|
¡¡ Mao Zifu Nokte ĉe urbo somera monteĝo ŝultras la lunon kaj sunon. nokt¡¯ enŝteliĝas la fendon inter kamparo kaj urbo laŭ boataro hejmen iranta fiŝista. la rivereg¡¯ kiu nutras egale homojn dubordajn. kunfandas tonojn de aŭtoj kaj hundoj. lampoj neonaj la inkandeskaj ¡ª stelaro surtera sen rangviceco en la helverda fluido. volutas ili l¡¯ ĉielon per ondoj kantaj kaj dancaj. tineoj flugas taĉmente al blankaj muro kaj haŭto: moskitoj tamen prefere al la sunbrunaj nudemaj. parfumo ŝvito en vento. sezono samaj horzono.
urb¡¯ el muroj, pordo ĉiam ŝlosanta kaj fenestro ŝtala per kurten¡¯ kovrita. bird¡¯ en kaĝo. flor¡¯ sur vazo. fiŝoj en botelo. hund¡¯ kun ferkateno. kat¡¯ amuzas ratojn. bebo bovinlakton suĉas kaj mortint¡¯ cindriĝa enteriĝas laden...
laŭ la bord¡¯ cementa fera junaj geamikoj manon en mano promenas prance priskribante ontan bildon: sur la tero vidindaĵo best¡¯. surmare staras fabrikaro kaj roboto. homoj loĝas aerŝipe. fandoj kiel radio fluas lume ĉiun hejmon. dum la tuta vivo oni ĝuas vojaĝadon kaj voluptas sen idflega dev¡¯ en vastaj spaco tempo. la homaro unurasaq kun samlingvo Esperanto komunikas inter si per telesenso. nura reĝo ¡ª komputilo. sen afriko kaj eŭropo.
vizio. iuj endormas. aprecas iuj C-gradan programon kaj kablosendatan. sonĝantoj kun orviĝantaj okuloj aŭ fermiĝantaj for de la ŝirmoj buntegaj ¡ª kravato. sunokulvitroj; jupet¡¯. mamzono. lipruĝo ¡ª spertantas puran liberon. senĝene kuŝi kun ino amika. veto venkiĝas. riĉiĝi ek per akcio. plenumi venĝosoifon ¡ª pafili homon. familion. tut-klason. hura. justeco! almozulin¡¯ princiniĝas. krimulo generaliĝas. plantulo levitacie forlasas ĉelon sufokan (konkursi kun defiistoj repreni dignon kaj lokon, revenu. ho. arogante. plustrabu. frenezulino!)
kiam leviĝas tajfuno kaj sablo folioj turniĝas sur urbo kamparo. ŝtelŝtelas en sonĝojn oniajn. montriĝas la monto ja kiel ĉeval¡¯ kiu estas kontempla kurpreta. ĉe fulmo serpenta ekpluvas kun plaŭdoj. fenestroj kaj pordoj per krak klak alvokas sonĝantojn: ve, HOMOJ potencaj. vetero aŭ sorto por ĉiam humilas sub viaj manegoj? la ŝafa je tiom jarmiloj rivero al bordoj kaj ŝipoj batadas. ho. digoj kaj premo restigas ĉi kadron konvena kaj deca por ĉiuj!? ratar¡¯ akapara ne rabu murfose poŝmorde plu: akvo alvenas, la nestoj kun kovro validas!? soifaj pro kanto de psalmo la ranoj el puto seksulka elsaltas, ah. monto rivero ŝanĝiĝas. la TER¡¯ el malplatoj konsistas! oj. ¡°jes, jes...¡± ripet¡¯ monotona re daŭris jarcenton. se tiel. post kiom da jaroj sunplena dum nokto!? la homoj dubordaj de frisko vekiĝas. bojado kaj hupo sireno... nebulo sur monto... rivero... en la... el Fonto, n-ro 184, 06-1996 ¡¡ |