กก

   Mao Zifu

Azeno

azeno kun ferbrido

pie fastas per krudaĵo

gajnante vipojn kaj kriaĉon

tranoktas ekster parapeto

aŭdante deliraĵon de

monaĥinoi tikl' en koro

kaj sur haŭto. tamen pulo

senbrida loĝas en

la ingveno ombra de

ĉiamcastino ricevante

amkareson ĉe sangosuĉo

komunikas varmon kun si.

 

devigite kuŝiĝante

kun ĉevalino azeno

fabrikas servutidojn por

monaĥinejo

kia pudoro! ĉu profano?

sed la estrino tion postulas.

                        el La Kancerkliniko, n-ro 72, 10-1994

กก

กก

            Reen al Katalogo