|
กก MAO ZIFU La arbo staras la arbo staras ĉe erebo, ĝuas muzikon hun radio kaj son'. duflanke de papero sin honoras respektive tago kaj nokto, nuba serena. konsento troviĝas ankoraŭ: fero kaj ligno kungrefteblas. morto, fea vivo. doloro kaj humilo estas afero de l' folioj.
la arbo staras ĉe erebo, kun rekta korpo. kurbema lumo tentas deziregojn, magiaj tonoj konsciencon lulas. la arbo kastrita staras stoika, surda pro narkotaĵoj. forprenu ĉion krom stareco. ŝlemilo neniam ribelas. la arbo staras ĉe erebo, atendas alistelanojn.
กก ilustrita de Mao Zifu กก el Fonto 194, feb-1997
|