กก

   Mao Zifu

Dandismo

svarmo da ridetoj

fontas el koraj rokoj.

pajlŝtopita kapo

multe pli ĉarmas ol pupo.

kiel koko en butero

vivi spite al senpano.

antaŭ la lango ne labori

la cerbo: tro da bubenoj

por ĉentonoj. ĉen-tonoj

da manoj kaj piedoj

kaj kolo; oro gemo

sur papero kontraŭ akvo.

ruĝumi l'buŝon per sia sango.

                          el La Kancekliniko, n-ro 75, 07-1995

กก

            Reen al Katalogo