|
กก MAO ZIFU Vino suno aŭ luno grimacas ekster fenestro. vento kun sablo sendas folion skeleton en ĉelon; eble jam vintro. sed tra korpo cirkulas ardo, spite al nudeco. koro naĝas nuda en botelo, restante neinfektita. kvankam ne mankas ratoj kaj nek pokas skaraboj. vino tordas tempon. en la ĉelo ĉiam majo. vivaĵoj aktivas tutan jaron, ankaŭ mia cerbo for de vintrodormo. kia ebriiga muzo! vino transformas spacon. mi vojaĝas inter mondoj cisa kaj transa. diurne, cisa mi kun transa edzino kuŝas, dank' al vino. mikse naskiĝlokaj idoj niaj do nomatu XO unua, dua ...
กก ilustrita de Mao Zifu กก el Fonto 194, feb-1997
|