¡¡

   Mao Zifu

Ne, mi ne estas!

al J.N.

ne, mi ne estas tia kamarado,

kian vi serĉas. ekster la "precipe"

mi loĝas, do ne povas iĝi via

sincere, kvankam korespondemega,

des pli ke mi eltrovas vin posttempe.

kaj via silueto estas troe

alta, gracia, por ke mi kuraĝus

tuŝi per nespritaj manoj. ho ve.

Gracioj en vizi', ne halucinu

min ĝis deliro! muzo, mi muzido

povra vin fore gvatas per nigardoj

moneraj, ĉi poem' ne povas vin

atingi; ĉe mi mankas afrankaĵo.

ole' el rozo sur la buŝ¡¯ rondeta

sekecon humidigas sonĝan, ondoj

de l'haro igas mortan koron pulsi.

juliaj noktoj plenas de neĝeroj

senformaj. komutisto faras fuŝon?

aŭtuno via ne troviĝas en

eosto!? mi ne estas tro racia

amiko. sed sinteno ¡ª ja kristala,

ne norma l'linavo mia; estas mi

strangulo kiu kun lazuro emas

paroli. stultaj vortoj estas plumoj

tamen ne sagoj. eble maja frukt¡¯vin

konsternus. kiu vin trudenirigis

en mian mondon? Zarnenhof. ĉu?! mi

ne devus vin infekti per soleco,

anĝelo fremda! estas mi malblanko,

kaj vi, lumbrilo. mi ne volus vin

letargiigi per okulo nokta

kaj veki vin per obtuza doloro

en mi. ĉe fino mi sciigu kaŝe

al vi: vi kaj mi estas nur simboloj.

ne, mi ne estas... ujo el Pompejo.

                      el La Kancerkliniko, n-ro 72, 10-1994

¡¡

¡¡

            Reen al Katalogo