กก

   MAO ZIFU

Progresemo

forpasis la tempo

ke azeno portis homon tra kamparo.

nun homo portas

azenon tra urbego.

 

pereis krako el klakiloj

de l' grizulo. nek aŭdiĝas iakrioj.

anstataŭe krako el orfundoj

de koloruloj regas inter nubskrapuloj,

kun akompano de hupoj, kornoj.

sur stratoj ne vidiĝas plu

vomigaj fekaĵoj kaj la kvina-kruro.

parfumo kaj ebria fumo

vizitas diurnon.

modernaj ulinoj sub trumpeto

prezentas sian virgon.

kia aperitivo por uloj!

 

 

neniam pereos la virto;

himeno rekreeblas de civilizantoj.

kaj homo manipulas azenan oestron.

กก

                                                ilustrita de Mao Zifu

กก

           el Fonto 194, feb-1997

                 

            Reen al Katalogo