¡¡

   Mao Zifu

Ŝafoj

la torĉoj de Himeno

tenis man distancon.

sankta limŝtono staras

Himalaje inter du

ĉambroj kontraŭaj.

lirikoj trapenetris murojn

kaj vagis super

la stoko seka ¡ª singardaj ¡ª

por eviti fajreron. moro subrigardis

tra pordtruo nian sonĝon kaj

min admonis: ne masturbu!

niaj kalsonoj sunumiĝis

sur sama ŝnuro ricevante

luman juĝadon.

ni atendis virga morkonforman

daton. Himeno...

 

...

antaŭvespere de l'nupto

min trafis sukubo.

 

la geedzec-atestilo simas

neniu povas bruligi

la torĉojn humilajn.          feliĉe

restante ĉasta vi

forlasis

                    min.

                             el La Kancerkliniko, n-ro 72, 10-1994

¡¡

            Reen al Katalogo