelojn. sorĉaj la okulvitroj. kiel estingi fajron sangmare?! mi ne kredas, sin mortigas satano salte de sur domo sia. kiu kredas, rido venas de blindeco? blinda surda ne estu plantulo! planto havas siajn sensojn, mi ja kredas, . .. muta. ilustrita de Mao Zifu ¡¡ el Fonto 194, feb-1997
|