|
ĦĦ Mao Zifu Budheco en la sonoraj soloj al miguel fern¨˘ndez post tralego de Ħ°el la sonoraj so1ojĦħ
budhano, ĉu vi? dubo. el la sonoraj soloj tamen emanas certe nimbo de bodisatvo.
jen la medolo. delica agonio vin serpentas. la plej amata morto trovigas al vi rekarniĝon. bodie bontas la spirito inter fordiso kaj rekuno.
organe somato, universo. vi, mi; la suno, luno soziiĝas ne nur sopore aŭ lucide.
vi for del kvin maksirnoj de bodhismo. sub via plumo kun psik' ŝakjamunia tondrojn surduloj aŭdas kaj fulmojn blinduloj vidas kaj soloj de muto pulsas tra ŝtono. stoika la volupto ŝuŝas do sublimiĝe tra la poroj sepaĉielen.
novica, sepultinte min, mi ekserĉas miajn spurojn sub viaj manoj. kaj amikoj majstraj majtrejas spite al propra 1'o jam kutima; viaj versaĵoj verŝas verdan olivoleon kaj kapablas senigi karapacon de ajnaj akcidentoj, ozigi karan pacon el ĉiuj akcidentoj.
budhano, ĉu mi? ne. en la sonoraj soloj sed mi gustumas zenon jese. sede fuŝpalpe aŭ maltrafe?
sed ho hamleto milobliĝas ĉe mil legantoj kaj t. s. eliot dezertumas tiom da kapoj ja maldikaj... kompren' postulas koron sed ne buŝon. lasu min okulferme tuŝi la elefanton. se mi mortus de veneno via, mi meritu la morton! vivon!! el La Kancerkliniko, n-ro 80, 10-1996
ĦĦ |