Mao Zifu

Ĉe Erebo

   ! 850323, 850323... 850323!

     ! Jes!

El nebulo mi vekitis, pli danke at iu, kiu min batis je la nuko. Subkonscie stentoris mi, kun la okuloj ŝvebantaj en steloj. Finfine venis mia vico, post atendo de 22 jaroj. Fortune nur 22!

    Fruprintempe.

         Figbirdo bekpikas figon

         Novedzino kisas sian novedzon

     Infanoj kantis, dum mia nupto daŭris. Regis irisaj diafragmoj. Subite korako* flugis sur mian ŝultron, la ruĝa floro sur mia brusto ek-iĝis koro sangospruca, kiam mi mielis jes al la demando ĉu vi volus edzinigi al vi Fraŭlinon...

     Ĉe la voko senpacienca antaŭ min aperis neniu ol juĝisto de la transa mondo! Sobriĝinte mi trovis: Giganto li mienas ĝentilulo, surhavante norman eŭropan veston, side en sego kun manteniloj leonkapaj. Ambaŭflanke vicoj da soldatinoj, starantaj en konfuzkolora kostumo.

     - Nomo?

     Juĝado startis. Tempo estus oro, ankaŭ tie.

     - Zefomahn.

 

     - Sekso?

     - Viro.

     - Aĝo?

     - Dudek du.

     - Profesio?

     - Instruisto. En prov-servo.

     - Eduk-nivelo?

     - Universitato.

     - Fako?

     - Maternatiko.

     - Adreso?

     - C.G.X.

     - Idoj?

     - Neniu.

     - Edzino?

     - UFO.

     - U-F-O...?

     - Nome, ankoraŭ ne certiĝas.

     - Deveno?

     - Kampararo.

     - Oh!

     La juĝisto malpeze frapis je la dekstra leonkapo. La seĝo sin turnis dorsen. Ekvidiĝis ega fluoreska ekrano, sur kiu estis listo pri miaj respondoj. (Sendube li havas sonregan komputilon.) Parkere leginte la liston, Ii instrukciis, milda:       - 831015, resendu lin!

     Sen returno, la juĝisto malaperis: tuj knabino el la vico elpaŝis kaj min prenis je la mano.  

     Sur la vojo hejmen, fiaska mi ne povis ne konsulti la eskortantinon, kial mi estis malakceptita. Bonkora kaj parolema ŝi analizis:

     - Unue, via nomo montriĝis, vi ne amus vian propran nacion. Zefomahn, en via gepatra lingvo? Vi emus forgesi la gepatrojn, sekve la patrion. Kiu nacio, kiu stato ne intencas aŭtoritatigi sian lingvon super tiu de aliaj?! Due, vi estas viro. Tamen ĉe ni jam troas viroj, profite de la du mondmilitoj. Kaj plie vi, virgulo. Kiom mankas al nia Elizeo virinoj! Nu, la nombro nur sufiĉas por la honora gardo de la juĝisto. Trie, via eduk-nivelo tro alta. Vi scias, Dio preferas nesciulon kiel Adamon kaj Evan antaŭ-pomomanĝajn. Des pli abomeniga, via fako, matematiko fuŝa. Antaŭ la supruloj ni kutimas, unu estas cent, cent miriado... Fine, kaj pieje via malriĉeco. Evidente, la kamparana deveno pruvas, vi havas nenian heredaĵon; la prov-servo montras, vi posedas neniun deponaĵon; sen ido sicnifas sen ofero...

     - Sed oni diras, la malriĉa iras Elizeon pli facile ol la riĉa. - Mi rompis ŝian elokventon.  

     - Ŝa... - Ŝi svingis sian manon kaj veis. - Mono estas ĉiopova: vero nekonvenas nenie!

     - Do vi?

     - Ho, mi? - kapobalancinte, post iom silento ŝi detalis:

     - Antaŭ du jaroj. Oran aŭtunon. Kiam mi bicikis flanke de ŝoseo, min trafis traktoro. Tiam mi ĵus diplomiĝis el malsupra mezlernejo, 15 jaraĝa! La akcidento faris min tre mizera. La stiristo eskapis for, forlasinte sian kadukan transportilon. Mia vango fendiĝis, mia cerbo fuŝfunkciis. Komence, la sama juĝisto min rifuzis: mi estiĝis malbela. Mi do ploris, via moŝta juĝisto, ol hunde vivi mi preferas leone morti, mi ŝatus al vi servi, kiel sekretariino, kiel fraŭlino pri komunrilato, eĉ tia, kian uzas mia patro, direktoro de oficejo... Tiutempe hmis la juĝisto. Bona simptomo! Mi pluis, via ekscelenco, se vi min akceptas, mia patro omaĝos vin per ĉekoj de la oficejo, je ŝtataj kostoj kaj... Ĉi-momente nia juĝisto ekstaris, jesante. Tiel...

     - Tial vi ricevas de li dorlotadon?

     - Kompreneble

     - Vi povus helpi min, ĉu jes?

 

     - Bedaŭrinde ne. Almenaŭ nun ne povas.

     - iom poste?

     - Mi volontas vin helpi, tamen pligrave, vi mem klopodu.

     - Kiel?

     - Unue, vin plantigu.

     - Kia senco?

     - Mutiĝi, surdiĝi, stoikiĝi al ĉio.

     - Kredi je Budaismo?

     - ...

     Oj, dum la interparolado, fulme pasis jam 40 tagoj. Mi revenis cismondon. Pinĉilo en mia kranio. Ĉeno sur miaj piedoj. Obskura lampo super mia vizaĝo. Kia longa tago! Tiom mi Sopiris tiame pri nokto plene de irizo.

     Sonĝe. Miaj kruroj en marĉo. Mi vokegas al preterpasantoj. Korvaj flugiloj batas ade sufokan aeron. Serpentoj sur arbo dancas. Ho alflugas kolombo, sed trafita! Budhista monaĥo ĵetas al mi ŝtonojn. Ino iama min atakas per sia apogilo...

     Ankoraŭ 40 tagojn poste, sonĝo re. Ĉe ruino de turo stuparo pendas de l'ĉielo. Sur tiu angeloj min benadas. Lakto kaj mielo. Anstataŭ erikoj rutoj prosperas. Zefomahn, staru, restaru, kaptu niajn manojn... Nia lingvo intima!

     Sunbrilo. Oficejo -- cismonda. En piĵamo direktoro, kuŝe sur platego glutantis tablojdon, (narkotaĵan aŭ kontraŭkoncipan?). Ĉirkaŭ li inoj en travidebla ŝajn-vesto, importitaj. Mi frapis je la malferma pordo. Ree.

     - Kiu? - Tenoris la direktoro.

     - Zefomahn.

     - Nombro?

     - 630114.

     Jen pridemandoj, mi pensis, daŭros simile. Sed tamen, la direktoro sin turnis. Oscedegis. Staris kune kun la plato, subtenite de la inoj. Mire, sur la plato flagris la dokumentlisto el la transa mondo de la juĝisto. Originale ili interligigis elektronpoŝte!

     - Jes, iom atendu! - La direktoro tondris, la okulojn duonmalfermaj. Kuŝis ree sur la platon.

     Atendi. Atendadi... Mi iĝis senpacienca.

     - Atendi kiom da horoj? Sinjorego!

     - Dirlididi! Ne pli ol 70 tagojn...

     Krepuske.

 

*Korako: birdo el korvo, la plej ega. (Corvus corax).

                                                            el La Kancerkliniko, n-ro 73, 01-1995

 

 

            Reen al Katalogo