|
¡¡ Mao Zifu Ministo kaj piloto al W. Auld 70-jara laŭ rotaci¡¯ muzika luma ekflugas mi sur Evereston per arda kor¡¯ bruligi l¡¯ sepan kandelon el sep kontinentoj vi kapklinante ufe blovas kun rido l¡¯ aŭreolo soras fariĝas steloj sur la sepa ĉielo muzoj kaj muzidoj gapas ho, perloj! kiu ilin ŝutas prodige? en Barko Senpilota estas ankoraŭ pli da diamantoj
en maro senprofunda vi ministo fosas hargrizige duoncentjaron pro ornam¡¯ de Parnaso por gefiloj junaj sur akv¡¯ sentima vi piloto gvidas kolegojn ja honori gepatrojn nu iliaj ŝvitoj enkondukiĝas al sekvanta miljar¡¯ kristalo!
mi kun ĝirata nukjo sur la
montego vin salutas:
¡°Gentle Bill...¡±
tostu por flot¡¯ eknavigonta al lando jam neutopia el Heroldo de Esperanto, n-ro 12-13, 1996 ¡¡ ¡¡ |