กก

   Mao Zifu

Verkisto, ĉu profesio? 

Plian diskutadon ne postulas la aserto, ke, kiel laboraĵo, la kulturo rilate verkistojn havas ekonomiajn valoron kaj uzvaloron. Nur kiam ekestas interŝanĝvaloro, t.e. kiam kulturo fariĝas varo, ekestas la eblo, ke verkado estu ne nur amatora okupiĝo, sed ankaŭ profesio.

กก

Verkista sinvendo

En 1994, prestiĝa ekonomiisto el Hongkongo asertis, ke la profesio de verkisto fariĝos unu el la plej monakiraj en Ĉinio fine de la jarcento, pro diversaj kialoj. Ekzemple, estas onidiroj, ke direktoroj kaj administrantoj, kiuj devas pro iu krimo fari memkritikon, dungas aliajn por tion verki, kontraŭ pago de cent juanoj (kvarono de monata salajro de ordinara laboristo). Alia kaŭzo estas la kreskanta emo al pli popularaj, prirealaj verkoj. Antaŭe, la Poezia Revuo de la Ĉina Verkista Asocio aperis en 220 000 ekzempleroj, dum la nombro de kontribuantoj estis 250 000. Nuntempe, la nombro de specialaj literatoroj malkreskis, kaj la profit-ebloj kreskis.

Frue en la jarcento, aŭtoro povis subteni sin dumvive verkante nur unu romanon. Ekde 1959, tamen, honorarioj reduktiĝis, kaj ili tute malaperis dum la Kultura Revolucio de 1966-76. En tiu tempo, verkado estis aŭ ofica laboro aŭ hobio. Depost 1977, la ŝtato reenkondukis kaj iom post iom altigis aŭtorajn honorariojn. Tamen, la pagoskalo en 1990 nur egalis al tiu, kiu ekzistis en la fruaj 1950aj jaroj (notico po 5-15 juanoj, opinio po 15-25 juanoj, raportajo po 15-30 juanoj por ĉiuj mil vortoj), kvankam prezoj ĝenerale estis dekoble pli altaj. En komparo, dek-minuta prezento de kantisto aŭ aktoro gajnigis 2000-10 000 juanojn.

Neatendite, en 1993, la honorarioj pagataj de gazetoj tre pligrandiĝis, tiel, ke por ĉiuj mil vortoj aŭtoro povis ricevi 20-100 juanojn laŭ la plej malalta skalo ĝis 200-1000 laŭ la plej alta. Ĉe iuj gazetoj eblis eĉ indiki la minimuman honorarion, kiun la aŭtoro pretis akcepti. Tiu eblo marĉandi inter la aŭtoro kaj la eldonisto faris el literaturo varon. En tiu jaro, aperis pli ol 500 novaj revuoj kaj ĵurnaloj kaj duono de la jam ekzistantaj fariĝis pli ampleksaj. En oktobro de tiu jaro, okazis la unua aukcio de manuskriptoj en Shenzheng, kie 11 verkoj vendigis kontraŭ 24960000 juanoj. La plej alta pago estis kontrakto de 170 000 juanoj al filmstelulino por verki 350 000-vortan aŭtobiografion dum la sekvanta jaro. Sekvis pago de 100 000 juanoj por teatraĵo. La sama eldonejo poste pagis 100000 juanojn por aĉeti erotikan romanon de juna verkisto.

Konsidere, ke 1000000 juanoj (= 120 000 usonaj dolaroj) estas 150oble la jara enspezo de universitata docento, ne surprizas la fakto, ke multaj literatoroj forlasis la kabineton por provi komerci. Ĉu per plumo, ĉu per tondilo, ne malmultaj homoj entreprenas fabriki aŭ plekti verkojn. Por tiuj, kiuj havas iun lertecon, spertis iun aventuron aŭ havas apartajn spertojn, verkado fariĝis la unua aŭ dua profesio. La komerciĝo de la literaturo pozitive instigas verkistojn, stimulas eldonistojn altigi sian aprezivon kaj prosperigas la merkaton.

 

Efikoj de kreskanta merkato

Ekde 1993, verkistoj eliras el la kabineto por aliri la fronton de laboristoj kaj kamparanoj. Vivspertante, ili kreas pli da vervoplenaj noveloj, romanoj kaj teatraĵoj. Pro la konkurenco, la eldonistoj komencas dependi de la opinio de influhavaj literatoroj, anstataŭ eldoni verkojn laŭ administra ordono kaj sezoneska politika kliŝo. Ili pli priatentas la psikon de la leganto kaj la eventualan socian efikon de la verko. Sole la eldonaĵoj de la partio havas garantiitan legantaron. Sekve, la libera kultura merkato pli kaj pli aktivas, kaj eldonistoj kune kun aŭtoroj penas plenumi la dezirojn de la publiko. Aperas multaj romanoj kaj periodaĵoj en distribukvantoj super miliono. En la lastaj kelkaj jaroj, prezentiĝis pli ol 5000 teatraĵoj. Multobligas la nombro de rilataj firmaoj, kaj verkistoj pli kaj pli reklamiĝas.

