¡¡

   Mao Zifu

Adepto adeptiĝas

                         al A. de Giorgi 70-jara

 

el koŝmaro ekvekiĝas

luda bubo fraŭlas noble

Muzo jam ordigas fuŝan ĉambron

por li kaj l¡¯ portreto Zamenhofa

anstatasŭ tiun de Che rikana

ne plu sidas sola muta

riverborde li pensante

pri la saĝo ĉina. suno

la cisalpa tre misteras

l¡¯ junulo prafilo Danta

revas ja heroldi semon

al Terglobo forlasinte

lastan rozon tra la fumo

nebuliga al Parnaso

iras... adeptiĝas

 

konkursi kun temp¡¯ pretera

prosperi bedon vastan

 

la iama bubo luda

adeptigas nun transalpajn

kaj giganto kaj nestoro

en ĝardeno floroj fruktoj

                          el Heroldo de Esperanto, n-ro 12-13, 1996

¡¡

¡¡

            Reen al Katalogo