|
¡¡ MAO ZIFU Fosilio dealte budho rigardadas ¡ª firmas nur pagodo ĉiam. oestraj malabstinaj uloj finfine trafas rezignacion, eĉ se l¡¯ avara kapo sur alloga brusto de tentino. vole nevole stoikas ĝainas ili. tempo fridigas la eruptojn, graso fariĝas kalcio. strbo ne persistas plu. en ŝtono loĝas bildoj ravaj, atendas posteulan studon.
sed ja ¡ª ne lernu, ne imitu! nia amo estas ludo, ludaĉo inter karnoj. tion povas atesti budho. tiel nomata transcendec¡¯, frateco... pruviĝas primaver¡¯ pentrita sur folio falema, vivaro estas produktaĵo el sibarito. tamen regas rezignaci¡¯, krom fari amon, fabrikadi, ho, estas tede! nin pardonu, budho, spite al la nimbo, inundas masoĥism¡¯, sadismo, kaj ekshibicio profitigas. juneco daŭras sur mamegoj. ne riproĉu nin perversiaj. graso fariĝos kalcio, ĉiam durstaras nur pagodo. iam ni strebis.
kaj l¡¯ kruc¡¯ ne apartenas al ni, sed al la antikva judo. volupto ne divideblas agape.
ilustrita de Mao Zifu ¡¡ el Fonto 194, feb-1997
|