|
กก Mao Zifu Ĉar responde al KIAL de F. Berveling ekster espero neniam nenio en ĝardeno dornoj krucoj foje sonĝ' pli veras ol realo eĉ hundo havas sian tagon sen duboj sen kapo ĉe vojturnoi mankas montra fingro nur pupo estas tute komprenebla inter koroj trovas sin distanco aliaj steloj por vivad' ne taŭgas male ĉi-tere restas ŝtono nubo origine estas akvo dum larmo el flamo la suno ĉiam brulas malvarmai la serpentoj pli da scio pli da stulto la mondo pruviĝas enigma abismo jam dentoj mordas langon ĝemeloj interbatiĝas ĉe 1'naskiĝo sen ĉielo, kienas frustracio! ĉiu kun sia empireo la nombro de l'vivaĵoj super unu amo malam' ekvilibrigas ekologion ni ne plu simioj buŝo bezonas spertajn manojn kaj piedojn Kreinto kreis ĉion tion ĉi sencigas oni laŭ sia plaĉo piede ne povas atingi elizeon la ilo distingas karakterojn sufoka la aero se la birdoj ne flugus stagnas la maroj se la fiŝoj ne naĝus ĉiu animalo havas sian cerbon la plejaltgrada cerbumas pro si Dio postulas siajn idojn Kupido petolemas funkcias graviteco dank'al Neŭtono kaj la pomo la homoj pli stultas ol simioj krom Ejenstejn --------------- KIAL - vd poemoj de Freya Berveling, Voko - numero 15, 1992 el La Kancerkliniko, n-ro 74, 04-1995
กก |