กก

   Mao Zifu

Ataraksio

ataraksio kuŝas sur membrano,

senatenda al arogantado.

arsenal' da argumentoj

estas en muto.

lasu areopagon ataki sian buŝon.

mi en aŭtonomio

atentas atikan venton.

laŭ antaŭaverto kondukanto

ne foras. senarta estas

grandarta. kiel atrofritaj

membroj atingas ateneon vervan?

kaj ĉiuj arteriojn blokas.

kuŝu do sur membranon!

asfodelino prosperas en koro.

ke flamo nur neniam alvenu!

                     el La Kancerkliniko, n-ro 75, 07-1995

 

กก

            Reen al Katalogo