Mao Zifu

Memoro infanaĝa

pendas sur branĉoj kat' mortinta

kaj postnaskaĵ' de bovo. pendas

de 1' branĉoj per siaj ŝtrumpoj alta

knabin' en blanka jupo. korvoj

danc-kantas, kaj pigaro. dio

brovtikla sidas sur tiu arba

kulmino; homoj gape spektaj:

kia aspekto, kia kresko!

zefir' disigas la miksaĵon

de stinko kaj inseksa korpa

odoro; jen apude alia

amas' da animaloj ! streĉe

elakvigantas fiŝojn ventro-

supren flosantajn. homoj, hundoj,

katoj kaj birdoj. pulsas sur

ondoj barakto kaj avido.

subite elrnergiĝas lage

kadavro de knabeg'. tumulto

leviĝas kuj skandalo ! ili

gepare mortis de ama sufero...

 

poste pruviĝas: ili estas

gefratoj el transmont' fugintaj

persekutate pro mortigo

de tigro ĉe ties faŭkatako...

                      el Literatura Foiro, n-ro 157, 10-1995

 

 

            Reen al Katalogo