|
¡¡ Mao Zifu Racia ribelado simbolon bruligu por gela korpo kaj la simbol' stampiĝas sur volframan koron.
dorsen al la sankto ¡ª nek profanado nek herezo: buda' nenie ne sin trovas. la celo sur la globo estas atingebla per ne nur unu vojo.
prefere salti kun radia vido en la puton sekan ol postkuri blinde lumulon sur la spur' rutina. delektas ekspluat' organojn. eĉ se nenion gajnigas. sciu. estas specoj de la vivaĵo: por akuŝi la idojn ili sin volontas putrigi. lasu min levitacii en ventro jam tro fekunda.
glosolalio post drinkado kun muz' pli remaĉigus ol la klaŭz' laŭ liniilo, eble. kiu pli ŝatas kvadratan bruston? kurbe-rompo de 1' sperulo stimulas apetencon.
por vivigo oni tranĉilizas la bebon ĉe la akceptejo. budaisma sabro masakras la sankton kaj laikon. majstro krevinta, mi volas de vi rabi la sceptron, kvankam tiu origine estas nenio. mi, lamulo, volas ŝtopi la vakon per vakuo.
filozofa mi ne estas filozofo. frustracio igas min stoika. tempo fluas; aĝo stagnas. for de la homaro mi ĝuas, ho, la maron de la homo. sur zena sido troviĝas kuro maratona. el El Popola Ĉinio, n-ro 2, 1996 ¡¡ |