Inter la novaj verkistoj troviĝas tiuj, kiuj ne verkas por sin vivteni,,. Konataj homoj el la sfero de la artoj kontribuas al gazetoj aŭ prizorgas rubrikojn. Tre furoras aŭtobiografioj de aktoroj kaj kantistoj, aparte de virinoj. Samtempe, en la literatura merkato troviĝas spekulistoj, kiuj ŝtelas materialon el unu gazeto por vendi ĝin al alia, aŭ kiuj teksas sensaciajn raportojn el onidiroj, aŭ eĉ el mensogoj.

La varigo de literaturo kaŭzas problemojn: la individueco kaj kreemo de engaĝita verkisto devas submetiĝi al artefarita metio difinita de la redaktoro; la strebo popularigi povas gvidi al trivialeco kaj banaleco, kio degenerigas la kulturnivelon de la nacio; la regado de la literatura sfero fare de prestiĝaj homoj kaj steluloj havas la rezulton, ke ĉiuj aliaj provas imiti ties stilon, por mem sukcesi ĉe eldonisto, anstataŭ esprimi iun propran penson.

Samtempe, la varigo de literaturo kaj ĵurnalismo estas nepra, ĉar verkistoj kaj eldonistoj meritas enspezi sufiĉe por vivteni sin en deca maniero. Tio ne devas signifi tutan nuligon de ĉiu literatura valoro. En Usono, lando en kiu varoj regas, erudiciaj poetoj ricevas oficialan subtenon por ebligi la eldonadon de siaj poemoj.

กก

Kio pri Esperanto?

Kio nun pri Esperanto? En tiu medio, sindonemaj eldonistoj presas kaj distribuas gazetojn spite al deficito, diligentaj verkistoj verkas kaj dissendas manuskriptojn malgraŭ malprofito, okupitaj redaktoroj dediĉas sian energion al paperoj, kiuj ne alportas ion reciprokan. Ĉiu faras tion por la sankta ideo. Tamen, ideo povas nutri la spiriton, sed ne la ventron! Kiam kaj kiel eblos al Esperanta verkisto funkcii kiel profesiulo? Ŝajne ne eblas rilatigi kulturan prosperon al la pliboniĝo de la tutmonda financo. Atentindas, ke en Ĉinio, depost 1985, kiam la ekonomio pliboniĝis, malkreskis la nombro de abonantoj al El Popola Ĉinio kaj La Mondo la organo de Ĉina Esperanto-Ligo. En 1995, la nombro de abonantoj en diversaj regionoj al la jam aludita Poezia Revuo estis en inversa rilato kun la riĉeco de la regiono.

En Esperantujo, multaj legantoj spertas malfacilaĵojn aĉeti legmaterialon, interalie pro problemo de transpago el unu al alia lando. Ekzemple, la prezo de PIV ĉe UEA estas 159+15,9 guldenoj, kio egalas al proksimume 1000 ĉinaj juanoj, kaj tio estas dumonata salajro de ĉina docento. Ankaŭ la interŝanĝo de valuto estas malfacila por multaj. Ĉu eble pro tio, eldonejoj ne volus establi retpoŝtan presreton inter landoj? Eble tio ŝajnas naiva. Tamen, El Popola Ĉinio kaj MONATO povus tre ŝpari afrankon, se MONATO estus parte presita en Ĉino kaj EPĈ same en Belgio. La legantoj povus pagi pli konvenan abonprezon. En Ĉinio troviĝas 500 000 parolantoj de Esperanto kaj almenaŭ 50 000 engaĝitaj esperantistoj, kio estas grandega nombro kompare kun la nunaj 4000 MONATO-abonantoj. Ĉu ne eblo por ekspluati novan merkaton kadre de la Esperanto-kulturo? Aktuale ekzistas granda problemo pro tio, ke ne eblas allogi kiel eble plej multajn legantojn al abonado de esperantaj eldonaĵoj. Pro kies peko? Kiu registaro proponas salajron al Esperanto-verkistoj? La ĉina registaro ankoraŭ subvencias El Popola Ĉinio, kvankam nur parte ekde kiam kulturo fariĝis varo.

Kompreneble Esperantujo ne similas al Ĉinio, kvankam ambaŭ estas relative malriĉaj. Tamen, kio okazos, se en Esperantujo redaktoroj aŭ eldonistoj ankaŭ tiel agus: ekz. malsupre de la paĝo aperigi korespondpeton, rubrike konsili pri problemoj psikaj aŭ medicinaj, publikigi informojn pri kuracistoj aŭ kulturaj aŭ vivaj konsumaĵoj. Probable ĉio ĉi estas gurditaj frazoj. Sendube eŭropanoj kaj japanoj pli regas la taktikojn de la komerco; ni kunlaboru por disrompi la neinternacian sistemon en la internacia lingvo.

                                                                                  el Monato, majo 1997

กก

            Reen al Katalogo